Jubileoj kaj memordatoj en marto 2020

1. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Kazimierz Małycha (pron: Maŭíĥa, 1900-1920-1988), pola ĵurnalisto, socia aganto kaj esperantisto; probable la plej aktiva propagandisto de Esperanto en gazetaro, aŭtoro de pli ol 12 mil artikol(et)oj pri Esperanto aperintaj plejparte en Ilustrowany Kurier Polski (organo de Pollanda Demokrata Partio, ĉ. 100 mil ekz-oj), kelkcentfoja preleganto pri Esperanto, aktivulo de MEM, longtempa membro de la Ĉefa Estraro de Pola E-Asocio (PEA) kaj ties honora membro.

Belmont8. Antaŭ 155 jaroj naskiĝis Leopold Blumental (1865-1887-1941), Ruslanda, poste Pollanda juda juristo, ĵurnalisto, verkisto, tradukisto kaj esperantisto, konata kiel Leo Belmont; pionira esperantisto, disvastiganto de Esperanto en gazetaro; kunfondinto de Varsovia E-Societo kiel filio de la Peterburga E-societo Espero (1904), vicprezidanto de PEA ekde ĝia fondo (1908), poste ankaŭ prezidanto de PEA; aŭtoro de kelkaj originalaj poemoj en Esperanto, kompilinto kaj tradukinto de Sonoj Esperantaj: Tradukoj el poetoj polaj kaj alilandaj (1908), kuntradukinto de Poemoj de H. Heine (1928); membro de la Lingva Komitato (1905-14, 1923-38) kaj de la Akademio de Esperanto (1928-38).

Jegorov11. Antaŭ 65 jaroj naskiĝis Povilas Jegorovas (1955-1970- ), litova juristo kaj la plej aktiva esperantisto en Litovio; sekretario de Sovetia E-ista Junulara Movado (1975-79), estrarano de ASE (1983-88); vicprezidanto de Litovia filio de ASE (1979-88), vicprezidanto (1988-93) kaj prezidanto (ekde 1993 ĝis nun) de Litova E-Asocio; ĉefdelegito de UEA en Litovio (1993-), komitatano (1989-) kaj estrarano de UEA (1995-98); estrarano de Esperanta Jura Asocio (1996-2002); komitatano (1996-99), estrarano de Fondumo Zamenhof (2006-10); ĉeforganizinto de la 90a Universala Kongreso de Esperanto (Vilno, 2005) kaj de pluraj E-kongresoj kaj renkontiĝoj, inkluzive de 12 BEToj en Litovio; aŭtoro de pli ol mil artikoloj pri Esperanto en Litovia gazetaro; konstanta kunlaboranto de La Ondo de Esperanto; kunaŭtoro (kun A. Urbonas) de Esu Esperanto eilinis (Mi estas soldato de Esperanto, 2003), tradukinto de Por la homo de K. Trečiakauskas kaj A. Urbonas (1988); laŭreato de la titolo “La Esperantisto de la Jaro 2005”.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (NDK), p. 144-146.

Harrison12. Antaŭ 95 jaroj naskiĝis Harry Harrison (1925-2012), denaske: Henry Maxwell Dempsey, usona sciencfikcia verkisto (35 romanoj kaj ducento da noveloj) kaj esperantisto, enplektinta Esperanton en siajn verkojn, precipe en la ciklon pri Jim diGriz kromnomata Rustimuna Ŝtalrato; membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (1985), honora prezidanto de E-Asocio de Irlando kaj honora membro de E-Ligo de Norda Ameriko (nun Esperanto-USA); kvin liaj libroj aperis en Esperantaj tradukoj: La verda estonteco (1984), La stratoj de Aŝkelono (1994), Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato (1996), La kaptita universo (2001), Invado: Tero (2012).

Carlo Minnaja19. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Carlo Minnaja (1940-1940- ), itala matematikisto kaj denaska esperantisto; vicprezidanto (1961-63) kaj ĝenerala sekretario (1963-66) de TEJO, estrarano de Itala E-Federacio (1963-1967), direktoro de Itala E-Instituto (1967-77), komitatano de UEA (1965-70); aŭtoro de Itala-Esperanta vortaro (1996), Historio de la Esperanta Literaturo (kun G. Silfer, 2015), Historio de la Akademio de Esperanto (2018) kaj de kelkaj fakaj monografioj; tradukinto de pluraj verkoj de italaj verkistoj, kompilinto de kelkaj antologioj; redaktoro de Literatura Foiro (2015); membro de la Akademio de Esperanto (1973-), direktoro de la Literatura Sekcio de AdE (1996-2002), estro de la Komisiono de AdE pri historio (2002-), prezidanto de la Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna (1997-).
Legu pli en NDK, p. 202-204.

Malmgren28. Antaŭ 50 jaroj mortis Ernfrid Carl Malmgren (1899-1923-1970), sveda instruisto, oficisto kaj esperantisto; sekretario (1931-40) kaj prezidanto (1945-48) de Sveda E-Federacio; fondinto kaj prezidanto de Esperanta Turista Asocio (1929-39), ĉeforganizanto de la 26a UK (Stokholmo, 1934); estrarano de UEA/IEL (1934-56), vicprezidanto de IEL (1938-1947), la unua prezidanto de la reunuigita UEA (1947-56); kunaŭtoro (kun H. Seppik) de la lernolibro Sistema kurso de Esperanto (1932; ok svedaj, kvar norvegaj, du danaj, unu ĉeĥa kaj unu estona eldonoj) kaj de la lernolibro Allas andra språk Esperanto (1957).
Legu pli en NDK, p. 190-191.

Cart31. Antaŭ 165 jaroj naskiĝis Théophile Cart (pron: kar, 1855-1901-1931), franca filologo, instruisto, poligloto kaj esperantisto; vicprezidanto (1902-08) kaj prezidanto (1908-11) de la internacia/Francia asocio SPPE/SFPE, post ties reorganizo ĝia vicprezidanto (1911-23) kaj honora prezidanto (1923); kunfondinto kaj direktoro de Presa Esperantista Societo (1905); kunaŭtoro de la lernolibro L’Espéranto en dix leçons (kun M. Pagnier, 1902) kun pli ol 100 mil venditaj ekz-oj en pli ol dudek francaj eldonoj kaj kun dekoj da eldonoj en pluraj lingvoj; aŭtoro de dekoj da libroj kaj broŝuroj en/pri Esperanto; redaktoro de Lingvo Internacia (1907-14); fondinto kaj redaktoro de la brajla gazeto Esperanta Ligilo (1904-13); defonda membro de la Lingva Komitato (1905) kaj Akademio de Esperanto (1908), direktoro de la Sekcio por Komuna Vortaro (1908-12, poste ĝenerala direktoro por la Vortaro), prezidanto de la Akademio de Esperanto (1920-31).
Legu pli en NDK, p. 55-57.

Hodler31. Antaŭ 100 jaroj mortis Hector Hodler (1887–1903-1920), svisa esperantisto, kunfondinto kaj kunredaktoro (kun E. Privat) de Juna Esperantisto (1903), redaktoro de la revuo Esperanto (1907-20) aĉetita en 1906 ĉe P. Berthelot; kuniniciatoro (1908), vicprezidanto (1908-11), direktoro (1911-19) kaj preizanto (1919-20) de UEA, la ĉefa ideologo de UEA, aŭtoro de multaj artikoloj kaj kelkaj broŝuroj pri Esperanto; Hodler testamentis grandan monsumon, la revuon Esperanto kaj sian bibliotekon al UEA, kies biblioteko plu havas lian nomon.
Legu pli en NDK, p. 128-129.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/03/marto-7

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi