Jubileo de Zlatko Tišljar

зфощ

Antaŭ 75 jaroj, la 19an de majo 1945, naskiĝis Zlatko Tišljar, jugoslavia, kroatia kaj slovenia instruisto, kulturgvidanto, socia aktivulo kaj esperantisto (ekde 1962), konata en Esperantujo kiel Pajo. Zlatko Tišljar estis prezidanto de Jugoslavia Esperantista Junulara Asocio (1969-78), komitatano de UEA (1978-97), membro de AIS (1992- ) kaj sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU, 2004- ).

Zlatko Tišljar gvidis pli ol 150 bazajn Esperanto-kursojn por ĉirkaŭ du mil personoj en Kroatio, Slovenio, Aŭstrio, Francio, Germanio kaj Hispanio, kaj plurfoje gvidis progresigajn kaj literaturajn Esperanto-kursojn. Li kunordigis la laboron pri la Zagreb-metoda lernolibro (1978), kiu aperis en 33 lingvaj presitaj versioj kaj elektronike en sep pliaj lingvoj, verkis kelkajn lernilojn, vortarojn kaj frekvencmorfemaron. Li realigis kelkajn Esperanto-rilatajn projektojn financitajn de Eŭropa Unio por sume ĉ. 400 mil eŭroj.

En 1972 Tišljar fondis Internacian Kulturan Servon (IKS) kaj direktis ĝin dum 20 jaroj. IKS evoluis al entrepreno kun dek dungitoj, kiuj sub lia gvido eldonis librojn en/pri Esperanto, instruis ĝin, prizorgis Pup­teatran Internacian Festivalon, organizis Esperanto-renkontiĝojn, kongresojn kaj sciencajn konferencojn. Pro la jugoslavia milito Z. Tišljar en 1992 ekloĝis en Slovenio kaj fondis en Maribor la firmaon Inter-kulturo, kiu organizis plurajn kongresojn kaj eldonis pli ol 20 librojn.

Ekde 2009 Tišljar redaktas la organon de EEU Eŭropa Bulteno. Li verkis kelkajn politikajn kaj esperantologiajn monografiojn kaj esearojn, inter kiuj plej diskoniĝis Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj (1997) kaj Eŭropa ideologio (1998), kaj tradukis kelkajn literaturajn verkojn en Esperanton.

Ni gratulas nian amikon Pajo okaze de la jubileo kaj deziras al li multajn pliajn vivojarojn, verkojn kaj projektojn!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Legu pli Zlatko Tišljar en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (NDK, p. 281-282), en kies kompilado kaj redaktado li laboris kiel membro de la Redakta Komitato de NDK.

Foto de Ziko van Dijk, CC BY-SA 3.0, Ligilo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/05/jubileo-3

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi