Aŭstralio: Kongreso kaj somerkursaro 2023

aŭstralio

Aŭstralia Esperanto-Asocio okazigas landan kongreson, kune kun somerkursaro de Esperanto, ĉiujare, kutime frue en januaro. Foje ili okazas kunlabore kun la Esperanto-asocioj de proksimaj landoj, kiel Nov-Zelando kaj Indonezio. Pro KOVIM-19, la du kongresoj en 2021 kaj 2022 estis tute interretaj, sed ni esperas, ke en 2023 ni povos denove kunveni ĉeeste, aŭ almenaŭ hibride (ĉeeste kaj virtuale) en Melburno, de la 6a ĝis la 15a de januaro 2023.

Kongresejo
INTERNATIONAL HOUSE
Melbourne University, 241 Royal Parade, Parkville, Vic 3052
Google-mapo
15-minuta tramvojaĝo al la centro de Melburno.
Tel: +61 (0)3 9347 6655
Por esperantistoj kaj lernantoj

En la programo:

  • Klasoj de Esperanto
  • Vespero de teatro kaj muziko
  • Ekskursoj
  • Prelegoj pri Esperanto kaj aliaj temoj
  • Ludvespero
  • Jarkunveno

La unua ero estos vespera kunmanĝo, vendredon, la 6an de januaro;
la lasta ero estos matenmanĝo, dimanĉon, la 15an de januaro.

Pliajn informojn (aliĝo, prezoj, pagmanierojn) vidu ĉe https://esperanto.org.au

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi