Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco, 21 septembro 2022

paco

Paco, la granda revo de la homaro. Ni ne ĉesu laŭte diri, ke ni bezonas pacon. Tion ni petu al ĉiuj registaroj de la mondo, tion ni faru en nia ĉiutaga vivo.

La mondo bezonas novajn pacajn atestojn de registaroj kaj konfliktantaj partioj, kiuj montras ilian pretecon solvi konfliktojn kaj malakordojn per pacaj rimedoj, protekti civilulojn, kaj kunlabori por la ĝenerala bonfarto de la homaro.

Inter multaj iniciatoj, ni kune kun Unuiĝintaj Nacioj alvokas al tutmonda batalhalto. Estas tempo por komuna klopodo por repacigo, novaj vojoj al diplomatio, kaj novaj ŝancoj por helpi la plej vundeblajn.

Universala Esperanto-Asocio daŭre kaj insiste laboras por paco. La internacia lingvo Esperanto estas parolata tra la tuta mondo, kreante amikecon kaj komprenemon inter homoj el diversaj sociaj sistemoj kaj ofte el konfliktantaj landoj. Ni kunlaboras kun civilsociaj organizoj kiuj celas pacon. Niaj landaj asocioj, niaj lokaj kaj rete bazitaj grupoj, niaj profesiaj organizoj aranĝas specialajn programojn kaj interparolojn kiuj celas pacon – ekzemple la Internacia Esperanto-Koruso, kun Esperanto-parolantoj el la tuta mondo, kiu ĉi-jare kantos en la festado de la Internacia Tago de Paco organizita de la Eŭska Registaro en oficiala partnereco kun Unesko en Tolosa.

Ni ankaŭ memoru, ke la ĉefaj kaŭzoj de militoj estas la regado de unuj gentoj super aliaj, kaj la ekzistado de grupoj premantaj kaj grupoj premataj. Pro tio la popoloj de Unuiĝintaj Nacioj decidis, en sia Ĉarto, savi estontajn generaciojn de la plago de milito, per praktiko de toleremo, konservado de internacia paco kaj sekureco, kaj antaŭenigo de ekonomia kaj socia progreso.

Tamen, daŭripova paco estas ne nur paco inter popoloj sed ankaŭ paco inter homoj. Kiel atestas la Konstitucio de Unesko, ĉar milito komenciĝas en la mensoj de homoj, estas en la mensoj de homoj kie oni devas konstrui pacon, sur intelekta kaj morala solidareco de la homaro.

Por faciligi pacon, ni instigas, per Esperanto, interkompreniĝon kaj interkonatiĝon, kreskigante sentojn de solidaro kaj estimo inter popoloj kaj inter homoj. Per paciga lingvo ni lernu konstrui pacigan vivon.

[Ĉi tiu mesaĝo estis sendita al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Jen la anglalingva versio: esperantoporun.org/wp-content/uploads/2022/09/Peace-Day-2022.pdf. Dankon!]

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1066.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi