Duncan Charters salutas la Vintrajn Olimpikojn en Ĉinio

olimpikojEn kunlaboro kun Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) la Prezidanto de UEA, Duncan Charters, estis invitita kiel honora gasto saluti en Esperanto, nome de UEA kaj de la Esperanto-movado, la Vintrajn Olimpikojn okazantajn en Ĉinio. La okazo fariĝis unika ŝanco diskonigi Esperanton kaj UEA al la publiko. La originala videa saluto estas ĉirkaŭ unuminuta kaj Charters finas per la esprimo “kune por kundividi la estontecon”, kiu estas Esperanto-versio de la slogano de la Vintraj Olimpikoj.

La filmeto estas nun diskonigata laŭere kiel kunigo de salutoj de diversaj aŭtoritatoj kaj civitanoj, pro kio Charters aperas kune kun homoj kiel Yasushi Akashi, eksa Suba Ĝenerala Sekretario de UN, kaj Ragnar Baldursson, eksa Ministro-Konsilanto en la Ambasadejo de Islando en Pekino. Ankaŭ Enkhee Chimedtseren salutas, nome de Mongola Esperanto-Asocio, landa asocio de UEA. La filmeto aperas en diversaj platformoj kaj en diversaj lingvo-komunumoj. Ĝi jam superis sume milionojn da vidoj kaj ŝatoj. Ĝi alireblas i.a. per la retejo de ĈEL: esperanto.china.org.cn. Kaj ankaŭ per la portalo de El Popola Ĉinio: espero.chinareports.org.cn. Aldonaj platformoj estas:
Wechat-konto de El Popola Ĉinio: https://mp.weixin.qq.com,
Facebook-paĝo Ĉina Fokuso: https://www.facebook.com,
Portalo China Reports: http://www.chinareports.org.cn,
Anglalingva Facebook-paĝo de China Report: https://www.facebook.com/ChinaReportASEAN,
Japanlingva Facebook-paĝo de Pekin Shuhohttps://fb.watch/aX7rbWzdFE,
Korelingva Facebook-paĝo de China Corea: https://fb.watch/aVKaxcavvo
kaj aliaj.

UEA dankas al ĈEL pro la kunlaboro kaj ĝojas pro la rezulto, i.a. pro la apero de junuloj kiel samnivelaj salutantoj. Kune por kundividi la estontecon!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1018.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi