Poemoj de Gavriil Derĵavin (1743–1816)

Okaze de la 200a mortodatreveno de Gavriil (Gavrila) Derĵavin, forpasinta la 8an (Gregorie: la 20an) de julio 1816, ni aperigas kvar liajn poemojn, kiuj aperis el la ciklo Rusa Antologio de la revuo La Ondo de Esperanto.

DerĵavinPRI LAŬMODA SPRITO
DE LA JARO 1780

Pensadi pri nenio, dubon ĉiam spiti,
Al ĉio doni tuj decidon sen heziti,
Sen multe da kompren’, pri multo babiladi;
Arogi, sed scipovi per arogo flati;
Pliigi belan vanton, en palavro droni,
Al malamik’, amiko per rigard’ imponi
Per afableco brili, sed en ver’ — ignori,
Stultulojn priridante, ilin ja favori,
Kaj ami laŭ profit’, amiki laŭ selekto,
Kovardi en anim’, fieri per aspekto,
El fremda konto vivi kun impres’ nobela,
Stature gravi eĉ en kazo bagatela,
Por akra vort’ ŝercadi ankaŭ pri justico,
Gepatrojn kaj eĉ tronon moki kun malico,
Resume, per supraĵaj diroj interveni,
De ĉiuj studoj sole florojn ŝire preni,
Dishaki nodon, se malligi ĝin ne scias —
Jen kion ofte ni je sprito opinias!

AL MI MEM

Kial, kial mi tumultas,
Ŝarĝas min per oficad’,
Se la mondo min insultas,
Ke plej rektas mia pad’?
Do laboru iu kroma,
Multas saĝa sinjorar’:
Estas propra bon’ pordoma
Kaj enspezo por la car’.
Se mi senutile aĉas
Pro fervoro kaj verem’ —
Al virinoj, muzoj plaĉas
De [Eroto] arda trem’.
Do kun li mi kamaradu,
Manĝu, dormu mi ĝis sat’;
Jes, prefere mi pigradu
Ol suferu pro malŝat’.
En afer’ ne estos brula,
Mi nur gastos ĉe la ver’,
Iĝos oficist’ skrupula,
Pli avidos je moner’.
Tiam ofte, dum matenos,
Ĉarma muzo logos min;
Poste mi en liton venos
Por brakumo de l’ edzin’.

RIĈECO

Se povus ni per riĉaĵaro
Mallongan vivon pli kaj pli
Daŭrigi sen eĉ ajna baro —
Do oron kolektadus mi.
Mi tenus oron akumule:
Se morto venos preni min,
Mi svingus poŝon senskrupule
Por lui vivon el destin’.
Sed se ne povas la trezoro
Aĉeti vivon po moment’,
Do kial pro avid’ je oro
Kvieton nian rompas tent’?
Ĉu ne pli bone estas — vervi
Festene kun amika hom’;
Al junaj belulinoj servi
Sur molaj litoj, en arom’?

MONUMENTO

Mi kreis por etern’ mirindan monumenton,
Pli firman ol metaloj kaj antikva templ’;
Ĝi kontraŭstaros tondron kaj kruelan venton,
Kaj ne detruos ĝin flugado de la temp’.
Ne tuta mortos mi, sed parto mia grava
Evite putron, vivos post la morta hor’,
Kaj dum en univers’ prosperos gento slava,
Kreskados ne velkante mia digna glor’.
Disiros fam’ de l’ Blanka ĝis la Nigra maro,
Super rivera flu’ kaj kampa infinit’;
Memoros ĉiu inter multa la homaro,
Kiel ricevis mi aprezon pro l’ merit’,
Ke plej unua mi per rusa vort’ petoli
Aŭdacis, aklamante virtojn de l’ reĝin’,
La Dion kun tutkora simplo priparoli,
Al caroj diri veron sen humila klin’.
Ho Muzo, ekfieru juste laŭ merito,
Se iu spitos vin — respondu per ignor’;
Kaj propramane, trankvilema sen ekscito
Min kronu per aŭroro de senmorta glor’.

Tradukis el la rusa Valentin Melnikov

La Ondo de Esperanto, 2008, №5

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi