Jubileoj kaj memordatoj en majo 2020

Woessink5. Antaŭ 110 jaroj naskiĝis Evert Jan Woessink (pron: vúsink, 1910-194?-1991), nederlanda financa oficisto, direktoro de granda revizora firmao, kaj esperantisto; komitatano (1959-83) kaj estrarano (1960-77) de UEA pri financo; kunfondinto, longtempa estrarano kaj konsilanto de Institucio Hodler ’68; honora membro de UEA (1983).

Butler5. Antaŭ 50 jaroj mortis Montagu Christie Butler (pron: bátler, 1884-1905-1970), angla muzikisto kaj esperantisto; sekretario de Brita Esperanto-Asocio (1916-34), redaktoro de The British Esperantist (1931-32, 1941-44, 1947-48); prizorganto de la biblioteko de Brita Esperanto-Asocio kiu nun havas lian nomon, membro de la Akademio de Esperanto (1949-70); aŭtoro kaj tradukinto de pluraj verkoj, inter kiuj elstaras la lernolibroj Esperanto for beginners (21 eldonoj) kaj First steps in Esperanto (poste Step by Step in Esperanto, 9 eldonoj).
Legu pli en la enciklopedio Nia diligenta kolegaro (NDK), p. 51-52.

Lapenna9. Antaŭ 110 jaroj naskiĝis Emilija Lapenna (fraŭline: Heiligstein, 1910-1931-1994), jugoslavia kaj kroatia financoficistino, statistikistino kaj esperantistino; sekretario de Jugoslavia Esperanto-Federacio (1953-55), vicprezidanto de Kroatia Esperanto-Ligo (1955-57), redaktoro kaj parolisto ĉe la Esperanto-elsendoj de Radio Zagrebo (1956-92) por kiuj ŝi verkis kaj tradukis plurajn tekstojn, ĉefdelegito de UEA (1953-87), komitatano de UEA (1957-74), sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA (1965-74); honora membro de UEA (1979).

Cherpillod9. Antaŭ 90 jaroj naskiĝis André Cherpillod (pron: ŝerpijó, 1930-1955-), franca instruisto kaj esperantisto, kunlaboranto de pluraj Esperantaj gazetoj, plurjara redaktoro de La Jaro (Praktika poŝkalendaro de Monato), aŭtoro de pli ol cent libroj kaj broŝuroj en/pri Esperanto, kiujn li mem eldonis, i.a.: Nepivaj vortoj (1988), Mil ekzotaj vortoj (1992), Konciza gramatiko de Volapuko (1995), Konciza etimologia vortaro (2003), Etimologia vortaro de la propraj nomoj (2005), Hillel la saĝulo: lia vivo, lia instruo (2005), Medicina leksikono (2009), Enciklopedieto de Esperanto. Konforma al la Fundamento (2015), Mensogoj kaj sekretoj de la historio (2015), Alfabetoj de l’ mondo (2016), Vortaro de la mitoj kaj mitologioj (2019) k. m. a.; membro de la Akademio de Esperanto (1992-2010); honora membro de UEA (2015), laŭreato de OSIEK-premio (2006).

Gudavičius12. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Aloyzas Gudavičius (1940-1961- ), litova lingvisto, rektoro (1991-97) kaj prezidanto (1998-2007) de Šiauliai-a Universitato, kaj esperantisto; aktiva movadano ekde sia studenta aĝo; ofta prelegantoj en BEToj, vicprezidanto de Litova Esperanto-Asocio (1993-2003); gvidanto de kurso pri interlingvistiko en magistrigaj filologiaj studprogramoj, aŭtoro de la litovlingva lernolibro Enkonduko en interlingvistikon (2002), rektoro de IKU dum la 90a UK (Vilno, 2005); honora civitano de la urbo Šiauliai, laŭreato de la premio “Academicus Ariste” pro interlingvistikaj meritoj (2009).

Tvarožek13. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Eduard Vladimír Tvarožek (1920-193?-1999), slovaka lingvoinstruisto, tradukisto kaj esperantisto; redaktoro de Esperantisto Slovaka (1947-51), vicprezidanto de Tutŝtata Konsulta Komitato Esperantista (1955) celanta reoficialigon de Esperanto en Ĉeĥoslovakio, aŭtoro de Esperanto-lernolibroj por slovakoj, tradukinto de pluraj slovakaj verkoj en Esperanton kaj de Esperantaj verkoj en la slovakan lingvon; laŭreato de kelkaj Belartaj Konkursoj de UEA, aŭtoro kaj kompilinto de pluraj verkoj, i.a.: Anekdotoj pri famaj homoj (1992), Sola en sunsubiro (1992), Ŝercoj 1 (1992), Ŝercoj 2 (1992), Skizo de la Esperanta literaturo (1998) k. a.; honora membro de UEA (1995).

Balague13. Antaŭ 50 jaroj mortis Antonio (Anton) Balagué (pron: Balagé, 1912-193?-1970), kataluna instruisto, socia aganto kaj esperantisto, kiu post la fino de la interna milito en Hispanio (1939) ekloĝis unue en Francio kaj poste en Aŭstrio; organizinto de la unua esperantista pacdefenda renkontiĝo en sia loĝurbo Sankt Pölten (1953), kadre de kiu estis fondita MEM (Mondpaca Esperantista Movado), la unua ĝenerala sekretario de MEM (1953-66), redaktoro de la unua (1953) numero de la revuo Paco kaj de kelkaj postaj landaj eldonoj de ĉi tiu organo de MEM.

Steele14. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Trevor Steele (pron: stil, 1940-1970-), aŭstralia instruisto kaj esperantisto; Esperanto-instruisto en Aŭstralio kaj pluraj landoj de Eŭropo, Azio kaj Ameriko; prezidanto de Aŭstralia Esperanto-Asocio (1988-90), ĝenerala direktoro de UEA en Roterdamo (2002-04); unu el la plej fekundaj Esperanto-verkistoj, aŭtoro de Sed nur fragmento (1987), Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen (1994), Falantaj muroj kaj aliaj rakontoj (1997), Neniu ajn papilio (2000), La fotoalbumo (3 vol.: 2001, 2005, 2019), Flugi kun kakatuoj (2010), Paradizo ŝtelita (2012), Dio ne havas eklezion (2015), Amo inter ruinoj (2016) k. a.; kvin el liaj Esperanto-libroj aperis angle, po unu france kaj germane; membro de la Akademio de Esperanto (2001-10); laŭreato de la premio “La Verko de la Jaro” (2000. 2012), OSIEK-premio (2000), kaj de la premio de Fondaĵo Antoni Grabowski (1997).
Legu pli en NDK, p. 263-264.

Tišljar19. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Zlatko Tišljar (1945-1962- ), jugoslavia, kroatia kaj slovenia instruisto, kulturgvidanto, socia aktivulo kaj esperantisto; aktiva disvastiganto kaj instruanto de Esperanto; prezidanto de Jugoslavia Esperantista Junulara Asocio (1969-78), komitatano de UEA (1978-97), sekretario de EEU (2004-), membro de AIS (1992-); direktoro de Internacia Kultura Servo (Zagrebo, 1972-92) kaj Inter-kulturo (Maribor, 1992-2003); kunordiganto de la laboro pri la Zagreb-metoda lernolibro (1978), kiu aperis en 33 lingvaj presitaj versioj kaj elektronike en sep pliaj lingvoj; redaktoro de Eŭropa Bulteno (2009-); aŭtoro de lerniloj, monografioj kaj esearoj: Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj (1997) , Eŭropa ideologio (1998), Ekzistado (2012); Nekutime pri multio (2015), Identecoj (2017) k. a.
Legu pli en NDK, p. 281-282.

Grigorov22. Antaŭ 35 jaroj mortis Asen Grigorov (1903-1921-1985), bulgara ĵurnalisto, socia kaj politika aganto (i.a., sekretario de Georgi Dimitrov tuj post la Dua Mondmilito) kaj esperantisto, konata en Esperantujo ankaŭ kiel Marin Ljubin; aktivulo de la intermilita laborista Esperanto-movado; ĉefredaktoro de la gazetoj Internacia Kulturo (1945-49) kaj Nuntempa Bulgario (1957-71); aŭtoro de la kelkfoje reeldonitaj Esperanta-bulgara (1930) kaj bulgara-Esperanta vortaroj (1931) kaj aliaj lerniloj; aŭtoro de Garbo (1930), Ruĝa aŭroro (1930), La himno (1931), Gardu la Pacon! (1980); tradukinto de Lev Tolstoj kaj la universala vero de I. Gorbunov-Posadov (1927), Vilaĝo Borovo de K. Velkov (1983), La glacikovrita ponto de L. Stanev (1984), Ŝtelisto de Persikoj de E. Stanev (1985) k. a.; kompilinto kaj kunradukinto de kelkaj antologioj.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/05/majo-6

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi