BET-56: “Diversaj kantoj el diversaj landoj” de Suzana

suzana

Suzana (Zuzanna Natalia Kornicka) naskiĝis (laŭ ies asertoj tuje kun gitaro) en Poznano (Pollando), kie ŝi ankaŭ laboras profesie en la telefonkompanio PLAY. Ŝi studis juron kaj administradon. Jam dum liceaj jaroj ŝi forte interesiĝis pri muziko kaj kantis en paroĥa koruso, kiu ankaŭ turneis en Italio kaj Germanio.

Lerninte Esperanton en Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz, Suzana ekde 1996 ĉiujare kantas kun gitaro dum Artaj Konfrontoj en Esperanto ARKONES en Poznano. Krom tio en 2000 ŝi kantis dum ekumena meso en Cavallino (Italio) kaj en 2001 en Herzberg am Harz (Germanio). Dum 2008 ŝi koncertis en la 60a Internacia Fervojista Kongreso en Poznano, dum Esperantaj Tagoj de Krakovo (ankaŭ pasintjare), Internacia Medicina Kongreso en Krakovo kaj Pola Esperanto-Kongreso en Lodzo. En 2016 ŝi koncertis en Bjalistokaj Zamenhofaj Tagoj kaj en 2017 aprile en Berlino dum Zamenhof-Omaĝo, maje en la 36a Pola Esperanto-Kongreso en Bjalistoko kaj novembre denove en Berlino dum la ZamenhofFesto. Ŝi ankaŭ koncertis en la 55aj Baltaj Esperantaj Tagoj en Paneveĵo en 2019.

En sia repertuaro ŝi havas verkojn de pop-muziko, bluso, folk-muziko, religiaj aŭ revoluciaj kantoj, tradukitaj ĉefe fare de sia patro kaj Zbigniew Galor, laŭ kies instigo kaj financa helpo ŝi eldonis sian kompakt-diskon Malsato de Espero. En la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56) Suzana prezentos sian koncerton “Diversaj kantoj el diversaj landoj”.

Foto de Andrzej Sochacki

Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia retejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/11/bet-108

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi