La organiza komitato de BET-56

BET-56Definitiviĝis la konsisto de la organiza komitato (OK) de BET-56. Ĝi estas tre reprezenta. Dum multaj jaroj LEA strebas agi malferme al la ĝenerala socio kaj aligas al sia agado eksterajn reprezentantojn, aŭ realigas komunajn projektojn kun aliaj organizaĵoj. Jam en la Loka Kongresa Komitato de la 90a Universala Kongreso de Esperanto (Vilno, 2005) estis ne nur esperantistoj, sed ankaŭ reprezentantoj de ekstero. La perfekte sukcesinta Unua Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj (Vilno, 2008) estis organizita de LEA kune kun Litovia Ĵurnalista Asocio kaj en ĝia organiza komitato de la kongreso estis kvar reprezentantoj de tiu asocio. Ankaŭ en la organizado de kelkaj lastatempaj Litoviaj BEToj partoprenis eksteruloj – ekzemple, en la OK de BET-49 (Utena, 2013) estis ses reprezentantoj de la urbo, kaj en la OK de BET-52 (Birštonas, 2016) estis kvin funkciuloj de la urbo Birštonas, en la OK de BET-55 en Panevėžys estis kvar reprezentantoj de la urba municipo.

En la OK de BET-56 membras la vicrektoro pri infrastrukturo de Klajpeda universitato dr. Benediktas Petrauskas, la vicdirektorino de la urba municipa administracio Asta Dirgėlienė, la estrino de la kultura fako de la urba administracio Eglė Deltuvaitė, la direktorino de la turisma kaj informa centro de Klajpedo Romena Savickienė, aliaj funkciuloj. Tiamaniere la organizado de BET-56 fariĝas afero ne nur de Litova Esperanto-Asocio, sed ankaŭ de la urbo Klajpedo. Tia kunlaboro ĉiam donas multe pli bonan rezulton, ol se la organizadon prizorgus nur esperantistoj. Per tiaspeca agado LEA provas solvi ĉiaman problemon de esperantista agado – fermitecon.

Krome, en la OK estas ne nur Litoviaj esperantistoj – en ĝi jam dum kelkaj monatoj aktive laboras la Ruslanda verkisto kaj ĵurnalisto, redaktoro de La Ondo de Esperanto Aleksander Korĵenkov – tio garantias konstantan kaj regulan informan priservadon de BET-56 antaŭ, dum kaj post la aranĝo. La ĉiutagan gazeton de BET-56 Lumturo redaktos la movada ĵurnalisto kaj instruisto Stano Marček (Slovakio). En la OK membras ankaŭ multaj konataj Litoviaj esperantistoj. Sube estas la plena listo de la organiza komitato de BET-56.

Povilas Jegorovas: prezidanto, kunordigo, ĝenerala gvidado, informado
Nijolė Požarskienė: la unua vicprezidanto de la organiza komitato
Asta Nastaravičiūtė: respondeca sekretario de Litova Esperanto-Asocio
Vilmantas Jakštas: prezidanto de esperantista societo de Klajpedo
Dr. Benediktas Petrauskas: vicrektoro pri infrastrukturo de universitato de Klajpedo
Asta Dirgėlienė: vicdirektorino de urba administracio de Klajpedo
Eglė Deltuvaitė: estrino de kultura fako de urba administracio de Klajpedo
Romena Savickienė: direktorino de urba turisma kaj informa centro de Klajpedo
Eugenijus Milašius: direktoro de la kafejo Jogundė
Giedrius Šimulionis: sanprotektaj kaj medicinaj aferoj
Adomas Skiezgėlas: arta aranĝado de BET-56
Aleksander Korĵenkov: informado pri BET-56
Taesok Choe: retejo de BET-56
Stano Marček: redaktoro de la gazeto de BET-56 Lumturo
Gražina Opulskienė: instruado de Esperanto
Prof. Aloyzas Gudavičius: prelegserio pri la litovaj lingvo kaj kulturo
Irena Jagminaitė: libroservo, financoj
Antanas Visockas: ekskursoj
Gražvydas Jurgelevičius: fotoservo
Olga Strojeva: registrado, informado
Palmira Milašienė: registrado, informado
Vera Valentaitė: registrado, informado
Vita Petronytė: registrado, informado
Inesa Balaikienė: registrado, informado
Jolita Ružauskienė: registrado, informado
Arūnas Kazlauskas: mastrumaj kaj teknikaj aferoj
Arvydas Mickus: mastrumaj kaj teknikaj aferoj
Vladimir Žuromskij: mastrumaj kaj teknikaj aferoj

Povilas Jegorovas
Prezidanto de Litova Esperanto-Asocio
Prezidanto de la organiza komitato de BET-56

Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia retejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/10/bet-105

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi