UEA-kampanjo celas antaŭenigi Esperanton en Eŭropa Unio

UEAEŭropa Unio (EU) konferencas ĝis printempo 2022 por decidi pri estonta evoluo de la ŝtataro. Kadre de tiu konferenco la eŭropuniaj civitanoj estas invitataj proponi ideojn.

UEA alvokas siajn membrojn loĝantajn en EU-landoj partopreni tiun civitanan konsulton per apogo de proponoj favore al nia lingvo. La UEA-Komisiono por eŭropa agado kunlabore kun Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj landaj asocioj kontaktos deputitojn en la Eŭropa Parlamento kaj en membroŝtatoj, atentigante pri la apogo de por-esperantaj proponoj, kaj argumentos por la realigo de tiuj proponoj. Tial la partoprenado de UEA-membroj en EU gravas: multnombra apogo ebligas al niaj organizoj efike plividebligi kaj antaŭenigi nian lingvon en EU.

Informoj pri la Konferenco, kiel partopreni ĝin, kion oni proponas kaj teknikaj konsiloj haveblas en la vikio de UEA (mallonge.net/UEA-vikio).

Bonvolu apogi tiujn proponojn:
https://bit.ly/propono-01
https://bit.ly/propono-02
https://bit.ly/propono-03
https://bit.ly/propono-04

UEA kalkulas je vi.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2021, №959.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi