Etikedaj arkivoj: eksteraj rilatoj

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Homaj Rajtoj, 10 decembro 2022

Venontan jaron, la 10an de decembro 2023, la mondo festos la 75an datrevenon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Estas antaŭvidata tutjara kampanjo de Unuiĝintaj Nacioj inter nun kaj tiam, sub la ŝildo “Digno, Libereco kaj Justeco por Ĉiuj!” … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Aŭstralio: Kongreso kaj somerkursaro 2023

Aŭstralia Esperanto-Asocio okazigas landan kongreson, kune kun somerkursaro de Esperanto, ĉiujare, kutime frue en januaro. Foje ili okazas kunlabore kun la Esperanto-asocioj de proksimaj landoj, kiel Nov-Zelando kaj Indonezio. Pro KOVIM-19, la du kongresoj en 2021 kaj 2022 estis tute … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco, 21 septembro 2022

Paco, la granda revo de la homaro. Ni ne ĉesu laŭte diri, ke ni bezonas pacon. Tion ni petu al ĉiuj registaroj de la mondo, tion ni faru en nia ĉiutaga vivo.

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Jozef Reinvart prelegos en BET-56

La dudek-tria gasto en la rubriko, kie estas prezentataj personoj kiuj kontribuos al la programo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la Litovia havenurbo Klajpedo, estas Jozef Reinvart. Jozef Reinvart naskiĝis en … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago

Okaze de la Internacia Virina Tago, 8 marto 2022, Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj donas sian subtenon al la ĉi-jara temo de la Tago: “Genra Egaleco Hodiaŭ por Morgaŭa Daŭripovo.” Genra egaleco esencas por paca mondo, en kiu ĉiu … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

TEJO serĉas faciligantojn por seminario pri demokratio

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) organizas la internacian seminarion ‘Esplorante Demokration – Junuloj revigligas niajn demokratiojn post-pandemio’. La seminario donos la eblon al 20 junuloj de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo diskuti … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Duncan Charters salutas la Vintrajn Olimpikojn en Ĉinio

En kunlaboro kun Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) la Prezidanto de UEA, Duncan Charters, estis invitita kiel honora gasto saluti en Esperanto, nome de UEA kaj de la Esperanto-movado, la Vintrajn Olimpikojn okazantajn en Ĉinio. La okazo fariĝis unika ŝanco diskonigi Esperanton … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Homaj Rajtoj

Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn okaze de la Tago de Homaj Rajtoj 2021. Homrajta Tago festas la akcepton de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj fare de Unuiĝintaj Nacioj la 10an de decembro 1948. Kiam Hector Hodler fondis Universalan Esperanto-Asocion … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

La organiza komitato de BET-56

Definitiviĝis la konsisto de la organiza komitato (OK) de BET-56. Ĝi estas tre reprezenta. Dum multaj jaroj LEA strebas agi malferme al la ĝenerala socio kaj aligas al sia agado eksterajn reprezentantojn, aŭ realigas komunajn projektojn kun aliaj organizaĵoj. Jam … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

TEJO en Speciala Konsulta Rilato kun UN

Kvankam jam en septembro ni aperigis informon pri la konsulta rilato de TEJO kun la Unuiĝintaj Nacioj, ni publikigas ankaŭ la pli detalan tiuteman gazetaran komunikon de UEA. La Komitato pri Ne-Registaraj Organizoj (NRO) en sia Regulara Kunveno de 2021, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

TEJO en oficialaj konsultaj rilatoj kun la Unuiĝintaj Nacioj

Post longa klopodado TEJO ricevis Specialan Konsultan Statuson ĉe Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (EKOSOK) pere de kiuj ne-registaraj organizoj (NRO-j) estas reprezentitaj ĉe UN-instancoj.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Subtenu Esperanton en konferenco pri la estonteco de Eŭropo

Eŭropa Unio pripensas sian estontecon, kadre de la konferenco pri la estonteco de Eŭropo, kiu daŭras ekde majo 2021. En la aktuala unua fazo de la pripensado civitanoj rajtas meti proponojn kaj subteni tiujn de aliaj. Estas bone por ni … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Renkonte al BET-56: Gravaj interkonsentoj en Klaipėda

Progresas la organizado de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), okazontaj la 9-17an de julio 2022 en la havenurbo Klaipėda (Litovio). La 15-16an de julio 2021 la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio (LEA) Povilas Jegorovas la duan fojon venis al Klaipėda. La … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Kampanjo por konvinki Uneskon deklari la “Internacian Tagon de Esperanto”

Ĉiujare Unesko festas la Tagojn de la lingvoj Angla, Ĉina, Portugala, Rusa, Romaa… Kiam ĝi festos la naskiĝtagon de Esperanto, kiu kiel internacia lingvo multe kontribuis al la mondaj kulturo, paco kaj komunikiĝo de la popoloj, deklarita kiel nacia nemateria … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

UEA-kampanjo celas antaŭenigi Esperanton en Eŭropa Unio

Eŭropa Unio (EU) konferencas ĝis printempo 2022 por decidi pri estonta evoluo de la ŝtataro. Kadre de tiu konferenco la eŭropuniaj civitanoj estas invitataj proponi ideojn.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton