Renkonte al BET-56: Gravaj interkonsentoj en Klaipėda

Klaipeda

Progresas la organizado de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), okazontaj la 9-17an de julio 2022 en la havenurbo Klaipėda (Litovio). La 15-16an de julio 2021 la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio (LEA) Povilas Jegorovas la duan fojon venis al Klaipėda. La ĉefa celo de ĉi tiu vizito estis renkontiĝo kun Vytautas Grubliauskas, la urbestro de Klaipėda.

Dum ĉi tiu renkontiĝo estis diskutitaj kaj interkonsentitaj jenaj aferoj:

1. La urbo pere de sia turisma kaj informa centro eldonos en Esperanto gvidlibron pri Klaipėda por ĉiuj partoprenantoj de BET-56.
2. La urbo aranĝos almenaŭ unu reprezentan koncerton por la partoprenantoj de BET-56. Koncertos artaj kaj kulturaj kolektivoj de Klaipėda.
3. La urbestro aranĝos akcepton por partoprenantoj de BET-56.
4. La urbo helpos finance al BET-56. Konkretaj sumoj estos deciditaj poste en la urba Konsilio.
5. Se necesos, la urbo senpage disponigos grandan koncertan salonon por komunaj programeroj de BET-56 (solena inaŭguro, solena fermo, vesperaj koncertoj k. s.).
6. La Urba Konsilio diskutos la eblecon senpage uzi urban transporton por la partoprenantoj de BET-56 dum ties tuta daŭro.
7. La urbo enigos BET-56 en sian kalendaron de ĉefaj eventoj en 2022.
8. La urbo en sia retejo konstante informos pri BET-56.
9. Estas decidite, ke BET-56 estos dediĉita al la 770-jariĝo de Klaipėda.

La prezidanto de LEA renkontiĝis ankaŭ kun la direktoro de la Litovia supera marista lernejo, eksparlamentano kaj eksdiplomato Vaclav Stankevič. Estis interkonsentite, ke la partoprenantoj de BET-56 povos loĝi en la studenta domo de la marista lernejo. Tio estas tre oportuna, ĉar ĝi troviĝas tre proksime de la universitato.

Kun la vicrektoro de la universitato de Klaipėda d-ro Bendiktas Petrauskas estis inspektitaj ĉiuj ejoj, kiuj povos esti uzeblaj dum BET-56, kaj estis diskutita demando pri loĝigo de la partoprenantoj de BET-56.

Okazis renkontiĝo kun la direktoro de la universitata kafejo Jogundė Eugenijus Milašius. Estis diskutita la manĝado dum BET-56.

Ĵaŭde vespere okazis renkontiĝo kun esperantistoj de Klaipėda Adomas Skiezgelas, Vilmantas Jakštas kaj Palmira Milašienė. Estis diskutitaj diversaj organizaj demandoj de BET-56.

La prezidanto de LEA denove venos al Klaipėda fine de aŭgusto.

Povilas Jegorovas

Sur la supra foto: Vytautas Grubliauskas kaj Povilas Jegorovas (Fotis Nijolė Požarskienė)

Legu ankaŭ:
Povilas Jegorovas. BET denove okazos en Litovio!

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/07/bet-98

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi