Jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2020

La Ondo de Esperanto3. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Georgij Nikolajeviĉ Teterin (Тетерин, 1905-1921-1972), sovetunia inĝeniero kaj superlerneja instruisto de radiokomunikado kaj aktiva esperantisto; unu el la refondintoj de la Esperanto-movado en Peterburgo meze de la 1950aj jaroj, prezidanto de la Leningrada Esperanto-Klubo, kunaŭtoro (kun Z. Semjonova) de lernolibro de Esperanto (1958).

8. Antaŭ 10 jaroj mortis Higinio García Gómez-Quintero (1939-1955-2010), hispandevena kanada instruisto de lingvoj, filozofio kaj teologio, kaj esperantisto; redaktoro de Aujourd’hui l’espéranto, aŭtoro de la fantasta novelaro Kapturnoj (1999).

11. Antaŭ 35 jaroj mortis Vilho Setälä (1892-1906-1985), pioniro de la finnlanda fotoarto, kreinto de la finnlingva fotoleksiko, kaj la plej konata finna esperantisto; sekretario (1918-22) kaj prezidanto (1955-65) de Esperanto-Asocio de Finnlando, ĝenerala sekretario de la 14a UK (Helsinko, 1922), fondinto kaj redaktoro de Esperanta Finnlando (1918-73, kun paŭzoj); komitatano de UEA (1920-63), membro de la Akademio de Esperanto (1930-85); aŭtoro de pluraj vortaroj, lernolibroj kaj libroj en/pri Esperanto inkluzive de la finna-Esperanta vortaro (1923) kun pli ol 30 mil kapvortoj kaj lernolibro Privilegia vojo al lingvoscio: Esperanto kun kvar internaciaj, tri finnaj kaj du svedaj eldonoj; honora membro de UEA (1933), honora prezidanto de EAF (1979).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (NDK), p. 255-257.

12. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Erich-Dieter Krause (1935-1947- ), germana lingvisto, leksikografo kaj esperantisto; aŭtroro de Esperantaj vortaroj, laste de la 1679-paĝa Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto (2007) kaj 1512-paĝa Vollständiges Wörterbuch Esperanto-Deutsch in zwei Bänden (2018); membro de la Akademio de Esperanto (1986-).

14. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Stanisław Karolczyk (1890-1907-1965), pola oficisto kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Eska, refondinto, eldonanto kaj redaktoro de Pola Esperantisto (1922-26), kelkatempa prezidanto de Pola Esperantista Societo; tradukinto de pluraj polaj beletraĵoj kaj unu el la du aŭtoroj (kun S. Braun) de la poemaro Unuaj agordoj (1912); membro de la Akademio de Esperanto (1948-53).

19. Antaŭ 155 jaroj naskiĝis Aleksandr Andrejeviĉ Saĥarov (Сахаров, 1865-1904-1942/43), impostoficisto, instruisto kaj esperantisto; la unua profesia esperantisto en Ruslando, fondinto de la librejo (vendejo kaj eldonejo) Esperanto (1907) kaj de la gazeto La Ondo de Esperanto, kiun li eldonis kaj kunredaktis (1909-17); kompilinto de ses didaktikaj libr(et)oj (lernolibro, du vortaroj, ŝlosilo, frazlibro kaj krestomatio), kiuj en 1916 aperis kiel 448-paĝa volumo Весь язык Эсперанто (La tuta lingvo Esperanto), aŭtoro de la satira novelo Superforta ambicio (1913) kaj de Rememoroj de centprocenta esperantisto (posteume, 1993).
Legu pli en NDK, p. 246-247.

23. Antaŭ 140 jaroj naskiĝis Aleksandr Aleksejeviĉ Postnikov (Поcтников, 1880–1907-1925), rusa oficiro kaj esperantisto; propagandisto de Esperanto, kunfondinto (1908) kaj prezidanto (1909-11) de Ruslanda Esperantista Ligo fermita post lia aresto, refondinto kaj eldonanto de Ruslanda Esperantisto (1909-10), ĉeforganizinto de la unua Ruslanda Esperanto-Kongreso (Peterburgo, 1910), fondinto de Universala Ligo (1910).
Legu pli en NDK, p. 233-234.

25. Antaŭ 15 jaroj mortis Itô Kanzi (1918-1959-2005), japana eldonisto kaj esperantisto, aŭtoro de okvoluma japanlingva romano pri Zamenhof (1967-83); kolektinta kaj editorinta kun la pseŭdonimo Ludovikito verkojn kaj tradukojn de Zamenhof, aliajn tiutempajn dokumentojn, presaĵojn kaj leterojn kadre de la 58-voluma serio; honora membro de UEA (1990), laŭreato de la Esperanto-Kulturpremio de la urbo Aalen kaj FAME-Fondaĵo (1991).
Legu pli en NDK, p. 139-140.

25. Antaŭ 70 jaroj naskiĝis Peter Zilvar (1950-1972- ), germana administranto, asekuristo kaj esperantisto; gvidanto de GEA-Filio por Klerigado kaj Kulturo = Esperanto-Centro Herzberg / Interkultura Centro Herzberg (ICH) ekde ĝia fondo en 2004; ekde la proklamo de Herzberg am Harz kiel “la Esperanto-urbo” kunordiganto de la varia por kaj per-Esperanta agado en la urbo; aŭtoro de centoj da priesperantaj artikoloj kaj de du libroj en Esperanto; honora membro de GEA (2008), la Esperantisto de la Jaro 2007.
Legu pli en NDK, p. 307-308.

27. Antaŭ 35 jaroj mortis Lajos Kökény (1897-1919-1985), hungara instruisto, stenografo kaj esperantisto, prezidanto de Hungarlanda Esperanto-Societo (1941-47); redaktoro de Hungara Heroldo (1928-30, 1935-36), Hungara Vivo (1961-68) kaj Hungara Esperantisto (1971-73), redaktoro de la duvoluma Enciklopedio de Esperanto (1934-35); aŭtoro de kelkaj libroj en/pri Esperanto; honora prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio (1978), honora membro de UEA (1980).
Legu pli en NDK, p. 157-159.

28. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Jacques Le Puil (1940-1958- ), franca diversprofesiulo, kantisto kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Ĵak Le Puil kaj Ĵak Lepŭil’; ofta koncertanto en Esperantaj kongresoj kaj renkontiĝoj, kantisto kaj muzikisto en ses muzikaj albumoj (Danĝera ul’, 1977; Revenas mi, 1984; De Pont-Aven al Varsovi’, 1985; Ne donu tro, 1994; Mi estas, 2004; Sen elizi’, 2014); kunfondinto (1976) kaj ĝisnuna redaktoro de La KancerKliniko; ĉefredaktoro de Grand dictionnaire français-espéranto (kun J.-P. Danvy k. a., 1992), tradukinto de pluraj libroj; laŭreato de la premio de OSIEK (2007).
Legu pli en NDK, p. 175-177.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la printempa numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №1 (303).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/04/aprilo-2020

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi