Kategoriaj arkivoj: Beletro

Beletraĵoj originale verkitaj en Esperanto aŭ tradukitaj el lingvoj naciaj.

Anton Ĉeĥov: Ŝuisto kaj malsankta potenco

Anton Ĉeĥov, kiun ekster Ruslando oni (tute prave) taksas kiel aŭtoron “grandiozan kaj seriozan”, en sia patrolando, precipe inter la simplaj homoj foregaj de literatura kritiko, kutime estas konsiderata kiel humurverkisto №1 en la rusa literaturo. Ĉi tiun reputacion li … Legi plu

Afiŝita en Beletro, Kulturo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Ĉielido kun cigna animo

Dance paŝante, mi iris sur ter’! Ĉiel-id’! Kun plentuko da rozoj! Senvelka karmino! Mortos mi ĉe la aŭror’. – Nokton de raba bird’ Dio ne sendos ja por mia cigna animo![1] M. Cvetajeva (El “Mortos mi dum ĉielruĝo”, 1920) Marina … Legi plu

Afiŝita en Beletro, Historio, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

El poemoj de Valentin Melnikov

el Sonetoj al mia Muzo VII De homamaso fore, en izol’, obsedas min serena hela tristo: La sorto de «poeto sen popol’» neeviteblas por esperantisto. Jen – iu parkerigis kun bonvol’ dek ses regulojn laŭ konata listo por elementa skribo … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Konstantin Balmont: aŭskulti la printempon

Antaŭ 150 jaroj, la 3an (Gregorie: la 15an) de junio 1867, naskiĝis Konstantin Balmont, unu el plej talentaj kaj famaj reprezentantoj de la tiel nomata “Arĝenta Epoko” de la rusa literaturo. Balmont vivis nekutime longe por lia generacio de poetoj, … Legi plu

Afiŝita en Beletro, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Leonid Andrejev: Bargamoto kaj Garasko

Okaze de Pasko, kiun ĉi-jare festas je la sama dato, la 16a de aprilo, la kristanoj de ĉiuj konfesioj kaj kalendaroj, ni aperigas la krestomatian Paskan rakonton (1898) de Leonid Andrejev (1871–1919). Pro ĉi tiu traduko Igor Sokolov iĝis laŭreato … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Monda Tago de Poezio: “En amara horo” de Kalocsay

Hodiaŭ, la 21an de marto, okaze de la Monda Tago de Poezio en pluraj landoj de la mondo oni diversmaniere omaĝas sialandajn kaj sialingvajn poetojn. Ankaŭ ni en Esperantujo rajtas fieru pri niaj poetoj. Kaj inter ili aparte elstaras Kálmán … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Julio Baghy: La grupfeino

Libroj de Julio Baghy el la biblioteko de La Ondo (BibLO) Hieraŭ okaze de la kvindeka datreveno de la forpaso de Julio Baghy ni aperigis kvar liajn poemojn; hodiaŭ ni proponas al vi legi lian primovadan satiron La grupfeino. Ĉu … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Kvar poemoj de Julio Baghy (1891-1967)

Antaŭ 50 jaroj, la 18an de marto 1967 en Budapeŝto mortis Gyula “Julio” Baghy (1891–1967), elstara hungara esperantisto, instruisto, verkisto, aktoro kaj movadano, kunredaktoro de Literatura Mondo, aŭtoro de Preter la vivo (1923), Viktimoj (1925), Pilgrimo (1926), Dancu, marionetoj! (1927), … Legi plu

Afiŝita en Beletro, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Poemoj de Maksim Bahdanoviĉ

Per la subaj tradukoj de Valentin Melnikov, aperintaj antaŭ kvin jaroj en La Ondo de Esperanto ni modeste kontribuas al la festado de la jubileo de Maksim Bahdanoviĉ (Максім Багдановіч), naskiĝinta antaŭ 125 jaroj, la 27an de novembro (Gregorie: la … Legi plu

Afiŝita en Beletro, Kulturo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Dankesprimo

Rakonto de Julian Modest Lina kaj Radi, ŝia edzo, veturis al la ĉefurbo. Ĉe la marbordo ili pasigis bonegan ferion kaj nun, sunbrunigitaj kaj kontentaj, ili veturis aŭte. Kiam ili proksimiĝis al la urbo Plovdiv, Lina petis la edzon, ke … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Poemo de Lermontov en sep tradukoj

Antaŭ 175 jaroj, la 15an (Gregorie: la 27an) de julio 1841, en duelo pereis Miĥail Jurjeviĉ Lermontov (̨Михаил Юрьевич Лермонтов, 1814–1841)). Okaze de la jubilea mortodato en la julia kajero de La Ondo de Esperanto aperis sep tradukoj de lia … Legi plu

Afiŝita en Beletro, Kulturo | Etikedigita , , , , , , | 9 Komentoj

Poemoj de Gavriil Derĵavin (1743–1816)

Okaze de la 200a mortodatreveno de Gavriil (Gavrila) Derĵavin, forpasinta la 8an (Gregorie: la 20an) de julio 1816, ni aperigas kvar liajn poemojn, kiuj aperis el la ciklo Rusa Antologio de la revuo La Ondo de Esperanto. PRI LAŬMODA SPRITO … Legi plu

Afiŝita en Beletro, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La betulo

Novelo de Sten Johansson Rita havas iun taskon en la Domo de Virinoj, do mi iras sola ankaŭ ĉi tiun semajnfinon. La ĉielo grizas; espereble tio estas nur nebulecaj nuboj, kiuj disiĝos dumtage. Andreas elŝutis kelkajn kantojn de Deep Purple … Legi plu

Afiŝita en Beletro, Kulturo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Osip Mandelŝtam 125-jara

Antaŭ 125 jaroj, la 15an de januaro 1891, naskiĝis Osip (origine Iosif) Mandelŝtam, unu el plej elstaraj rusaj poetoj de la 20a jarcento. Li naskiĝis en Varsovio, kie loĝis la gepatroj, profesie negocisto kaj muzikistino. Jam en 1897 ili ĉiuj … Legi plu

Afiŝita en Beletro, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , | 1 komento

Rusa Antologio: Poemoj de Konstantin Romanov

Kvankam preskaŭ ĉiuj grandaj rusaj poetoj de la 18a kaj 19a jarcentoj estis nobeloj, nur unu el ili apartenis al la reganta dinastio – malantaŭ la poezia plumnomo K. R. sin kaŝis Granda Princo Konstantin Konstantinoviĉ [Romanov] (1858-1915), filo de … Legi plu

Afiŝita en Beletro, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton