Ĵak Le Puil kvaroble dudekjara!

Le PuilLa 28an de aprilo sian 80an naskiĝtagon festas Ĵak Le Puil, franca esperantisto, konata precipe pro la revuo La KancerKliniko, kiun li kunkreis en 1976 kaj ekde tiam redaktas. Li estas kanzonisto – aperis ses liaj kasedoj kaj diskoj en Esperanto. Kun la edzino Armela LeQuint li tradukas el la franca, pro la traduko de Vojaĝo ĝis noktofino en 2007 la paro ricevis la OSIEK-premion. Krome, en la 100a UK Ĵak Le Puil estis distingita de la Estraro de UEA per la Diplomo pri Elstara Agado.

Kiel kaj kial vi esperantistiĝis?
En 1958, mi legis en Le Monde Libertaire, organo de la anarkiista federacio, anonceton pri kurso de Esperanto kaj tuj aliĝis!

lkkEkde la esperantistiĝo vi estis ligita kun la SAT-medio. Dum kelkaj jaroj vi kunredaktis la junularan SAT-revuon La Juna Penso, sed kun viaj du kolegoj vi eksiĝis – kaj tio donis la komencon al la nuna La KancerKliniko, kiun vi redaktas… jam la 44-an jaron, pli ol duonon de via vivo! Ĉu vi povus rakonti kio okazis en 1976 kaj kiel la afero iris poste?
Ni aperigis artikolojn pri samseksemeco, haŝiŝo ktp, kaj tio ne plaĉis al la tiama plenumkomitato de SAT! Do, kun Laŭrenco Septier kaj Jopetro Danvy ni decidis krei sendependan gazeton La KancerKliniko.

Kial la titolo La KancerKliniko (LKK)? Kaj kion signifas “ajnista” en la subtitolo?
La titolon trovis Jopetro Danvy, kun ia refrenco al la samtitola libro de Solĵenicin. “Ajnista” signifas ke cenzuro ne ekzistas en LKK!

Sencenzureco estas sur la standardo de LKK kaj tio estas valoro kiun vi serioze gardas. Sed ĉu vi vere aperigus ĉion ajn? Kion vi rifuzus publikigi?
Ni rifuzus publikigi rasistajn artikolojn!

Iam la divido de la Esperanto-movado inter UEA kaj SAT estis klara kaj strikta. Ĉu vi trovas ĝin aktuala aŭ ĉu nun estas alia(j) divido(j) en la movado? Kie vi situas sur tia Esperanto-mapo?
Nuntempe, post la forpaso de “La erao Lapenna”, UEA estas tute frekventebla, kaj cetere mi estas membro de ĝi… kaj de SAT!

kasedoLa nomo Ĵak Le Puil ligiĝas en la Esperanto-komunumo ne nur al LKK, sed ankaŭ al muziko. Ĉu vi kantis antaŭ la esperantistiĝo aŭ ĝuste la internacia lingvo estis tio, kio donis al vi novan esprimilon kiun vi ekuzis por kanti?
Jes mi profesie kantis en la franca antaŭ ol kanti en esperanto.

Via nova disko – aŭ pli frue kasedo – aperas pli-malpli ĉiun dekan jaron. Intertempe multo ŝanĝiĝas, en la mondo ĝenerale, sed ankaŭ sur la Esperanta scenejo. Ĉu vi aŭskultas viajn nuntempajn kolegojn? Kion vi opinias pri ilia muziko?
Jes, mi aŭskultas la nuntempajn muzikistojn kaj aprecas kelkajn (sed mi neniam ŝatis rok-muzikon!).

libroNe nur LKK, ne nur muziko – ankaŭ la tradukoj! En tiu lasta kampo vi havas fidelan kunlaboranton en via edzino Armela LeQuint. Kiel vi decidas kion vi tradukos kaj kiel vi poste laboras?
Kiam iu libro plaĉas al ni ambaŭ, ni decidas ĝin traduki. Ni ĉiam kune tradukas. Nuntempe ni laboras pri suplemento de la ĵurnalo Le Monde pri la verkistino George Sand.

Vi havas multajn Esperantajn okupojn, ankaŭ viaj edzino kaj filino estas esperantistoj. Jen modela movadano! Ĉu vi havas iujn ŝatokupojn ekster Esperanto? Al kio vi dediĉas liberan tempon en kiu vi ne esperantumas?
Al skrablo!

Kiuj planoj por la estonteco? Kion vi kantos aŭ tradukos por ni en la venontaj monatoj kaj jaroj?
Mi ne scias kion mi kantos, pri traduko mi jam respondis!

Intervjuis Paweł Fischer-Kotowski

Ni gratulas nian amikon kaj kolegon Ĵak okaze de lia kvarobla dudekjariĝo kaj deziras al li novajn kantojn, novajn tradukojn kaj novajn LKK-ojn!

Ĉefaj literaturaj kaj muzikaj verkoj de Ĵak Le Puil

Libroj

Grand dictionnaire français-espéranto (Kun J.-P. Danvy k. a., 1992);
Markizo de Sade. Florville kaj Courval aŭ fataleco (Tr. kun A. LeQuint, 1992);
Nothomb A. Higieno de l’ murdisto (Tr. kun A. LeQuint, 1992);
San-Antonio. La maljunulino kiu paŝis en la maro (Tr. kun A. LeQuint, 1996);
Ben Jelloun T. Paĉjo, kio estas rasismo? (Tr. kun A. LeQuint, 1999);
Céline L.-F. Vojaĝo ĝis noktofino (Tr. kun A. LeQuint, 2005);
Dupuy L. Jules Verne espérantiste! =Jules Verne esperantisto! (Tr. kun A. LeQuint, 2009);
Ionesco E. La leciono (Tr. kun A. LeQuint, 2010);
Leroy J. Sonĝoj de kristalo: Arko, 2064 (Tr. kun A. LeQuint, 2010);
Malerba L. La pensemaj kokinoj (Tr., 2012);
Couté G. Poemoj, noveloj, teatraĵoj (Tr. kun A. LeQuint k J. Danvy, 2013);
Leroy J. La minuto preskribita por la sturmo (Tr. kun A. LeQuint, 2014).

Kasedoj kaj diskoj

Danĝera ul’ (Kasedo, 1977);
Revenas mi (Kasedo, 1984);
De Pont-Aven al Varsovi’ (Kasedo, 1985);
Ne donu tro (Kasedo, 1994);
Mi estas (KD, 2004);
Sen elizi’ (KD, 2014).

Pli da informoj pri Ĵak Le Puil estas en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 175–177.

Ĉi tiu intervjuo aperos en la somera numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №2 (304).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/04/lepuil

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi