Subtenu Esperanton en konferenco pri la estonteco de Eŭropo

konferenco

Eŭropa Unio pripensas sian estontecon, kadre de la konferenco pri la estonteco de Eŭropo, kiu daŭras ekde majo 2021. En la aktuala unua fazo de la pripensado civitanoj rajtas meti proponojn kaj subteni tiujn de aliaj. Estas bone por ni Esperanto-parolantoj kaj por nia lingvo, se en tiuj pripensoj oni konsideras ankaŭ Esperanton. Sekve sur la paĝoj de la konferenco estas multaj proponoj pri Esperanto. Mi alvokas vin subteni almenaŭ unu el tiuj, se vi ne jam faris (bv. elteni por tio la iomete komplikan aliĝoproceson). Zamenhof donacis al ni sian mirindan lingvon, kiun ni ĉiuj ĝuas – de tempo al tempo ni iomete subtenu lian projekton.

Diversaj proponoj celas la enkondukon de Esperanto, la instruadon de Esperanto kiel celo en si mem aŭ kiel unua ŝtupo por lerni aliajn lingvojn. Mi mem havas la impreson, ke unue necesas bazaj ŝtupoj; jen miaj proponoj. (Ili cetere estas en la angla por atingi, ke multaj eŭropanoj povas rekte legi ilin; eblas aŭtomata traduko en la retejo.)

– Oficiale rekoni Esperanton flanke de Eŭropa Unio
kiel unu el la lingvoj de Eŭropaj civitanoj
https://futureu.europa.eu/processes/OtherIdeas/f/8/proposals/17955
Bedaŭrinde ĝis nun Eŭropa Unio neglektas tian rekonon kaj en la prezento de la lingva situacio de Eŭropo nia lingvo Esperanto kutime mankas.

– Oferti unu aŭ du lernejajn instruhorojn pri Esperanto
al kiel eble plej multaj lernejanoj en Eŭropo
https://futureu.europa.eu/processes/Education/f/36/proposals/39238
La misinformado pri Esperanto estas terura kaj estus tre bone, se jam en la lernejoj oni informus almenaŭ baze pri Esperanto kaj ĝia nuna uzado.

– Objektive informi pri Esperanto
kaj samrajte trakti Esperanto-parolantojn pri lingvaj aferoj en EU
https://futureu.europa.eu/processes/ValuesRights/f/12/proposals/41119
Estas tre ĝene legi kiajn misinformojn la Eŭropa Komisiono disvastigis kaj plu disvastigas pri Esperanto. Ili bonvolu interalie akcepti, ke nia lingvo jes havas florantan kulturon – cetere multe pli internaciecan ol la angla.

– Konscii pri la lingva diskriminacio ene de Eŭropa Unio
kaj pri ĝiaj konsekvencoj por la demokratio en EU
https://futureu.europa.eu/processes/Democracy/f/6/proposals/44420
86 ĝis 90 % de la nederlandanoj, danoj kaj svedoj parolas la anglan, kontraste nur 20 ĝis 33 % de la hungaroj kaj hispanoj, bulgaroj kaj rumanoj, italoj kaj poloj (laŭ enketo de Eurobarometer en 2012). Ĉar la angla estas la plej uzata lingvo en EU, estas tre verŝajne ke sekve la influo de la diversaj nacioj al la decidoj de EU estas tre malsama. Tio bedaŭrinde neniel kongruas kun la celoj de demokratio.

Ne estas pura hazardo, ke la lingvokono de la angla estas tiel malsame distribuita en la ŝtatoj de Eŭropa Unio – ja estas tiel, ke ekzemple la nederlanda kaj la angla estas tre proksimaj lingvoj, dum la pola aŭ hungara estas multe pli malproksimaj de la angla. Sekve la lernotempo kaj lernopeno pri la angla estas tre malsamaj por la diversaj eŭropaj civitanoj – evidente granda maljusteco.

Ankaŭ por Esperanto la lernotempo estas malsama depende de la gepatra lingvo. Sed ĉar Esperanto estas lernebla en proksimume kvarono de la tempo por la angla, la diferenco inter la diversaj nacioj estas multe pli malgranda. Esperanto tial estas multe pli justa ol la angla. En la praktiko de la Esperanto-vivo oni povas vidi, ke partoprenas multaj homoj kun tre diversaj gepatraj lingvoj. Ankaŭ en la Esperanto-literaturo oni klare vidas, ke ĝin kreas homoj kun plej diversaj gepatraj lingvoj, dum la angla beletra literaturo estas kreata preskaŭ nur de angla-denaskuloj.

Mi tre ŝatus, se vi subtenus unu aŭ plurajn el miaj proponoj. Mi ankaŭ bonvenigas diskutojn kun vi pri la proponoj. Se mi ne reagas al via komento en iu retlisto, bv. rekte alskribi min; eble mi pretervidis. La proponoj ĝis nun kolektis respektive (en la supra sinsekvo) 183, 62, 41, kaj 32 subtenojn.

Lu Wunsch-Rolshoven
komisiito pri gazetaro kaj publikaj rilatoj de Germana Esperanto-Asocio
prezidanto de EsperantoLand

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/08/eu-2

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi