Saŝa Pilipović aktoros kaj kantos en Klajpedo

pilipović

Saŝa Pilipović kaj Georgo Handzlik en BET-52, julio 2016, Birštonas (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)

La dek-unua gasto en ĉi tiu rubriko, kie estas prezentataj personoj kiuj kontribuos al la programo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la havenurbo Klajpedo (Litovio), estas la konata serba teatra, filma kaj televida aktoro Saŝa Pilipović.

Saŝa Pilipović (Саша Пилиповић) naskiĝis la 16an de marto 1963 en Kragujevac (Serbio) kaj ekde 1991 jam dum 30 jaroj aktoras en la plej malnova serba teatro (Књажевско-српски театар) en Kragujevac, ĉe kiu li fondis scenejon (filion) Ŝelter. En la jubilea jaro 1987 lin, tiam amatoran aktoron en unu el la Zagrebaj teatretoj, la Studenta Esperanto-Klubo invitis roli en Esperanta teatraĵo, kaj por tio Pilipović devis lerni Esperanton. Poste li laboris kiel parolisto en la Esperanta redakcio de Radio Zagrebo, aktoris Esperante en pluraj UKoj kaj Esperantaj kongresoj kaj renkontiĝoj en 40 landoj.

Inter liaj Esperantaj spektakloj estas Amo per proverboj de Artur Azevedo (kun Vida Jerman), Poezio de Nicolás Guillén (kun Vida Jerman), Malfermilo de Victor Lanoux, Vivo de Galileo de Bertolt Brecht, La kredito de Jordi Galcerán (kun Georgo Handzlik) kaj aliaj teatraĵoj, interalie, kune kun Georgo Handzlik en la teatra projekto

Ĉi-julie en Klajpedo Pilipović prezentos al la partoprenantoj de BET-56 amuzan kabaredon pri la Universalaj Kongresoj, novan kabaredon Verda banano kaj koncerton de ciganaj kantoj en Esperanto.

Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/02/bet-117

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi