Jubileoj kaj memordatoj en junio 2020

sinha6. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Lakshmishvar Sinha (1905-1928-1977), bengala instruisto, kunlaboranto de Rabindranath Tagore, eminenta barata esperantisto, farinta per Esperanto prelegvojaĝojn en Eŭropo, fondinto de Bengala Esperanto-Instituto (1963), aŭtoro de Esperanto-lernolibro por bengaloj (1974) kaj de kelkaj libroj, interalie, de la membiografiaj verkoj Hindo rigardas Svedlandon (1936) kaj Jaroj sur tero (1966), tradukinto de la novelaro de Tagore Malsata ŝtono, kiu aperis en 1961 kiel la unua volumo de la libroserio “Oriento-Okcidento”.
Legu pli en la enciklopedio Nia diligenta kolegaro (NDK), p. 260-261 kaj en la artikolo de Aleksander Korĵenkov pri Sinha.

13. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Umesao Tadao (1920-1945?-2010), japana kultura antropologo, iniciatinto kaj direktoro de la Japana Nacia Muzeo de Etnologio, kaj esperantisto, Esperanto-instruisto, aŭtoro de La spirito de Esperanto (1983), Sepdek-sep ŝlosiloj por la japana civilizacio (1987) kaj la japanlingva esearo Miaj travivaĵoj en Esperantujo (1994), kuntradukinto de Vivo de Zamenhof de Edmond Privat en la japanan (1965), membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

17. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Vladimir Vladimiroviĉ Samodaj (Самодай, 1935-1958- ), Sovetunia kaj Ruslanda filologo, tradukisto, ĵurnalisto kaj esperantisto; vicprezidanto de la Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetiaj Esperantistoj ĉe Unio de Sovetiaj Societoj de Amikeco kaj Kulturaj Ligoj kun Eksterlando (1970-79) kaj redaktoro de ĝiaj Esperanto-eldonaĵoj, vicprezidanto de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE, 1979-89), prezidanto de Sovetrespublikara Esperantista Unuiĝo (1989-90), komitatano de MEM (1978-83) kaj UEA (1989-90); redaktoro de Scienco kaj Kulturo (1995-2012), aŭtoro de Konfesoj (1992, 2005), Ne nur legendoj, ne nur pri SEJM (1999), Esperanto kaj vivo (2010); honora membro de UEA (2004).

17. Antaŭ 25 jaroj mortis Jean Thierry (1924-1953-1995), franca instruisto kaj esperantisto, komitatano (1958-74) kaj estrarano (1969-71) de UEA, el kiu li eksiĝis en 1974 kaj aliĝis al la Neŭtrala Esperanto-Movado, vicprezidanto de OSIEK ekde ties fondo en 1988; aŭtoro de la lernolibroj Je parle espéranto (1972) kaj L’espéranto sans peine (1973, 1993), redaktoro de Franca Esperantisto (1963-66) kaj La Letero de l’ Akademio de Esperanto (1987-95), aktoro de la Pariza kabaredo La Tri Koboldoj; membro kaj sekretario de la Akademio de Esperanto (1986-95).

19. Antaŭ 95 jaroj estis pafekzekutita Aleksandr Aleksejeviĉ Postnikov (Поcтников, 1880–1907-1925), rusa oficiro kaj esperantisto; propagandisto de Esperanto, kunfondinto (1908) kaj prezidanto (1909-11) de Ruslanda Esperantista Ligo fermita post lia aresto, refondinto kaj eldonanto de Ruslanda Esperantisto (1909-10), ĉeforganizinto de la unua Ruslanda Esperanto-Kongreso (Peterburgo, 1910), fondinto de Universala Ligo (1910).
Legu pli en NDK, p. 233-234.

19. Antaŭ 65 jaroj naskiĝis Anna Bartek (1955–1971- ), hungara kantistino kaj esperantistino, konata en Esperanto kiel Anjo Amika; membro de la Senato de la Esperanta Civito (2002-), sekretario de la Feminisma Esperanto-Movado (2006-), sekretario de Kooperativo de Literatura Foiro (2015-), estrarano de Hungara Esperanto-Asocio pri kulturo (2010-12), ĉefredaktoro de Heroldo de Esperanto (2012-16), redakciano de Femina (2013-14); ekde 1984 kantas en Esperanto, ŝiaj kantoj aperis en tri muzikaj albumoj: Por vidi la mondon (1992), Dimanĉa Koncerto (1994); Bela Revo (2002).
Legu pli en NDK, p. 26.

24. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Paul Nylén (1870-1892-1958), sveda ĵurnalisto kaj esperantisto, redaktoro de la dua Esperanto-gazeto Lingvo Internacia (1897-1901), kunfondinto (1922) kaj estrarano de Sveda Esperanto-Instituto; prezidanto (1918-21, 1924-34), afergvidanto (1923-24) kaj honora prezidanto (1921-23, 1934-58) de Sveda Esperanto-Federacio, membro (1908-58) kaj vicprezidanto (1933-37) de la Akademio de Esperanto, aŭtoro de Esperanto-lernolibroj kaj vortaroj, i.a. de la sveda versio de la Esperanto-ŝlosilo de Ĉefeĉ (1906), kiu havis 20 eldonojn.
Legu pli en NDK, p. 216-217.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/06/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi