Anton Ĉeĥov: Ŝuisto kaj malsankta potenco

Anton Ĉeĥov, kiun ekster Ruslando oni (tute prave) taksas kiel aŭtoron “grandiozan kaj seriozan”, en sia patrolando, precipe inter la simplaj homoj foregaj de literatura kritiko, kutime estas konsiderata kiel humurverkisto №1 en la rusa literaturo. Ĉi tiun reputacion li akiris ne laste per Kristnaskaj rakontoj, kiujn en la komenco de sia kariero li ĉiujare verkis por gazetoj. Unu el tiaj Kristaskaj rakontoj aperis en la januara numero de La Ondo de Esperanto. Ni dankas al Valentin Melnikov pro la traduko.

Anton Ĉeĥov

 

Ŝuisto kaj malsankta potenco

Estis antaŭkristnaska tago. Maria jam delonge ronkis sur forna kuŝejo, en la lampeto forbrulis la tuta petrolo, sed Fjodor Nilov plu sidis kaj laboris. Li delonge forlasus la laboron kaj elirus straten, sed la sinjoro el Sonoril-strato, mendinta botojn antaŭ du semajnoj, hieraŭ venis, sakris kaj ordonis fini la tuton nepre nun, antaŭ la Kristnaska diservo.

– Jen vivaĉo bagna! – grumblis Fjodor laborante. – Iuj dormas jam delonge, aliaj diboĉas, sed vi jen, kvazaŭ ia Kaino, sidu kaj kudru diablo scias por kiu…

Por ne ekdormi hazarde, li jen kaj jen prenis el sub tablo botelon kaj trinkis rekte el ĝi, post ĉiu gluto turnadis la kapon kaj diris laŭte:

– Pro kiu ordo, diru bonvole, la mendintoj diboĉas, sed mi devas kudri por ili? Ĉu pro tio, ke ili monon havas, sed mi estas senhavulo?

Li malamis ĉiujn mendantojn, precipe tiun loĝanton de Sonoril-strato. Tiu estis deprime aspektanta sinjoro, longhara, flavvizaĝa, kun grandaj bluaj okulvitroj kaj kun raŭka voĉo. Familinomon li havis germanan, apenaŭ prononceblan. Kiun rangon li havis kaj pri kio okupiĝis, estis nekompreneble. Kiam antaŭ du semajnoj Fjodor venis al li por mezurado, li, la mendinto, sidis sur planko kaj pistis ion en ujo. Antaŭ ol Fjodor povis saluti, la enhavo de la pistujo subite ekbrulis per forta ruĝa flamo, ekfetoris sulfuro kaj brulantaj plumoj, kaj la ĉambro pleniĝis per densa rozkolora fumo, do Fjodor kvinfoje ternis, kaj poste, revenante hejmen, pensis: “Kiu Dion timas, tiu ne okupiĝos pri tiaj aferoj”.

Kiam en la botelo restis nenio, Fjodor metis la botojn surtablen kaj ekmeditis. Li apogis la pezan kapon sur pugno kaj ekpensis pri sia malriĉeco, pri peza senĝoja vivo, poste pri riĉuloj, pri iliaj grandaj domoj, kaleŝoj, pri centrublaj bankbiletoj… Kiel bone estus, se ĉe tiuj, diablo ilin prenu, riĉuloj, fendiĝus la domoj, mortus la ĉevaloj, ŝiriĝus la peltaj manteloj kaj zibelaj ĉapoj! Kiel bone estus, se la riĉuloj iom post iom transformiĝus en mizerulojn, kiuj ne havas kion manĝi, sed la povra ŝuisto iĝus riĉulo kaj mem mokus malriĉulon-ŝuiston antaŭ Kristnasko.

Tiel revante, Fjodor subite rememoris pri sia laboro kaj malfermis la okulojn.

“Jen la okazo! – pensis li, rigardante la botojn. – Ĉio jam pretas, sed mi plu sidas. Necesas porti al la mendinto!”

Li volvis la laboraĵon en ruĝan tukon, vestis sin kaj eliris straten. Faladis akra etgrajna neĝo, kiu pikis la vizaĝon kvazaŭ per pingloj. Estis malvarme, glite, mallume, la gas-lanternoj apenaŭ lumis, kaj ial surstrate tiel pendis petrola fetoro, ke Fjodor ektusis. Sur la pavimo tien kaj reen veturis riĉuloj, kaj ĉiu riĉulo havis enmane porkfemuron kaj botelegon da brando. El kaleŝoj kaj sledoj al Fjodor rigardis riĉaj fraŭlinoj, montris al li langojn kaj kriis kun rido:

– Mizerulo! Mizerulo!

Malantaŭ Fjodor iris studentoj, oficiroj, negocistoj kaj generaloj, kaj incitis lin:

– Ebriulo! Ebriulo! Ŝuisto-ateisto, animo laĉa! Mizerulaĉo!

Ĉio ĉi estis ofenda, sed Fjodor silentis kaj nur kraĉis. Tamen kiam li renkontis majstron-ŝuiston Kuzjma Lebedkin el Varsovio kaj tiu diris: “Mi edziĝis al riĉulino, por mi laboras dungitoj, sed vi estas mizerulo, ne havas kion manĝi”, – Fjodor ne eltenis kaj postkuris lin. Li kuris ĝis li atingis la Sonoril-straton. Lia mendinto loĝis en la kvara domo, en la plej supra etaĝo. Al li necesis iri tra longa malluma korto kaj poste grimpi supren laŭ tre alta glita ŝtuparo, kiu ŝanceliĝis sub la piedoj. Kiam Fjodor eniris, la mendinto, samkiel antaŭ du semajnoj, sidis sur planko kaj pistis ion en ujo.

– Via alta moŝto, mi la botetojn alportis! – malgaje diris Fjodor.

La mendinto leviĝis kaj komencis silente provsurmeti la botojn. Dezirante helpi, Fjodor stariĝis sur unu genuon kaj detiris de li la malnovan boton, sed tuj saltleviĝis kaj terurite retropaŝis al la pordo. La mendinto havis ne piedon, sed ĉevalan hufon.

“Ehe! – pensis Fjoror. – Jen kia historio!”

Necesis tuj krucosigni, poste lasi ĉion kaj kuri malsupren, tamen li tuj komprenis, ke diablulon li renkontis la unuan kaj probable la lastan fojon en la vivo, kaj estus stulte ne uzi ties servojn. Li superis sian timon kaj decidis provi la ŝancon. Kuniginte la manojn malantaŭ dorso, por ne krucosigni, li respekte tusetis kaj komencis:

– Oni diras, ke nenio en la mondo estas pli abomena kaj malbona, ol malsankta potenco, sed mi tiel komprenas, via alta moŝto, ke la malsankta potenco estas la plej klera. Diablo, pardonu, havas hufojn kaj voston ĉedorse, tamen en la kapo li havas pli da saĝo, ol iu studento.

– Mi ŝatas tiajn vortojn, – diris la flatita mendinto. – Dankon, ŝuisto! Kion do vi volas?

Kaj la ŝuisto, ne perdante tempon, ekplendis pri sia sorto. Li komencis de tio, ke ekde sia infanaĝo li enviis riĉulojn. Al li ĉiam estis ofende, ke ne ĉiuj homoj same loĝas en grandaj domoj kaj veturas per bonaj ĉevaloj. Kial, diru, li malriĉas? Per kio li malpli bonas ol Kuzjma Lebedkin el Varsovio, kiu havas propran domon kaj kies edzino portas ĉapeleton? Li havas saman nazon, samajn manojn, piedojn, kapon, dorson, kiel la riĉuloj – kial do li devas labori, kiam la aliaj diboĉas? Kial lia edzino estas Maria, sed ne sinjorino odoranta parfumon? En la domoj de riĉaj mendantoj li ofte vidas belajn fraŭlinojn, sed ili neniom atentas lin, sed nur foje ridas kaj interflustras: “Kian ruĝan nazon havas tiu ŝuisto!” Certe, Maria estas bonkora kaj laborema ino, sed ŝi ja estas malklera, ŝia manoj estas pezaj kaj batas dolore, kaj kiam oni parolas apud ŝi pri politiko aŭ pri io saĝa, ŝi enmiksiĝas kaj diras terurajn sensencaĵojn.

– Kion do vi volas? – la mendinto interrompis lin.

– Ja mi petas, via alta moŝto, sinjoro Diablo, se estos via favoro, bonvolu fari min riĉulo!

– Estu tiel. Sed ja pro tio vi devas fordoni al mi vian animon! Dum kokoj ne kriis ankoraŭ, venu kaj subskribu sur jen tiu ĉi papero, ke vi fordonas al mi vian animon.

– Via alta moŝto! – diris Fjodor ĝentile. – Kiam vi estis mendanta la botojn, mi ne prenis de vi antaŭpagon. Endas dekomence plenumi la mendon, kaj jam poste postuli monon.

– Nu bone! – konsentis la mendinto.

En la pistujo subite ekbrulis arda flamo, aperis densa rozkolora fumo kaj ekfetoris brulantaj plumoj kaj sulfuro. Kiam la fumo disiĝis, Fjodor frotis la okulojn kaj ekvidis, ke li jam estas ne Fjodor, nek ŝuisto, sed alia homo en veŝto, kun horloĝ-ĉeno, en nova pantalono, kaj ke li sidas en fotelo apud granda tablo. Du lakeoj donis al li manĝaĵojn, malalte kliniĝis kaj diris:

– Bonvolu manĝi por via sano, via altestimata moŝto!

Kia riĉaĵo! La lakeoj donis grandan pecon da rostita ŝafaĵo kaj teleron kun kukumoj, poste ili alportis sur pato frititan anseron, post ioma tempo – kuiritan porkaĵon kun kreno. Kaj kiom noble kaj ceremonie ĉio estas! Fjodor manĝis kaj antaŭ ĉiu plado trinkis grandan glason da bonega vodko, kvazaŭ iu generalo aŭ grafo. Post la porkaĵo oni donis al li kaĉon kun anserlardo, poste ovaĵon kun porklardo kaj frititan hepataĵon, kaj li ĉiam plu manĝis kaj admiris. Kaj kion pli? Plie oni donis kukon kun cepo kaj stufitan rapon kun kvaso. “Kiel do la sinjoroj ne krevas pro tia manĝo?!” – pensis li. Fine oni donis grandan poton da mielo. Post la manĝo venis la diablo en bluaj okulvitroj kaj demandis, profunde kliniĝante:

– Ĉu vi kontentas pri la tagmanĝo, sinjoro Fjodor Panteleiĉ?

Sed Fjodor ne povis diri eĉ unu vorton, tiel li pufiĝis pro la tagmanĝo. La sateco estis malagrabla, peza, kaj por distri sin li rigardis la boton sur sia maldekstra kruro.

– Por tiaj botoj mi prenis minimume sep rublojn kun duono. Kiu ŝuisto tion kudris? – demandis li.

– Kuzjma Lebedkin, – respondis lakeo.

– Venigu lin, stultulon!

Baldaŭ venis Kuzjma Lebedkin el Varsovio. Li haltis ĉe la pordo en respekta pozo kaj demandis:

– Kion vi ordonos, via altestimata moŝto?

– Silentu! – kriis Fjodor kaj piedfrapis. – Ne povu rezoni kaj memoru vian ŝuistan rangon, kia homo vi estas! Ŝtipulo! Vi ne scipovas kudri botojn! Mi vian tutan muzelaĉon batos! Vi por kio venis?

– Por la mono, sinjor’.

– Kian monon al vi? For! Venu sabate! Ulo, batu lin surkole!

Sed li tuj rememoris, kiel pri li mem ruzumis la mendantoj, kaj lia animo peziĝis; kaj por distri sin li elpoŝigis dikan monujon kaj komencis kalkuli sian monon. La mono multis, sed Fjodor volis pli multe. La blu-okulvitra diablo alportis alian monujon, pli dikan, sed li ekvolis ankoraŭ pli multe, kaj ju pli longe li kalkulis, des pli malkontenta li iĝis.

Vespere la malsanktulo venigis al li altan, grandmaman sinjorinon en ruĝa robo, kaj diris, ke tiu estas lia nova edzino. Ĝis malfrua nokto li kisadis ŝin kaj manĝis mielkukojn. Kaj nokte li kuŝis sur mola lanuga matraco, turniĝis tien-reen kaj neniel povis ekdormi. Li sentis teruron.

– Mono multas, – li diris al la edzino, – ja povas ŝtelistoj enveni. Iru kun kandelo, rigardu!

Dum tuta nokto li ne dormis, kaj multfoje ellitiĝis por kontroli, ĉu la kofro enordas. Antaŭmatene necesis iri en la preĝejon por diservo. En preĝejo estas egala honoro por ĉiuj, riĉaj kaj malriĉaj. Kiam Fjodor estis malriĉa, li preĝis tiel: “Disinjoro, pardonu min pekulon!” La samon diris li ankaŭ nun, iĝinte riĉa. Kia diferenco? Kaj post la morto riĉan Fjodor-on oni enfosos ne en oron, ne en diamantojn, sed en la saman nigran teron, samkiel lastan malriĉulon. Fjodor brulos en la sama fajro, kie la ŝuistoj. Ofenda ĉio ĉi ŝajnis al Fjodor, kaj plie estis pezo en la tuta korpo pro la manĝo, kaj anstataŭ preĝo en la kapon venis diversaj pensoj pri la kofro kun mono, pri ŝtelistoj, pri lia vendita, pereigita animo.

Li eliris el la preĝejo kolera. Por forpeli la malbonajn pensojn, li, samkiel ofte okazis pli frue, ekkantis plengorĝe. Sed apenaŭ li komencis, al li kuris policisto kaj diris, respekte salutante:

– Sinjoro, ne licas al sinjoroj kanti surstrate! Vi ne estas ŝuisto!

Fjodor apogis sin dorse al barilo kaj ekpensis: per kio distri sin.

– Sinjoro! – diris kortbalaisto. – Ne tro premu la barilon, ja vi la palton malpurigos!

Fjodor venis en butikon kaj aĉetis la plej bonan harmonikon, poste iris sur la strato kaj muzikis. Ĉiuj pasantoj fingromontris lin kaj ridis.

– Jen tia sinjoro! – incitis lin fiakristoj. – Kvazaŭ ia ŝuisto…

– Ĉu decas al sinjoroj tiele diboĉi? – diris al li policisto. – Vi eble eĉ en drinkejaĉon irus!

– Sinjoro, donu almozon je Kristo! – kriegis mizeruloj, ĉirkaŭante Fjodor-on ĉiuflanke. – Donu!

Pli frue, kiam li estis ŝuisto, mizeruloj neniel atentis lin, sed nun ili eĉ ne lasis lin trairi.

Kaj hejme renkontis lin la nova edzino, sinjorino, vestita per verda bluzo kaj ruĝa jupo. Li volis karesi ŝin, kaj jam svingis manon por bati ŝian dorson, sed ŝi diris kolere:

– Krudulo! Malĝentilulo! Vi ne scias trakti sinjorinojn! Se vi amas, do kisu mian manon, sed bati mi ne permesas.

“Jen vivo damnita! – pensis Fjodor. – Tiel homoj vivas! Nek kanton kanti, nek per harmoniko muziki, nek kun ino ludi… Fek!”

Apenaŭ li sidiĝis kun la sinjorino por trinki teon, venis la blu-okulvitra malsanktulo kaj diris:

– Nu, sinjoro Fjodor Panteleiĉ, mi precize plenumis mian parton. Nun subskribu la paperon kaj sekvu min. Nun vi scias, kio estas riĉe vivi, sufiĉas por vi!

Kaj li tiris Fjodor-on en inferon, rekte en gehenon, kaj diabloj alflugis de ĉiuj flankoj kaj kriis:

– Stultulo! Ŝtipulo! Azeno!

La infero tiel terure fetoris petrolon, ke eblis eĉ sufokiĝi.

Subite ĉio malaperis. Fjodor malfermis la okulojn kaj ekvidis sian tablon, la botojn kaj la ladan lampeton. La lampa vitro estis tute nigra kaj de malgranda flameto iris fetora fumo, kvazaŭ el kamentubo. Apude staris la mendinto en bluaj okulvitroj kaj kriis kolere:

– Stultulo! Ŝtipulo! Azeno! Mi instruos vin, friponon! Vi prenis la mendon antaŭ du semajnoj, sed la botoj ĝis nun ne pretas! Ĉu vi kredas, ke mi havas tempon por viziti vin kvinfoje tage? Aĉulo! Kanajlo!

Fjodor skuis la kapon kaj eklaboris pri la botoj. La mendinto ankoraŭ longe skoldis kaj minacis. Kiam li fine trankviliĝis, Fjodor demandis moroze:

– Sed pri kio vi, sinjoro, okupiĝas?

– Mi preparas bengalajn fajrojn kaj raketojn. Mi estas piroteknikisto.

Aŭdiĝis preĝeja sonorilado. Fjodor fordonis la botojn, ricevis monon kaj iris en preĝejon.

Tra la strato tien-reen tumultis kaleŝoj kaj sledoj kun ursofelaj plejdoj. Laŭ la trotuaro kune kun simpla popolo iris negocistoj, sinjorinoj, oficiroj… Sed Fjodor jam ne enviis ilin kaj ne plendis pri sia sorto. Nun al li ŝajnis, ke esti riĉa kaj malriĉa estas egale malbone. Iuj povas veturi en kaleŝo, kaj aliaj – kanti plengorĝe kaj ludi harmonikon, sed ĝenerale ĉiujn atendas la samo, la sama tombo, kaj en la vivo estas nenio, por kio oni povus fordoni al malsanktulo almenaŭ malgrandan parton de sia animo.

Tradukis Valentin Melnikov

Ĉi tiu traduko aperis en la januara numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo bonvolu peti la permeson de la tradukinto kaj nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/01/chehov-5

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi