Etikedaj arkivoj: eksteraj rilatoj

Iĝu komisiito por la ekstera agado de TEJO

Ĉu vi ŝatus antaŭenigi la esperantistan junularan agadon ĉe la neesperantista publiko? Ĉu vi spertas aŭ ŝatus spertiĝi pri interorganizaj rilatoj? La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER) de TEJO bezonas vin! Ni nuntempe serĉas du komisiitojn: TEJO-aktivulojn, kiuj estos la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Unesko unuafoje faras enketon per Esperanto

La ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado. Per tio oni antaŭenigas universalan respekton al justeco, al la regado de leĝo kaj al homaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Flanka evento de UEA kaj TEJO dum la 10a EKOSOK-Junulara Forumo

UEA kaj TEJO organizas flankan eventon kadre de la Junulara Forumo de Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK) de UN, kiu dekjariĝas en 2021. La evento nomiĝas “Lingvaj rajtoj kaj la junularo: Defioj kaj Oportunoj” kaj okazos rete la 6an de … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Sukcesa agado de UEA ĉirkaŭ la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

Ĉiujare UEA organizas agadon ĉirkaŭ la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, la 21a de februaro. Ĉi-jare la agado de esperantistoj lige kun UEA estis aparte sukcesa.

Afiŝita en Esperantujo, Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Povilas Jegorovas ricevis parlamentan medalon

La Ondo jam informis, ke la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas la 27an de marto 2020 devis ricevi la memormedalon “Tarnaukite Lietuvai” (Servu al Litovio) de Gabrielė Petkevičaitė-Bitė, kiun la Litovia parlamento (Sejmo) atribuis al li pro la multjara … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco 2020

La temo de la nunjara Internacia Tago de Paco, festata ĉiujare la 21an de septembro, estas “Formante Pacon Kune”. La jaro 2020 estas ankaŭ la okazo de la 75-a datreveno de la fondiĝo de Unuiĝintaj Nacioj, starigita, laŭ la vortoj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Francio: Pri MLA por 55 mil lernejoj

La 15an de septembro la komisiono “Esperanto en lernejojn de la asocio Espéranto-France sendis al la 55 mil bazlernejoj de Francio retmesaĝon pri la Multlingva Akcelilo (MLA) ĉe Lernu.net https://lernu.net/fr/instruado/lecionoj. Kelkaj lernejestroj jam afable respondis, ke ili deziras partopreni en … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

MondaFest’ 2020: UN salutis (parte) en Esperanto

Asista Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, Fabrizio Hochschild faris triminutan salutparoladon okaze de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), kiu estos malfermita postmorgaŭ, la 20an de junio 2020. Estas atentinde, ke ĉi tiu ĉilia diplomato komencis sian paroladon en … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

UEA kunlaboras pri UN-enketo rilate minoritatojn kaj lingvajn rajtojn

Laŭ iniciato de Stefano Keller, ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo, stariĝis laborgrupo el teamanoj de UEA ĝin reprezentantaj en la tri UN-oficejoj, inkluzive do ankaŭ tiujn en Vieno kaj Novjorko. Kunlaboras ankaŭ Renato Corsetti, intense kaj vaste agante … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de Internacia Virina Tago

Virinfesta mesaĝo de UEA Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

UEA lobiis por Esperanto en la 40a Ĝenerala Konferenco de Unesko

La 40a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko okazis en Parizo de la 12a ĝis la 27a de novembro. UEA estas neregistara organizo (NRO) en rilatoj kun Unesko de 1954 kaj tie havis siajn reprezentantojn sed ankaŭ ILEI kaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Festu la Universalan Tagon de la Infano ĉi-merkrede!

La 20a de novembro estas grava tago: en tiu tago en 1959, do antaŭ precize sesdek jaroj, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj akceptis la Deklaracion de la Rajtoj de la Infano. Je la sama tago tridek jarojn poste, en … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago por Toleremo, 16 novembro 2019

En epoko kiam la mondo alfrontas defiojn pli grandajn ol iam ajn antaŭe, kaj kiam demandoj kiel ekzemple klimatŝanĝiĝo kaj nuklea milito prezentas ekzistominacojn ne nur al la homaro sed eĉ al la planedo, toleremo estas hodiaŭ pli grava ol … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2019

Okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj 2019, la mondo frontas defiojn daŭre kreskantajn – ekde la klimata krizo ĝis la daŭra kaj eĉ intensiĝanta malpaco en multaj mondopartoj. Kaj Unuiĝintaj Nacioj mem estas minacata de financa krizo kaŭzita de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

La dua LingvaFest’ en Slovakio

Vere granda, sukcesa, bunta aranĝo, dediĉita al lingvoj kaj kulturoj – tia estas lingva festivalo “LingvaFest’”, kiu okazis la 26-27an de septembro en Bratislavo, Slovakio. Ĝi allogis ĉirkaŭ 2500 partoprenantojn, okazis entute 107 programeroj, prezentiĝis 30 ekspoziciantoj. Kaj grava informo: … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton