Carlo Minnaja: dampi la ekscesojn

Minnaja

La 19an de marto sian 80an naskiĝtagon festis prof. Carlo Minnaja, denaska esperantisto el Italio, akademiano, aŭtoro de la tre ampleksa itala-Esperanta vortaro (1996) kaj de Historio de la Akademio de Esperanto (2018), kunaŭtoro de Historio de la Esperanta literaturo (2015). Tradukinto de pluraj verkoj el la itala lingvo. Ligita al la literatura rondo La Patrolo kaj ĝia revuo Literatura Foiro. Okaze de la jubileo La Ondo de Esperanto intervjuis lin.

Elkoran gratulon pro via jubileo! Vi ĵus 80-jariĝis kaj ĉar vi estas denaskulo, vi jam duoble atingis la limon de 40-jara aktivado por membriĝi en Veterana Esperantista Klubo. Kiel vi fartas kiel duobla veterano?

Mi daŭre feliĉas, ke mi povis dum tiom da jaroj ĝui la kuneston, fizikan aŭ korespondan, de tiom da interesaj personoj, kutime malavare sindediĉaj al la sama idealo al kiu ankaŭ mi strebas: interkompreniĝo.

MinnajaVi estas ankaŭ unu el la plej malnovaj membroj de la Akademio de Esperanto, elektita en 1973 (nur John Wells estas akademiano pli longe ol vi – je tri jaroj). Sed tio ne estas la sola kialo por kiu vi estras la akademian komisionon pri ĝia historio. El via laboro rezultis la libro Historio de la Akademio de Esperanto (2018), ĉu vi povus rakonti, kiel vi kolektis la materialon por la verko kaj kion interesan vi elfosis?

La Akademio sub la prezidanteco de Gaston Waringhien estis komencinta eldoni serion de broŝuroj sub titolo Aktoj, el kiuj aperis nur tri kajeroj: 1963–1967, 1968–1974, 1975–1991. Ĉar la lasta ampleksis 15 jarojn, ĉirkaŭ 2004 maturiĝis la ideo eldoni plian numeron, sub titolo Aktoj IV kaj tiucele mi komencis kunmeti samstilan malneton; mi ja posedis ĉiujn cirkulerojn ekde 1973. La afero poste lamis, ĉar mi engaĝiĝis en aliaj laboroj, kaj intense reprenis tiun iniciaton nur en 2015, sentante min matura por verki plenan historion: mi ricevis ĉiujn cirkulerojn ekde 1952 pere de Birthe Lapenna, multajn dokumentojn de la antaŭaj jardekoj mi ricevis de Reinhard Haupenthal, Jean Amouroux, Geoffrey King kaj de volontulo ĉe la biblioteko Hodler. Sed surprize multaj estis la personoj al mi nekonataj kiuj, hazarde, posedis jen arkivon de forpasinta akademiano, jen kolektojn de gazetoj, jen listojn de biografioj kaj kiuj tre malavare disponigis ilin al mi.

Viaj gepatroj estis elstaraj esperantistoj, same via unua edzino parolis Esperanton, kaj la pli aĝa frato, la infanoj… ĉu eble ankaŭ la nepino? Vi daŭrigas belan tradicion. Sed imagu ke la gepatroj ne instruus al vi Esperanton, ke ili mem ne konus ĝin kaj vian hejmon en la infanaĝo ne vizitus eksterlandaj gastoj… Trafinte Esperanton poste en la vivo, ĉu vi lernus ĝin?

Malfacilas diri, kio okazus, se mia vivo, tiom forte trempita en la esperanta medio ekde la naskiĝo, estus male irinta tute alian vojon; sendube min allogus la ideo kontakti personojn kiuj ankaŭ celas kontaktojn, kaj se mi trafus de ekstere al esperanto-kunveno kie senpene interkompreniĝas diverslandanoj mi certe estus interesita pri ilia komuna lingvo.

HELKvankam vi estas profesoro pri matematiko, inter viaj gravaj intereskampoj estas literaturo. Vi mem tradukas el la itala, sed ankaŭ abunde verkas, recenzas, kritikas. Kunlabore kun Giorgio Silfer vi kontribuis al la Esperanto-movado per Historio de la Esperanta literaturo (2015), pro sia amplekso rebaptita “la verda briko”. Kiel aspektis la laboro pri tiu libro?

Pri literaturo min pasiigis mia unua edzino, beletristino, tro frue forpasinta. La manko de iom organizita historio pri literaturo komparebla kun tekstoj je la nivelo de abiturienta ekzameno ŝajnis al mi grava truo en kultura socio kia la esperantista, kiu ja volus koni siajn literaturajn valorojn, sed ne havas gvidilon; ja estis rimarkindaj studoj pri tiu aŭ alia verkisto, sed mankis ĝenerala panoramo; ekzistis anglalingva enciklopedio, sed enciklopedio ne estas historio.
La laboro daŭris ĉirkaŭ ok jarojn kaj donis al mi la grandan plezuron legi, legi, legi niajn aŭtorojn por poste orde sintezi. Por listigi, multe helpis la retejo “Originala Literaturo Esperanta” de Sten Johansson; la eblo kunlabori kun Giorgio Silfer estis jam testita dum jardekoj ĉe la redaktado de Literatura Foiro kaj en la reciproka respekto de la diversaj kompetentoj mi opinias, ke ni produktis unuecan verkon kiu plene kongruas kun mia komenca celo. Esencan laboron laŭ la eldona vidpunkto (elekto de fotoj, muntado, aranĝo de marĝenoj) kontribuis mia dua edzino Laura G. Paccagnella.

Ĉu vi havas planojn pri daŭrigo aŭ kompletigo de tiu verko? Ĉu iuj ŝanĝoj en la nova eldono aŭ eble tute nova Esperanta antologio?

Plezurige, en la tute lastaj jaroj aperis kelkaj verkoj kaj novaj verkistoj, kiuj pravigus kompletigan duan eldonon, kiu profitus ankaŭ el diversaj sugestoj venintaj el recenzoj kaj komentoj (ekzemple rearanĝo aŭ eĉ forigo de la antologia parto); tamen la verko tia, kia ĝi estas nun, ankoraŭ havas tute aktualan valoron. Pri Esperanta Antologio, konceptata kiel daŭrigo de la Aulda ĉefverko, haltinta je 1981, estas nun zorganta la Literatura Sekcio de la Akademio.

LapennaVi prezidis Internacian Sciencan Instituton Ivo Lapenna kadre de Fondaĵo Ivo Lapenna. Ambaŭ organizaĵoj estis malfonditaj pasintjare. Ĉu vi povus rakonti kial tiu paŝo estis necesa? Kiujn aktivadojn la Instituto entreprenis dum sia 22-jara ekzisto kaj ĉu ili ne plu estas plenumeblaj?

Du estas la nuntempaj malsanoj de kelkaj movadaj institucioj: la kresko de la aĝo kaj la malkresko de disponebla mono. La Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna aŭspiciis, kaj la Fondaĵo eldonis, sesdiskan serion de paroladoj, volumojn da prelegoj, mian volumon Eseoj memore al Ivo Lapenna, kiu, eldonita en 2001, ankoraŭ restas la plej ampleksa verko prilumanta diversflanke lian personecon. La Instituto premiis dudekon da universitataj diplomiĝintoj kiuj verkis disertacion pri esperanto aŭ ĝenerale pri la idealoj de Ivo Lapenna. La fondaĵo, kiu financis la Instituton, preskaŭ tute elĉerpis siajn rezervojn, kiuj ankoraŭ plu sukcesas vivteni nur la bazan retan hejmpaĝon. Teorie ankoraŭ eblus revivigi la iniciaton se troviĝus novaj fortoj, fizikaj kaj financaj, kio ne aspektas facila.

Raŭmismo kontraŭ finvenkismo – ĉu tio estas reala rivalado de ideoj aŭ nur preteksto por antagonismo inter iuj medioj, organizaĵoj? Kiu estas pli proksima al vi kaj kial?

Mi min klasus “jamvenkisto” ĉar mi opinias, ke esperanto jam venkis, iĝinte el projekto lingvo perfekte taŭga por ĉia uzado, kaj mi opinias, ke ĉiuj nunaj esperantistoj estas raŭmistoj, tio estas konsiderantoj, ke la lingvo esperanto estas valoro en si mem, sendepende de ĝia disvastigiteco. Ke ĝi povos etendiĝi al la tuta mondo mi dubas, ĉar ĝi kunportas ide(al)on de egaleco, kiu neniam ĝis nun atingis universalecon: ĝin atingis nek kristanismo, nek komunismo, nek bahaismo nek, pli banale kaj ternivele, la trafikdirekto aŭ la formo de la elektraj ĵakoj; la homaro ne ŝatas egalecon, tuj kiam ekestas grupiĝo, ekestas diverseco je rangoj. La krioj “ni estas la nuraj raŭmistoj” aŭ “ni reprezentas la universalan esperantistaron” min ĝenas, sed mi ilin aŭskultas kun rideto, kaj klopodas helpi ambaŭ fluojn en tio, kion mi konsideras utila kaj al la disvastigo de la lingvo kaj al la plivalorigo de la kulturo en ĝi kreata. Konstantaj estas miaj klopodoj dampi la ekscesojn ambaŭflankajn, tial mi estas fidela dumviva membro de UEA, honora membro de ĝia landa asocio, kaj posedas la Esperantan Civitanecon, krom esti, aldone, membro de SAT kaj de ILEI.

Kiun estontecon vi antaŭvidas por la lingvo Esperanto kaj por la Esperanto-movado?

Saman kiel nun, kun pli aŭ malpli altaj ondoj; la ideo de universala komunikiĝo surbaze de egaleco ankaŭ lingva restos ĉiam fascina, alstrebata, eĉ se ne baldaŭ atingota. Mi antaŭvidas ŝrumpon de la nunaj asocioj, anstataŭataj de liberaj nestrukturitaj grupiĝoj. Propra blogo aŭ fejsbuka paĝo donas pli da memkontento kaj videbleco ol membriĝo en asocio.

Kaj kiel en tiu kadro fartos la Esperanta literaturo? Kio pri la verkistoj kaj – eble eĉ pli grave – kio pri la legantoj?

Esprimi sin mem, siajn spertojn, siajn sentojn estas nebridebla aspiro de la homo, do literaturo en lingvo kiun oni libere elektis aŭ denaske heredis plu ekzistos; emo al legado malpliiĝos, ĉar kulturiĝo plu kreskos, proporcie, pere de aliaj kanaloj: vojaĝado, filmado, kunvenado ankaŭ skajpa. Cetere jam nun oni estas, almenaŭ en la bonstata mondo, agresataj de ekscesa informado ĉiumedia, kio igas, ke tempo dediĉata al legado iĝos pli limigita.

Fine, ni ne povas ŝajnigi ke ni vivas en vakuo. La mondo travivas nun seriozan skuiĝon kaŭzitan de la pandemio de kronviruso. Kiel vi elturniĝas en tiu tempo, kiu estas aparte malfacila por Italio? Ĉu vi kaj viaj familianoj fartas bone?

Kun granda angoro mi spirite partoprenas en la malfacilaĵoj de la nuna monda situacio kaj pensas pri miaj karaj geamikoj en Ĉinio, Hispanio kaj aliloke. La situacio en Italio estas tre peza, sed mi, blokite hejme, estas bonŝanca, ĉar mi kaj ĉiuj miaj karuloj fartas bone (edzino kaj filino en Padova, du filoj en Londono) kaj la teknologio ebligas konstantan kontakton kun ili. Mi legas, verkas, klavas kiel okazis jam antaŭe dum granda parto de mia tago. Mi bondeziras, ke kiam aperos ĉi intervjuo, la situacio normaliĝis por ĉiuj.

Intervjuis Paweł Fischer-Kotowski

Pli da informoj pri Carlo Minnaja estas en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 202–204.

Ĉi tiu artikolo aperis en la printempa numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №1 (303).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/04/minnaja-2

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi