La Espero sambas: nova unuopaĵo de Rafael Milhomem

La EsperoNe estas la unua fojo, ke Rafael Milhomem registras la Esperantan himnon La Espero kun la vortoj de de Ludoviko Zamenhof kaj kun la muziko de Félicien Menu de Ménil. Li jam registris ĝin en sia albumo Flugantaj Melodioj (2018) laŭ marŝa ritmo. La ideo pri nova versio venis de lia amikino Maria Aparecida da Silva el la instituto Bona Volo. Ŝi petis lin pensi “pri interesa interpretado, t. e. ia muzikaĵo kiu entute plaĉus al la verdaj koroj ĉiuaĝaj”. Rafael tuj imagis la plej brazilan ritmon, la sambon. Do li decidis kontribui per kavakinjo, muzikilo kiu estas la simbolo de ĉi tiu muzika genro. Li preparis la instrumentan version por kavakinjo. Poste trafis lin ankaŭ la ideo enmeti voĉon kaj ankaŭ fari karaokean version por ke ĉiuj povu kanti!

Pri la titolo: li unue pensis pri la formala “Himno de esperanto en la ritmo de sambo”, sed lia amiko Floréal Martorell genie sugestis la titolon La Espero sambas. Rafael entute kaj tuj konsentis.

Por helpi ĉe la registrado, li alvokis tri siajn amikojn, kaj do en la registrado partoprenis:

Rafael Milhomem: kavakinjo (ritmo kaj melodio), perkutiloj kaj aranĝoj; produktado
Flávio Fonseca: voĉo
Muniz: gitaro kaj perkutiloj; miksado kaj mastrigado
João Fernandes: sepkorda gitaro

La unuopaĵo estas kunproduktuta de Rafael Milhomem, Muniz kaj Vinilkosmo. Ĝi estas lanĉita la 13an de aŭgusto 2021.

La Espero sambas estas disponebla kontraŭ 3 eŭroj laŭ la formatoj (mp3 320 Kb/s, ogg, flac) kaj laŭ la justa elsendfluo (Abonklubo). Ĉiu versio enhavas la kanzonon mem, la instrumentan version kaj la karaokean version.
Provaŭskultebla kaj mendebla ĉe Vinilkosmo https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/lirika-hhoroj/rafael-milhomem/3-la-espero-sambas.html

Vinilkosmo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/08/muziko-17

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi