Kampanjo por konvinki Uneskon deklari la “Internacian Tagon de Esperanto”

UneskoĈiujare Unesko festas la Tagojn de la lingvoj Angla, Ĉina, Portugala, Rusa, Romaa… Kiam ĝi festos la naskiĝtagon de Esperanto, kiu kiel internacia lingvo multe kontribuis al la mondaj kulturo, paco kaj komunikiĝo de la popoloj, deklarita kiel nacia nemateria kultura heredaĵo de Pollando kaj Kroatio, kaj uzata en Unesko-Kuriero kaj aliaj Unesko-eldonaĵoj? Fakte la vera naskiĝdato de Esperanto, t. e. la 26a de julio, estas festata de nia komunumo jam 134 jarojn. Mankas tamen oficiala agnosko fare de Unesko. Tio estas delonga revo de multaj esperantistoj tra la mondo. La deklaro kredeble utilos al la disvastigo de kaj informado pri Esperanto. Ĝuste pro tio UEA intencas lanĉi kampanjon por konvinki Uneskon deklari la 26an de julio kiel la “Internacian Tagon de Esperanto”.

Por sukcesigi la kampanjon ni devas unue konvinki Membrajn Ŝtatojn (kies instancoj kutime estas Unesko-komisionoj/oficejoj en la landoj) iniciati la proponon al Unesko; persvadi kiel eble plej multajn Membrajn Ŝtatojn esprimi sian apogon en la voĉdonado. Dum la enketa kaj prepara tempo, en kiu UEA rekte rilatis kun asocioj kaj aktivuloj, 26 landaj asocioj aŭ aktivuloj (en Angolo, Aŭstralio, Benino, Brazilo, Bulgario, Burundo, Ĉinio, Danio, DR Kongo, Germanio, Irano, Hispanio, Kroatio, Litovio, Nederlando, Nepalo, Pollando, Portugalio, Rusio, Senegalo, Slovakio, Sud-Afiko, Taĝikio, Tansanio, Venezuelo kaj Vjetnamio) anoncis sian partoprenon en la kampanjo. El ili tri asocioj jam sendis proponajn dokumentojn al la instanco kaj aliaj du asocioj jam kontaktis sian nacian Unesko-Komisionon.

Ju pli da Membraj Ŝtatoj iniciatos la proponon al Unesko, des pli multajn apogojn ni akiros ĉe tiu organizo. Tial UEA elkore invitas plejeble multajn aliajn landajn asociojn, Esperanto-organizojn kaj/aŭ individuajn aktivulojn iniciati la proponon al la Unesko-komisionoj/oficejoj de siaj propraj landoj. UEA pretigis formularan proponan leteron por landaj asocioj (nome la 1an dokumenton), por per ĝi konvinki la naciajn Unesko-komisionojn; kaj komunan argumentan dokumenton en la franca kaj la angla (nome la 2an dokumenton), por ke ĉiuj naciaj Unesko-komisionoj iniciatu la proponon per ĝi (ĉirkaŭ 1 400 vortoj). Oni povas peti ankaŭ hispanan kaj portugalan versiojn pretigitajn de landaj asocioj.

La taskoj de la iniciatantaj landaj asocioj estas:

  • Surbaze de la 1a dokumento liverita de UEA prepari nacilingvan dokumenton, aldonante prezenton pri la movado en sia lando kaj doni ĝin al sialanda Unesko-Komisiono;
  • Laŭ la evoluo de la kontaktoj traduki, se necese, la 2an dokumenton en la respektivajn naciajn lingvojn. Ĝi estas ekzemplo de letero de la Unesko-komisiono al la centraj instancoj de Unesko aŭ al la landaj reprezentantoj en Parizo;
  • Liveri al la Unesko-Komisiono en sia lando la 1an kaj la 2an dokumentojn, konvinki la Komisionon iniciati la proponon al Unesko;
  • Prepari pliajn bezonatajn dokumentojn, se tion postulos aŭ petos la Unesko-Komisiono en ilia lando;
  • Post kiam la nacia Unesko-Komisiono/Oficejo sendos oficialan proponon al Unesko, provi konvinki ĝin serĉi novajn apogojn de aliaj amikecaj landoj. Nacia Unesko-komisiono devas sendi la proponon al Unesko en julio.
  • Raporti al UEA pri la progreso en sia lando por faciligi kunordigadon de la tutmonda kampanjo.

UEA planas nomumi aktivulojn kiel komisiitojn, por ke tiuj povu rekte kontakti kaj konvinki Unesko-Komisionon en sia lando, se en iliaj landoj mankas asocioj aŭ la asocioj havas malfacilaĵojn.

Esperantistaj organizoj kaj esperantistoj, kiuj ne havas kondiĉojn konvinki la Unesko-Komisionon en sia lando povas kontribui per informado pri Esperanto en nacilingvaj kanaloj, esperantigo de Unesko-koncernaj artikoloj en Vikipedio, disvastigo kaj elŝuto de Unesko-Kuriero, mendo de la Unesko-libro De ideoj al agoj – 70 jaroj de Unesko,partopreno en la Unesko-enketo en Esperanto kaj donaco al agado de UEA ĉe Unesko.

Se vi interesiĝas, aliĝu per mesaĝo al esperanto.tago.kampanjo@co.uea.org por ricevi la menciitajn dokumentojn.

UEA serĉas volontulojn por traduki Esperantajn dokumentojn Unesko-koncernajn al siaj naciaj lingvoj. Interesiĝantoj skribu al la sama retadreso.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2021, №964.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi