Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago

ueaOkaze de la Internacia Virina Tago, 8 marto 2022, Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj donas sian subtenon al la ĉi-jara temo de la Tago: “Genra Egaleco Hodiaŭ por Morgaŭa Daŭripovo.” Genra egaleco esencas por paca mondo, en kiu ĉiu persono povu labori kune por daŭripova estonteco en spirito de solidareco.

Sed ĉi-jare nia solidareco troviĝas unuavice kun tiuj virinoj en militaj zonoj kiuj luktas por ŝirmi siajn infanojn, kiuj klopodas defendi maljunulojn, kiuj volontulas por limigi la efikojn de milito eĉ dum milito daŭre furiozas ĉirkaŭ ili. Ili tion faras tuj post KOVIM, kiu alportis aflikton al multaj homoj, disrompis edukadon kaj endanĝerigis infanojn tra la tuta mondo. Milito kaj malsano minacas ĉiujn homojn: estas la tasko de ĉiuj, viroj same kiel virinoj, labori pace por superi tiujn minacojn.

Celante daŭripovon, ni celas ŝanĝi la mondon; sed hodiaŭ multegaj virinoj estas devigataj labori simple por apogi tion kio restas en monda ordo, kaj retropeli la fortojn de detruado kiuj minacas ilin. En tiel multaj mondopartoj, la potenco de la lingvo cedis al la potenco de perforto aŭ misuziĝas por disvastigi malordon. Ni salutas tiujn kuraĝajn virinojn kiuj protestas kontraŭ tiu malordo kaj kiuj pledas por restarigo de ordo en mondo en kiu finfine iliaj voĉoj estu aŭskultataj kaj la fortoj de detruo cedu al la voĉoj de ordo, paco kaj egaleco.

Ni alvokas al Unuiĝintaj Nacioj, ke ĝi plenumu la taskon por kiu ĝi estis kreita, kaj al ties membraj ŝtatoj ke ili ebligu tion.

[Mesaĝo sendita al UN (Ekosok kaj Departemento pri Tutmonda Komunikado). Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon!]

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1028.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi