Etikedaj arkivoj: jubileoj

Jubileoj kaj memordatoj en junio 2020

6. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Lakshmishvar Sinha (1905-1928-1977), bengala instruisto, kunlaboranto de Rabindranath Tagore, eminenta barata esperantisto, farinta per Esperanto prelegvojaĝojn en Eŭropo, fondinto de Bengala Esperanto-Instituto (1963), aŭtoro de Esperanto-lernolibro por bengaloj (1974) kaj de kelkaj libroj, interalie, de … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileo de Zlatko Tišljar

Antaŭ 75 jaroj, la 19an de majo 1945, naskiĝis Zlatko Tišljar, jugoslavia, kroatia kaj slovenia instruisto, kulturgvidanto, socia aktivulo kaj esperantisto (ekde 1962), konata en Esperantujo kiel Pajo. Zlatko Tišljar estis prezidanto de Jugoslavia Esperantista Junulara Asocio (1969-78), komitatano de … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Miguel Fernández celebras sian 70an datrevenon per antologio en la hispana

La 18an de majo la hispana poeto kaj tradukisto Miguel Fernández fariĝas 70-jara. Naskiĝinte en 1950 en la andaluzia urbo Granado, fine de la sesdekaj jaroj li translokiĝis al Madrido, por studi kaj poste labori, kaj en ĉi tiu urbo … Legi plu

Afiŝita en Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Trevor Steele: La internacia lingvo estas parto de mia ideologio

Hodiaŭ, la 14an de majo 2020, 80-jariĝas Trevor Steele – aŭstraliano, unu el la plej popularaj Esperantaj verkistoj. Aŭtoro de la fama Sed nur fragmento, kiu troviĝas en la baza legolisto de William Auld, kaj de 12 aliaj originalaj romanoj. … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en majo 2020

5. Antaŭ 110 jaroj naskiĝis Evert Jan Woessink (pron: vúsink, 1910-194?-1991), nederlanda financa oficisto, direktoro de granda revizora firmao, kaj esperantisto; komitatano (1959-83) kaj estrarano (1960-77) de UEA pri financo; kunfondinto, longtempa estrarano kaj konsilanto de Institucio Hodler ’68; honora … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Ĵak Le Puil kvaroble dudekjara!

La 28an de aprilo sian 80an naskiĝtagon festas Ĵak Le Puil, franca esperantisto, konata precipe pro la revuo La KancerKliniko, kiun li kunkreis en 1976 kaj ekde tiam redaktas. Li estas kanzonisto – aperis ses liaj kasedoj kaj diskoj en … Legi plu

Afiŝita en Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Carlo Minnaja: dampi la ekscesojn

La 19an de marto sian 80an naskiĝtagon festis prof. Carlo Minnaja, denaska esperantisto el Italio, akademiano, aŭtoro de la tre ampleksa itala-Esperanta vortaro (1996) kaj de Historio de la Akademio de Esperanto (2018), kunaŭtoro de Historio de la Esperanta literaturo … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La Ondo de Esperanto: la printempa eldono sur 122 paĝoj

La 1an de aprilo aperis la printempa (laŭ la nord-hemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona almanako La Ondo de Esperanto laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”. Ĝi estas preskaŭ duoble pli ampleksa (122 paĝoj) ol kutime dum la epoko de … Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2020

3. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Georgij Nikolajeviĉ Teterin (Тетерин, 1905-1921-1972), sovetunia inĝeniero kaj superlerneja instruisto de radiokomunikado kaj aktiva esperantisto; unu el la refondintoj de la Esperanto-movado en Peterburgo meze de la 1950aj jaroj, prezidanto de la Leningrada Esperanto-Klubo, kunaŭtoro … Legi plu

Afiŝita en Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Edmond Privat: La verko de H. Hodler

Antaŭ cent jaroj, la 31an de marto 1920 mortis Hector Hodler, iniciatoro kaj la ĉefa ideologo de UEA. Okaze de ĉi tiu datreveno ni republikigas artikolon de Edmond Privat, kiu reprenis de Hodler la redaktorecon de la revuo Esperanto. Ho … Legi plu

Afiŝita en Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Legaĵoj de kaj pri Hector Hodler en nia retejo

Okaze de la centa mortodatreveno de Hector Hodler (1887–1920), forpasinta la 21an de marto 1920, ni proponas legi du liajn tekstojn kaj artikolon pri li – pli frue ili aperis en La Ondo de Esperanto kaj en nia retejo: Hector … Legi plu

Afiŝita en Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

APERo pri jubileoj

Ĉi-jare la tradicia renkontiĝo de Moskva Esperanto-Asocio MASI “Antaŭprintempa Esperanto-Renkontiĝo” (APERo-14), kiu okazis la 21-24an de februaro 2020 en la apudmoskva ripozejo Jerŝovo, havis la temon “Jubileoj” – ĉar la asocio-organizanto la 24an de februaro 2020 atingis sian 25-jariĝon. La … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en marto 2020

Listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj por marto de la 2020a jaro Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Du renkontiĝoj kun akademiano Ariste

Okaze de la 115a naskiĝdatreveno de akademiano Paul Ariste, naskiĝinta la 3an de februaro 1905, en la ruslingva ĵurnalo de Aleksander Korĵenkov https://sezonoj.livejournal.com/ hodiaŭ aperis rememoroj de Aleksander pri du renkontiĝoj kun la plej fama estonia lingvisto kaj poligloto, okazintaj … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en februaro 2020

Jubileoj kaj memordatoj en februaro 2020 Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton