La Ondo de Esperanto: la printempa eldono sur 122 paĝoj

La 1an de aprilo aperis la printempa (laŭ la nord-hemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona almanako La Ondo de Esperanto laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”. Ĝi estas preskaŭ duoble pli ampleksa (122 paĝoj) ol kutime dum la epoko de la ĉiumonata Ondo kaj tre varia teme.

Post la redakcia enkonduko, titolita La ondo de pandemio kaj la “Ondo”, sekvas la sekcio “Temo”, dediĉita al la tutmonda koronvirusa pandemio per la ĉefartikolo de la Siberia ĵurnalisto kaj esperantisto Stanislav Belov kaj per deko da artikolet(et)oj pri la influo de la nova plago al la esperantista vivo. La esperantista vivo en marto virtualiĝis, sed pri pluraj renkontiĝoj, okazintaj antaŭ la malpermeso okazigi amaskunvenojn. oni povas legi en la sekcio “Eventoj”.

En “Temo” kaj “Eventoj” aperis pluraj tekstoj, pli frue publikigitaj en nia novaĵretejo, sed la tri ĉefaj artikoloj en la sekcio “Tribuno” estas verkitaj speciale por la printempa almanako de Probal Dasgupta pri tradukado kaj pri marĝenaj socianoj en Esperanto, de Ed Robertson pri la Briteliro, kaj de Valentin Melnikov pri legendoj kaj realo de la Moskva metropoliteno.

La sekcio “Arkivo” atentigas, kiel kutime, pri jubileoj; ĝi enhavas la liston de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj por aprilo 2020, historian skizon pri la artikolo Prudento aŭ Kredo? de Lev Tolstoj, aperinta antaŭ 125 jaroj en la unua Esperanta gazeto Esperantisto, kaj omaĝon de Edmond Privat pri Hector Hodler, forpasinta antaŭ 100 jaroj.

Plia jubileo, la antaŭnelonga okdekjariĝo de profesoro Carlo Minnaja, estas preteksto de intervjuo kun ĉi tiu denaska esperantisto, akademiano, aŭtoro de la ampleksa itala-Esperanta vortaro kaj de Historio de la Akademio de Esperanto; lin pridemandis la vicredaktoro de La Ondo Paweł Fischer-Kotowski.

Elstare granda – 50-paĝa – estas la sekcio “Kulturo”. Ĝi entenas originalajn novelojn de Paulo Sérgio Viana, Miĥail Korotkov kaj Julian Modest, kaj ampleksan poemon de Miguel Fernández. Aleksander Korĵenkov statistike revuas la pasint-jaran libroproduktadon en Esperanto, kaj Wolfgang Kirschstein prezentas la plej gravajn filmojn, konkurintajn ĉi-foje por la premio Oskaro, inkluzive de la korea filmo Parazito, ricevinta la ĉefpremion. Enestas ankaŭ kelkaj recenzoj, informo pri literaturaj kaj muzikaj novaĵoj kaj bibliografiaĵoj. En la kultursekcio estas publikigita ankaŭ la plej ampleksa teksto de la 303a numero de La Ondo: fragmento el la romano Ĉevenguro de Andrej Platonov, tradukita kaj enkondukita de Aleksander Korĵenkov kadre de la ciklo en kiu estas prezentataj gravaj rusaj romanoj de la 20a jarcento.

Ekde januaro 2020 La Ondo de Esperanto aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej ravaj tekstoj el nia retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la almanako, kiu konservis la faman nomon La Ondo de Esperanto.

Malkiel la retejo, kiu plu estas libere legebla de ĉiu deziranto, la almanakon ricevos nur tiuj, kiuj abonos ĝin. Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Pri la pagomanieroj legu ĉi tie: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

La nomoj de ĉiuj amikoj kaj patronoj aperos en la retejo kaj en la almanako (krom tiuj, kiuj preferas resti anonimaj). Ĉiu patrono ricevos diplomon de la redakcio, senpagan bitversion de ĉiu nova libro de Sezonoj kaj 50-procentan rabaton por ĉiu nova papera libro.

La somera Ondo aperos fine de junio, la aŭtuna – fine de septembro, kaj la vintra – jarfine.

Enhavtabelo

1 Kovropaĝa bildo
2 Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3 En ĉi tiu numero
5 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. La ondo de pandemio kaj la “Ondo”
6 Temo
7 Stanislav Belov. La pandemio kaj la homaro: konkludoj de la viruso
11 Esperantistoj kaj kronviruso
11 Kirilo Brosch. Esperantigo de “coronavirus”
12 Duncan Charters. Mesaĝo al ĉinaj esperantistoj
12 Aleksander Korĵenkov. Malgaja statistiko
13 Donaco de la eldonejo Libera
13 Monato: Senpaga dum la virusa krizo
14 Albert Stalin T. Garrido. Kongreso prokrastita en Filipinoj
15 Peter Baláž. Ankaŭ al E@I minacas nuligo de ĉi-jaraj eventoj
16 Amri Wandel. Israelo: “Ne rajtas kunveni pli ol dek personoj”
17 Hispanio: La landa kongreso prokrastita
17 Orlando Raola, Said Baluĉi. La 52a Malferma Tago ne okazos
18 Intervjuo
19 Paweł Fischer-Kotowski. Carlo Minnaja: dampi la ekscesojn: Intervjuo kun Carlo Minnaja
23 Eventoj
24 Liba Gabalda. La 18a Novjara Renkontiĝo
26 Werner Groen. Mia vojo al Esperanto kaj al la 5a Luminesk’
27 Tyron Surmon. Neĝkovrite en Pollando
29 Reza Kheirkhan. Staĝo en Tajvano: Malgraŭ la korona viruso
30 Lu Wunsch-Rolshoven. Podia diskuto en Munkeno pri lingvoplureco en Eŭropo
32 Nikolao Gudskov. APERo pri jubileoj
34 Ilona Koutny. Arda kaj multkolora interlingvistika sesio en Poznano
35 Aleksander Korĵenkov. Germanio: ruslingve pri Esperanto per televido
36 Povilas Jegorovas. Nova posteno de Vytenis Andriukaitis
36 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Parlamenta medalo por Povilas Jegorovas
37 Povilas Jegorovas. Nova informa kaj instrua projekto en Litovio
38 Aleksander Korĵenkov. La membraro de UEA plu malkreskas
39 Lee Miller. Akademianoj kontrolis lernolibron
39 Szilvási László. Esperantaj reklamkampanjoj en Facebook en Hungario
40 Programo de la Montreala IKU
40 Aleksander Korĵenkov. Montrealo superis Vankuveron
41 Tempoj kaj urboj. 1859. Penza
42 Nekrologoj
43 Koncize (12 informoj)
44 Tribuno
45 Probal Dasgupta. Nia pakto kun la tagiĝo: Eseo
50 Ed Robertson. Fino, aŭ kio?
53 Valentin Melnikov. Legendoj kaj realo de la Moskva metroo
56 Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio
56 Spomenka Štimec. En Zagrebo post la tertremo
57 Roland Rotsaert. Premio Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento
58 Arkivo
59 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2020
61 Aleksander Korĵenkov. Antaŭ 125 jaroj: Lev Tolstoj kaj la unua Esperanta gazeto
64 Lev Tolstoj. Prudento aŭ Kredo?
67 Edmond Privat. La verko de H. Hodler
70 Kulturo
71 Aleksander Korĵenkov. Pri la ĉefverko de Platonov kaj ĝia stranga lingvaĵo
72 Andrej Platonov. Ĉevenguro. Vojaĝo kun malfermita koro: Romanfragmento (Tradukis el la rusa Aleksander Korĵenkov)
87 Paulo Sérgio Viana. Kurba
89 Miĥail Korotkov. Troa tago
96 Poezio el ĉiuj ĉieloj 2020
97 Julian Modest. Ina kuraĝo
98 Literatura konkurso “Ĥristo Gorov – Ĥrima 2020”
99 Miguel Fernández. Jes, sed alvenos ja la tago
104 Aleksander Korĵenkov. Nia libroproduktado en la 2019a jaro
108 Wolfgang Kirschstein. Oskaro kaj la mondo
111 Halina Gorecka. 90 jaroj da plena vivo kun doloroj, sed ankaŭ kun feliĉo (Recenzo: Júlia Sigmond. Júlia Sigmond 90)
112 Carlo Minnaja. El la rusa poezio (Recenzo: El la rusa poezio)
114 Paŭlo Moĵajevo. Albumo pli muzika, ol kanta (Recenzo: Kjara. Blua horizonto)
116 Floréal Martorell. Kien vi iros?: La unua muzika albumo en 2020
116 La Pordo: Nova bita unuopaĵo kaj video de Ale Kosabela
117 Maria Majerczak. Internacia kantokonkurso en Esperanto
118 Novaj libroj en nia biblioteko
120 Literatura Foiro, 2020, №303
121 Internacia Esperanta literatura konkurso ABRITUS
121 Demonstraj versioj de La Ondo por 2017-19
121 Ricevitaj gazetoj
122 Reklamo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/04/ondo-59

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi