TEJO en Speciala Konsulta Rilato kun UN

tejo

Kvankam jam en septembro ni aperigis informon pri la konsulta rilato de TEJO kun la Unuiĝintaj Nacioj, ni publikigas ankaŭ la pli detalan tiuteman gazetaran komunikon de UEA.

La Komitato pri Ne-Registaraj Organizoj (NRO) en sia Regulara Kunveno de 2021, laŭ kunsidoj okazintaj inter la 17a kaj 27a de majo kaj en la 7a de junio 2021, decidis rekomendi al la Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK) de Unuiĝintaj Nacioj Specialan Konsultan Statuson por Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), la junulara sekcio de UEA. La rekomendo estis finaprobita de EKOSOK en kunsido okazinta la 21-22an de julio 2021 kaj oficiale informita al TEJO en septembro. La statuso formaligas la rilatojn de NRO-oj kun UN kaj ebligas al ili rekte reprezentiĝi ĉe eventoj kaj kunsidoj de UN al kiuj NRO-oj estas invititaj. Ĝis tiam TEJO kaj junaj esperantistoj povis tion atingi nur pere de UEA.

La rilatoj de UEA kun la UN-sistemo havas longan historion. Jam en 1954 UEA ricevis konsultajn rilatojn kun Unesko, kiuj tiutempe aŭtomate rajtigis la organizojn formale rilati ankaŭ kun UN. Poste, en la 1970aj jaroj, UEA ricevis la statuson por apartaj konsultaj rilatoj ankaŭ kun UN. Finfine, en 1998, EKOSOK ŝanĝis sian sistemon de konsultaj rilatoj kaj reasignis tiujn rilatojn al UEA. Pro tio la jaro 1998 troviĝas apud la nomo de UEA en la listo de NRO-oj en konsulta statuso kun EKOSOK, sed la rilatoj de UEA kun UN kaj Unesko havas pli longan historion. Detalojn pri la periodo ĝis 1974 oni povas legi en la libro Esperanto en Perspektivo (1974), de Ivo Lapenna, kaj en diversaj numeroj de la serio Esperanto-dokumentoj, kiun UEA eldonis en la periodo post 1974.

Nun ankaŭ TEJO estas reprezentata memstare kaj kune kun UEA reprezentas Esperanton kaj la esperantistaron ĉe UN. Konkrete tio faciligos la aliron de TEJO al UN-eventoj kaj -kunsidoj, al kiuj NRO-oj estas invitataj, kaj la defendon de la starpunktoj de TEJO kaj de la esperanta junularo. Post UEA kaj Esperanto Radikala Asocio (ERA) ĝi estas la tria Esperanto-organizaĵo kun tiu statuso.

UEA gratulas al TEJO pro la grava kaj laŭdinda atingo, kiu spegulas longdaŭran laboron de la lastatempaj estraroj kaj pluraj Esperanto-aktivuloj ĉe la UN-sistemo, inter ili Michael Boris Mandirola, Veronika Poór, Sara Spanò, Fernando Maia, Francesco Maurelli kaj Rakoen Maertens. La nuntempa Estraro de TEJO daŭrigas la laborojn, strukturante la agadon ĉe UN kaj trejnante novajn aktivulojn por agadi ene de la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, partnere kun UEA.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2021, №988.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi