Novelo de Sten Johansson
Rita havas iun taskon en la Domo de Virinoj, do mi iras sola ankaŭ ĉi tiun semajnfinon. La ĉielo grizas; espereble tio estas nur nebulecaj nuboj, kiuj disiĝos dumtage. Andreas elŝutis kelkajn kantojn de Deep Purple kaj gravuris por mi diskon, kiun mi aŭskultas veturante el la urbo. En la urba trafiko mi ne tre ĝuas muzikon, kaj la dek kvin minutoj da kampara ŝoseo tro mallongas por aŭskulti ĉion, sed mi ne volas iri kromvojon. Necesos hodiaŭ subigi la betulaĉon antaŭ ol ĝi mem falos sur la budon.
Kiam mi turnas la aŭton maldekstren ĉe la pinego, iu knabo staras en la vojkruciĝo. Estas apenaŭ la oka kaj duono, kaj tiuhore li devus sidi super glaso da ĉokoladlakto kun la okuloj en iu komikso. Jen kion faradis Kristoffer kaj Andreas tiuaĝe.
La betulo ankoraŭ staras, kaj la gazono plenas je flavaj folietoj. Estonte mi havos malpli por rasti, kaj krome brullignon por la sekvonta vintro. Betulaĵo estos bona. Por ĉi tiu vintro mi havas precipe piceaĵon. Restas iom el ĝi por segi, sed tio malpli urĝas ol la diabla betulo. Ĝi estis bela kiam ni aĉetis la somerdometon, sed nun mi antaŭĝojas, ke ne plu necesos timi ĉiun aŭtunan ŝtormon.
Kompreneble Rita deziras, ke ĝi restu. Nu, ŝi pensu kion ŝi volas. Ŝi preskaŭ neniam venas ĉi tien. Certe ne estos ŝi, kiu zorgos pri la restaĵoj de la budo, se la betulo masakros ĝin.
Oni devus esti duopo, tamen nun la afero statas ĉi tiel.
Levante la sakojn el la valizujo mi aŭdas gruzon kraketi. Jen la knabo el la vojkruciĝo. Li ŝajnas malbone vestita en trejnpantalono kaj maldika jako.
“Saluton”, mi diras.
“Saluton.”
Mi scivolas, kie li hejmas. Nilsson ne povas havi tiel grandan nepon. Kaj ĉe la novuloj mi ĝis nun ne vidis infanon.
“Vi ne misvagis, espereble?”
Li ne respondas. Mi fermas la valizujon kaj portas miajn aĵojn endomen. La pordo malemas, kiel ĉiam en humida vetero, kaj endome estas pli malvarme ol ekstere. Mi malfermegas la pordon kaj ekserĉas en la ŝtipujo. Strange, kiom ajn mi tranĉas, tamen mankas splitoj, kiam mi bezonas ilin. Mi elektas tabulpecon kaj komencas spliti.
“Kion vi faras?” aŭdiĝas knaba voĉo.
Nekredeble. La diablido enŝteliĝis per siaj trejnŝuoj kvazaŭ li hejmus ĉi tie. Mi rektigas la dorson kaj gapas al li. Li ne palpebrumas, sed simple restas tie kun absolute nula mieno.
“Ne enpaŝu per tiuj kotaj ŝuaĉoj”, mi diras.
Sufiĉe stulte, efektive. Per tio mi pli-malpli invitas lin, kaj li vere deŝiras la ŝuojn – malnodi laĉojn estas eksmoda arto – kaj jen li staras nudpiede sur tapiŝo iam teksita de mia bopatrino. Mi frostas vidante lin.
“Ĉu vi ne havas ŝtrumpojn?”
Neniu komento, do mi dediĉas mian atenton al la forno. Mi eble devus forigi cindrojn, sed tio restu por morgaŭ.
“De kie vi venas? Ĉu vi apartenas al Evert kaj Ingalill?”
Nek tion li respondas. Baldaŭ jam estas tiom da fajro, ke eblas enŝuti du ŝtipetojn.
“Metu pli dikajn pecojn”, li diras. “Tiam estos varme.”
Mi rigardas lin pli zorge. Ne, mi ne povas elpensi, al kiu li apartenas. Ĉu li eble fuĝis de iu zorganto? Sed mi konas neniun ĉi-proksime, kiu prenas zorginfanojn.
“Evidente vi ne konas ĉi tiajn fornojn”, mi diras. “Ĉu viaj piedoj ne malvarmas? Remetu la ŝuojn, vi ne povas tiel nudumi.”
Mi komencas malpaki miajn aferojn, dum li luktas pri la ŝuoj, ankoraŭ firme noditaj.
“Kie via patrino, do?”
Li ignoras min.
“Nu, kafon vi sendube ne trinkas”, mi murmuras kun la termoso enmane.
“Mi ja trinkas.”
Mi ne scias, ĉu li seriozas, tamen mi iras preni du tasojn. Pri subtasoj mi fajfas, kiam Rita ne kunestas.
“La forno bezonas tro da tempo por varmiĝi”, mi diras. “Do termoso ne malutilas.”
Mi verŝas.
“Ĉu vi havas lakton?” li demandas, kvazaŭ ĉi tio estus damnita kafejo.
Mi kapneas. Poste mi iras preni papersaketon kun biskvitoj, skuas ĝin renverse por faligi musfekaĵojn en la rubsitelon, kaj poste surtabligas ĝin.
“La biskvitojn vi prefere trempu, ĉar ili eble malmoliĝis.”
Li ektrinkas kaj baldaŭ suĉas malsekan biskviton. Nun jam senteblas varmeto radianta de la forno, kaj mi enŝutas du ŝtipojn.
“Kiel vi nomiĝas?” mi diras, verŝante pli da kafo.
“Paul.”
Paul, ĉu? Jen nekutima nomo de juna knabo.
“Mi estas Lasse.”
Li suĉadas sian trian biskviton.
“Ŝajne vi hodiaŭ ne matenmanĝis.”
“Mi ja manĝis.”
Mi prenas sitelon kaj iras al la puto. Kiam mi revenas, li demandas:
“Ĉu ne estas krano en la domo?”
“Ne estas. Nek defluilo. Jen necesas porti enen kaj elen.”
Mi fermas la pordon, ĉar jam pli varmas endome ol ekstere. Ankoraŭ kelkajn ŝtipojn, poste eblos lasi tion ĝis vespere.
“Post iom mi faligos betulon. Sed vi eble devus iri hejmen. Sendube oni scivolas, kie vi estas.”
“Mi ne hejmas ĉi tie. Mi restos nur dum la semajnfino.”
“Mi komprenas. Por mi same. Ĉe kiu vi do restas?”
“Ĉe mia onklo kaj lia edzino. Mia panjo iris al Gotenburgo.”
Mi ankoraŭ ne komprenas, kiu estas lia onklo, sed tio sendube riveliĝos post iom. Mi tralavas la termoson kaj forigas la biskvitosakon.
“Mi pruntis motorsegilon”, mi diras kaj ekiras al la aŭto.
Kiel atendite, li staras en la pordo, kiam mi revenas kun la segilo de Franzén kaj speciala levilo, kiujn mi pruntis. Mi pluas al la betulo, kaj li postkuras min.
“He, bubo, fermu la pordon post vi!”
Li rekuras kaj ŝovfermas la pordon. Ŝajne ĝi ankoraŭ malglatas, sed mi decidas ne incitiĝi pri tio, ĉu ĝi bone fermiĝas aŭ ne.
“Pro ĉielo, ne tuŝu ĉi tiun”, mi diras metante la segilon sub la arbon. “Mi ne volas ke vi seniĝu de brakoj kaj kruroj.“
“Ekzistas filmo kun la nomo Teksasa ĉensegila masakro.”
“Laŭdire ja, sed ĝi nepre estas malpermesita al infanoj, same kiel ĉi tiu segilo.”
“Mia panjo spektis ĝin.”
“Nu, en ĉiu brusto estas sia gusto.”
Mi zorge rigardas la betulon. La foliaro plejparte kuŝas surtere, kaj parto de ĝia frondaro jam de kelkaj jaroj estas seka kaj nuda. Lastjare mi forigis du branĉojn, kiuj batadis la budon en forta vento, kaj de tiam ĝi malsimetrias. Ĝi simple ne bonfartas.
Mi rondiras ĉirkaŭ ĝi gvatante supren. Ĝi kliniĝas en iomete alia direkto ol mi preferus. Tamen tio devus ne esti vera problemo. Mi pensas ke la afero prosperos.
“Kial vi faligos ĝin?”
Mi ĝisiras kaj prenas la segilon.
“Por ke ĝi ne falu en ŝtormo.”
Sonas iel strange, kiam mi respondas tiel, sed mi ne emas pli bone klarigi. Do mi okulmezuras la direkton foren de la budo, startigas la segilon kaj eksegas la direktilan breĉon. La motoro knaregas, mi sentas vibradon tra la manartikoj, segaĵo ŝprucas flanken, kaj mi flaras odoron de benzino kaj freŝa betulaĵo. Kiam mi finis la suban segon kaj la triangula peco falas teren, mi estingas la segilon.
“Tio ja aspektas bone”, mi diras.
“Jes ja”, diras la knabo, kvazaŭ mi petus lian konsenton.
Mi rondiras ĉirkaŭ la betulo.
“Nun vi restu for de ĉi tie. Staru jene sur la gazono, dudek metrojn malantaŭ mi. Vi absolute ne rajtas iri ĝis la arbo.”
Li retropaŝas, kaj mi ekas. Facilas segi, sed mi ne hastas. La ĉeno malrapide ronĝas la trunkon. Mi zorge celas, rekte al la direktila breĉo. Duonvoje tra la trunko mi haltas, prenas la levilon kaj enŝovas ĝin en la fendon. Poste mi pluas. Mi finas tuj antaŭ ol trasegi kaj eligas la segilon. Mi intencis premi per la levilo, sed la betulo jam survojas suben. Ĝi ekfalas en la direkto kiun mi volis, sed jen rompiĝas kelkaj el la fibroj, kiuj plu kuntenas la trunkon. Ĉu mi eble lasis tro maldikan ĉarniron? La tuta betulo iom turniĝas, mi retroiras je kelkaj paŝoj kaj vidas ĝin krake falegi foren-maldekstren. La trunko dissaltas de la stumpo kaj ĵetiĝas flanken, tamen restas kelkaj metroj ĝis la budo, do ĉio en ordo. Ĉirkaŭen flugas branĉetoj kaj sekaj folioj restintaj en la frondaro.
Mi sentas nekredeblan malpeziĝon; iel mi kvazaŭ ebrietas. Estas amuze faligi arbon! Mi sentas, ke mi dum la tuta mateno estadis en tensio. Mi ekavidas preni drinkon je ĉi tio, tamen mi ne kunportis alkoholaĵon.
“Nu vidu, tio iris tute bone, ĉu ne?” mi diras, turnante min al la knabo, sed li ne restas.
Diodamne! Ĵus li ja staris tie. Glacia ondo trairas min. Kien malaperis la diablido? Mi kuretas antaŭen ĝis la kuŝanta betulo, gvatas enen sub la branĉoj kaj trunko. Tamen mi ja devus vidi lin, se li avancus ĉi tien. Sed mi gapis nur al la ĝusta segodirekto kaj vidis nenion flanke.
Mi rigardas ĉirkaŭ mi. Kie li malaperis?
Tiam mi aŭdas lian voĉon el trans la budo.
“Ĉu vi faligos alian arbon?”
Kaptas min furiozo; dum momento mi dezirus, ke li vere kuŝu tie sub la betulo kun rompita dorso.
“Kia damnita kreteno vi estas!” mi kriegas per seka buŝo. “Ĉu vi komprenas nulon? Mi ordonis al vi stari senmove malantaŭ mi. Malgraŭ tio vi nepre volis morti.”
Mi iras kontraŭ li kun fermitaj pugnoj, li retroiras, atente. Io en liaj okuloj haltigas min.
“Ĝi facilege povus fali sur vin. Ĉu vi aŭdas?”
Li ne respondas, nur gapas rekte al mi. Lia rigardo ne plenas je timo, nek je surpriziĝo. Tiuj okuloj esprimas rekonon, atendon. Li rigardas rekte tra mi, en min. Mi estas malkaŝita, mi ekkonscias, ke mi efektive kriegas kontraŭ mi mem, kaj li tion scias. Mi turnas min, portas la ilojn en la budon, fermas la pordon kaj enpoŝigas la ŝlosilon.
Mi kelkfoje spiras profunde. Plu restas odoro de ĵus segita ligno. Mi pensas pri Kristoffer. Jam longe li ne venas ĉi tien. Mi scivolas, ĉu li iam ajn venos. Eble se li havos proprajn idojn.
La knabo staras ĉe la betultrunko deŝirante arboŝelon, kvazaŭ nenio okazis. Mi iras duonvoje al li, timeme.
“Paul”, mi diras. “Kulpis mi. Mi devus neniam faligi ĝin kun infano proksime. Ni eniru trinki ion.”
Mi iras al la dometo. Nun estas agrable endome. La fajro finbrulis, mi ŝovas la kamenklapon, alportas botelon da biero el la vestiblo. Kaj jen li en la pordo, etendante al mi pecojn da betulŝelo.
“Ĉi tiujn vi povos uzi por fari fajron.”
Mi akceptas la betulŝelon kaj metas ĝin en la ŝtipujon.
“Ĉu vi ŝatas sukon el nigraj riboj? Verŝajne ni havas nur tian.”
Li envenas kaj sidiĝas samloke kiel matene. Mi serĉas en la ŝranko. Botelo markita 2008 havas tavolon da ŝimo. La plej novaj estas el 2012. Mi malfermas unu el ili kaj flaras. Ĝi ŝajnas en ordo.
“Mia edzino kuiris la siropon. Niaj filoj trinkadis multe da tiaĵo, kiam ili estis pli junaj.”
Mi alportas kruĉon da akvo, diluas siropon en glaso kaj poste sidiĝas kun mia biero. Ni ambaŭ trinkas. En la forno kraketas kunfalantaj braĝoj.
“Mi baldaŭ plu okupiĝos pri la betulo. Tio estos bona brulligno, sed ĝi devos longe sekiĝi.”
Ni ripozas dum kelka tempo. Mi alportas la diskon el la aŭto, kaj poste ni aŭskultas Deep Purple per la malnova diskilaĉo de Andreas.
Meze de Child In Time blua Audi haltas ekstere sur la vojeto. Ĝia pordo malfermiĝas, kaj la novulo loĝanta en la eksa domo de Grönlund aperigas la kapon.
Mi eliras. La knabo restas. La nuboj finfine disiĝis, kaj la suno briligas la sudan muron kaj difektitan latkradon por rozoj.
“Mi serĉas mian nevon”, li diras. “Ĉu vi hazarde ie vidis nazmukulon de dek jaroj?”
“Temas pri Paul, ĉu?”
Dum momento li silentas.
“Do li estis ĉi tie?”
“Li ankoraŭ restas. Ni ĵus faligis betulon.”
Mi montras foren al la kuŝanta arbo. Li ŝajnas neinteresita.
“Li devas veni nun, se li volas ion manĝi.”
La knabo montras sin en la dompordo, starante silenta.
“Ne trudu vin al fremduloj”, diras la novulo. “Nun venu kaj lasu homojn en paco. Ni manĝos.”
“Mi ne malsatas”, diras Paul.
Li senmovas kun la sama nula mieno, kiel matene.
“Li rajtas resti ankoraŭ, se li volas”, mi diras. “Mi ĝojas havi akompanon.”
La onklo paŭtas.
“Hm. Do vi estos sen manĝo. Ĉu vi mem trovos la vojon reen?”
“Jes.”
“Antaŭ ol krepuskos, vi revenu. Mi ne intencas dumnokte ĉasadi vin. De via patrino ni sendube nenion aŭdos, ĝis vi devos iri hejmen.”
La knabo turnas la dorson al sia onklo kaj ekgratas malfiksiĝantan farbon de la pordofosto. La onklo fermegas la aŭtopordon kaj forveturas tiel ke gruzo dissaltas sub la radoj.
“Ĉu troviĝas pli da suko?”
“Certe. Poste ni preparu ian manĝon. Sed unue mi iom laboros.”
Mi forigas branĉon post branĉo per la motorsegilo, kaj Paul trenas ilin ĝis la budo. La pinton ni altrenas per komuna klopodo. La trunko aspektas plumpa, kuŝante tie, kvazaŭ ĝi dikiĝus falante teren. Restas dissegi ĝin je porteblaj pecoj. Sendube mi havos sufiĉe pri tio morgaŭ. Eble eĉ la sekvan semajnfinon. Nun mi dissegas la branĉojn je konvenaj pecoj, kaj Paul komencas novan ŝtipostakon apud la budo.
“Nu, sufiĉe”, mi fine diras. “Jen ŝvitiga afero. Nun mi malsatas.”
En la dometo jam malpli varmas. La betulŝelo de Paul estas malseka, do mi uzas paperon kaj kelkajn splitojn de matene. La fajro tuj ekflamas, mi alŝutas du ŝtipojn kaj metas kaserolon sur la fornon.
“Jen blankaj fazeoletoj kun tomatoj, kaj jen viandosaŭco. Ĉu bone? Kune tio iĝos satiga raguo. Kaj kion vi pensas pri ĉi tio?”
Mi montras al li plastan botelon.
“Kio?”
“Pasto por friti krespojn. Konfitaĵo troviĝas en la ŝranko.”
Li manĝas kiel konvenas al dekjara knabo, sed ne gravas, mi havas provizojn. Prefere satiĝu tiu, kiu devas kreski.
Post la krespoj ni kuiras kafon kaj duafoje aŭskultas Deep Purple.
Ĉi-sezone krepuskas frue. Estas nur iom post la kvina, sed el la dometo la ekstero aspektas karbe nigra. Ni iras ĝis la aŭto kaj ensaltas.
“Ĉu li nun koleros, via onklo? Ĉar jam estas mallume?”
Li tiras la ŝultrojn.
“Ne gravas.”
Mi malrapide veturas ĝis la pli granda vojo, plue dekstren kelkcent metrojn, kaj jen malsupren al la domo de la novulo. Lumas el kelkaj fenestroj.
“Dankon pro via helpo pri la branĉoj”, mi diras, kiam li elaŭtiĝas.
“Ĉu morgaŭ ni dissegos la grandan trunkon?”
“Sendube ni devos provi. Se ni havos la fortojn.”
Ĉi tiu novelo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2016). Oni povas represi la supran tekston nur kun la permeso de la aŭtoro.