Julio Baghy: La grupfeino

Libroj de Julio Baghy

Libroj de Julio Baghy el la biblioteko de La Ondo (BibLO)

Hieraŭ okaze de la kvindeka datreveno de la forpaso de Julio Baghy ni aperigis kvar liajn poemojn; hodiaŭ ni proponas al vi legi lian primovadan satiron La grupfeino. Ĉu vi konas la priskribitan tipon?

LA GRUPFEINO

Tri landlimoj kaj ankoraŭ ses semajnoj kuŝis inter mi kaj la persona konatiĝo kun ŝi, tamen ŝia bonfamo jam atingis min kaj trifoje mi havis la honoron vidi ŝin sidanta ĉe la dekstra flanko de tri malsamaj sinjoroj.

La unua estis verkisto-kolego. Aŭdante pri mia baldaŭa vizito en tiu urbo tuj li entuziasme komencis paroli pri la nepriskribebla anima ĉarmo de la “grupa feineto”, pri fraŭlino – ni nomu ŝin – Rika Akir.

– Kara amiko, – li diris montrante al mi foton pri grupo, en kies mezo li ridetis afable al la fotografisto, – rigardu ŝin! Neniu virino komprenis min tiel bone kiel ŝi.

Tiu ĉi rimarko estis superflua, ĉar la intima proksimeco estis okulfrapa. Tamen mi subpremis rideton, ĉar mia kolego estis tro juna por aserti ion ajn pri virinoj.

La dua estis vojaĝanta kursgvidanto. Informante min pri la cirkonstancoj kaj homoj de la vizitota urbo li montris al mi foton, espozitan dum lia ĉeesto. Surprizite mi konstatis, ke la sama virineto sidas ĉe lia dekstra flanko. Eĉ la intima proksimeco estis la sama.

– Kiu estas ŝi? – kaj mi scivole atendis la respondon.

– Kara samideano, neniu virino komprenis min tiel bone kiel ŝi.

Iom mire mi palpebrumis al li. Nu, li jam ŝajnis esti sufiĉe matura por ne troigi. Kion fari? Mi kredis.

La tria estis eminenta mondvojaĝanto. Post kiam lia oficiala digno jam satiĝis per tiu efiko, kiun mia mieno montris al li dum pozplena blufado pri lia graveco, subite li afabliĝis kaj bonvolis interesiĝi pri miaj planoj. Ĉe la mencio de tiu vizitota urbo liaj okuloj strange ekbrilis kaj el inter 3478 fotoj li elektis unu kaj etendis al mi. Ĉu mi priskribu? Superflue! Sama grupo, sama virineto ĉe lia dekstra flanko kaj eĉ la sama intima proksimeco.

En tiu ĉi okazo mi ne demandis, sed montrante ŝian bildon mi faris rimarkon.

– Mi povus veti, ke neniu virino komprenis vin tiel bone kiel ŝi.

– De kiu vi scias? – kaj se la malfermita buŝo ne estus kontraŭ la oficiala digno, certe li ne estus ĝeninta sin por disigi la lipojn pro surpriziteco.

– Nu, kara sinjoro, mi studis iam la fiziognomion, – mi mensogetis ridetante kaj tiu ĉi ruza aserto pruviĝis fiŝista hoketo, kiun la eminenta pozulo tuj englutis. Li elverŝis sian tutan koron kaj finis jene:

– Efektive, fraŭlino Rika Akir estas unu el la plej mirindaj virinetoj, kiun mi renkontis en la vivo.

Mi ne havis rajton dubi pri liaj multnombraj renkontoj, tamen tiu ĉi komprenema mirinda virineto incitis mian fantazion. Tute certe ankaŭ min ŝi komprenos. Sed kiamaniere ŝi faros tion?

La sorto ne lasis min longe cerbumadi. Jam ĉe la stacidomo de tiu urbo mi sentis ŝian sondan rigardon, per kiu ŝi klopodis kirli en mia maljuna vulpa koro, kiam ŝi transdonis kelkajn florojn. Ŝia sintenado estis tro modesta por ne rimarki ŝin. Ŝiaj okuloj ronde streĉiĝis, ia naiva admiro kaj muta sindonemo aperis en ili.

– Al nia eminenta amiko, – ŝi flustris kaj tuj retiriĝis por pli senĝene manovri malantaŭ la dorsoj de la aliaj.

Mi povas ĵure aserti, ke ŝi tre lerte faris tion kaj se la sorto ne estus avertinta min trifoje, tute certe mia koro estus brulvundita. Sed tiel… tiel mi tuj sentis kompaton al ŝiaj viktimoj. Vira solidareco vekiĝis en mi kaj mi pensis pri venĝo. Nu, se vi deziras komedion, mi emas ludi roleton, mi pensis kaj por momento mia rigardo kroĉiĝis al la ŝia. Tiel arte ŝi ruĝiĝis, ke vere mi estis embarasita kaj mi faris tri gramatikajn erarojn en mia salutparolo.

Dum la promeno en la urbon la geamikoj iom post iom malaperis. Kelkaj rapidis por labori en la oficejoj, aliaj kuris hejmen por prepari la tagmanĝon. Por kuiri min restis sole ŝi: fraŭlino Rika Akir.

– Se vi permesos, mi gvidos vin, – ŝi flustris apenaŭ aŭdeble kaj obstine rigardis la pintojn de siaj ŝuetoj.

– Mi estos tre danka, fraŭlino.

Ni ekiris. Intence mi restis muta. Mi scivolis pri la komenco de la “komprena komedio”. Stratoj, placoj, monumentoj, famaj domoj kaj fine la urba parko. Mia vorttrezoro kuntiriĝis je nura vorto: jes. La venĝemo pro miaj oferitaj ŝafkoraj fratoj bolis en mi. Nu, grupa feineto, komprenu min, se vi povas kaj… kaj ĉe iu benko en la parko ŝi komencis provi sian ŝlosilon al mia koro.

– Se ankaŭ al vi plaĉas, ni povos ripozi iom.

– Volonte.

Post deca paŭzo ŝi ekparolis kun melankolia tono de Ibsen-dramoj.

– Vi estas ĝuste tia, kia mi imagis vin.

– Jes?

– Jes… Silenta kaj profunda kiel la intermonta lago, sur kies fundo kaŝitaj trezoroj kuŝas.

Laŭdinde bela frazo, sed mi povas veti, ke neniu konas min tia. Do, la unua provo malsukcesis, sed eble ŝi ŝanĝos la ŝlosilon… Kaj tre lerte ŝi ŝanĝis ĝin.

– Kiu povas kompreni la poeton, se ne mi? – Kaj ŝi facile ĝemetis. – Ho, viaj poemoj! En tiuj vi vivas… kaj ankaŭ mi vivas en ili.

– Ĉu vi estas kolegino?

– Ho ne! – ŝiaj lipoj dolore kurbiĝis. – Sed en viaj poemoj resonas miaj pensoj. Tial mi povas bone kompreni vin.

Nu, fine! Mi jam sciis, kiu ŝlosilo faris miraklon ĉe mia juna kolego. Je Dio, ĝi estas bonega kaptilo! Malica penso zigzagis en mia kapo.

– Ĉu vi ŝatas la poemojn?

– Ho, jes! Tre! – Subite ŝia animbora rigardo trafis min. – Precipe la viajn! Ho, kiel bone mi konas ilin!

– Ĉu?

– Absolute. En ili renaskiĝas mia memo.

– Nu bone! Mi deklamos al vi poemon.

– Ho, faru, faru! Kia honoro por mi! Kiel envius min la aliaj pro tiu ĉi arta ĝuo.

Kaj mi verve deklamis “Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile” ktp. Ĉe la fino de la dua strofo ŝia maneto jam delikate peziĝis sur mian manon.

– Ĉu ĝi plaĉis al vi?

– Tre! Tre! Nur via inspirita animo povis krei tian belan… tian sorĉan…

– Eraro, fraŭlino! – kaj kruele mi ridetis. – Ĝi estas verkita de nia Majstro mem kaj eĉ la esperantistaj suĉinfanoj konas ĝin.

Tiel finiĝis nia unua skermo. La saman vesperon la loka societo decidis inviti min por gvidi kelksemajnan kurson.

Dum ĉiu kursa horo ŝi sidis kontraŭ mi kaj ekstaze entuziasmadis pri la tuja kompreno, dum mi ŝvitis por enfuneligi kelkajn regulojn en la obstinan kapon de iu komencanto. Foje post kursa horo nia vojo kondukis al sama direkto.

– Vi estas ĝuste tia, kia mi imagis vin, – ŝi komencis.

– Jes?

– Jes… Vigla, temperamenta kiel la stepa aglo en via lando.

Nu, tiu ĉi frazo iomete tiklis mian ridemon, sed pro ĝentileco mi konsentis.

– Kaj kiel mirinde vi instruas… Neniu povas tiel bone pritaksi la pedagogian talenton kiel mi.

– Ĉu vi estas instruistino?

– Ne, sed mi ĉiam volis esti… kaj mi multe okupis min pri pedagogiaj problemoj… Ho, la pedagogio… Mia idealo!

– Ĉu interesas vin mia instruado?

– Ho, tre, treege! La metodo, per kiu vi instruas, povis naskiĝi nur en tia psiĥologa animo, kian havas vi. Vi donas vivon al la vortoj kaj la vivaj vortoj ekĝermas tuj post la transplantado… Ho, kia metodo!

– Ĉu ne? Ĝi estas interesa.

– Tute originala!

– Eraro, fraŭlino! Mi instruas laŭ la Ĉe-metodo.

Tiel finiĝis la dua skermo, sed almenaŭ mi havis la okazon sperti la ŝlosilon, kiu malfermis la koron de la kursgvidanta kolego.

Iun vesperon oni petis min rakonti epizodojn el mia vivo. Do mi babilis pri miaj vojaĝoj tra tri kontinentoj. Fraŭlino Rika Akir videble vigliĝis, ŝiaj okuloj vetbrilis kun la elektra lampo kaj ŝi baldaŭ serĉis okazon gratuli al mi.

– Vi estas ĝuste tia, kia mi imagis vin.

– Jes?

– Jes… migranta libro de saĝuloj, en kiu troviĝas ne sole la okazaĵoj, sed ankaŭ la spirita rezulto… Kiel mi envias vin!

– Ĉu?

– Jes… Se mi povus rakonti similajn… mi certe rakontus tiajn, kiuj efikus eĉ kapturne.

– Ĉu vi ŝatas la kapturnajn historiojn?

– Ho, tre! Pli ol treege!

– Nu, bone! Mi plenumas vian deziron kaj mi rakontos ion kapturnan pri Japanujo.

– Hah, Japanujo, Nippon… mi tre ŝatas la nipponojn.

La interna diableto denove pikadis min kaj mi rakontis laŭ mia plej bonvola memorpovo.

– Ho, kiel bele vi povas rakonti… Sentrinke senmanĝe mi povus aŭskulti vin…

– Ĉu plaĉis al vi?

– Ho, tre! Nur vi, sole vi povas tiel interese fabeli!

– Mi dankas la komplimenton, sed la kapturniga nun sekvos… Tiun modere interesan historion mi ĉerpis el la vojaĝa raporto de s-ro Scherer. Pro tio ĝi estis tiel kapturniga.

Kaj tiel finiĝis la tria turniro, post kiu fraŭlino Rika fine deklaris, ke mi estas la plej nekomprenebla viro en la mondo. Tamen de tiu ĉi tago paco regis inter ni.

Ĉu paco? Kiu semas venĝon, rikoltas revenĝon. Post semajno okaze de la finiĝinta kurso oni fotografis la grupon kaj en la lasta momento ĉe mia dekstra flanko mi rimarkis ŝin en intima proksimeco. Ŝi afable ridetis kaj dum mi devis senvorte pozi laŭ komando de la fotografisto, ŝi petole okulumante flute flustris:

– Vi estas ĝuste tia, kia mi imagis vin kaj kredu al mi, neniu komprenas vin tiel bone kiel mi.

Kaj mi… mi pensis pri tio, kiomfoje ŝi devos ankoraŭ flustri la saman frazon ĝis fine la apudsidanto komprenos ŝin?!

Baghy J. Verdaj donkiĥotoj. Budapest, 1933.

Samideanoj: Satiroj kaj humuraĵoj pri Esperanto kaj pri esperantistoj. Kaliningrado, 2006.

NOTOJ

Ĉe-metodo. Konversacia instrumetodo de Andreo Cseh (1895-1979), en kiu lernolibroj kaj naciaj lingvoj ne estas uzataj.

la vojaĝa raporto de s-ro Scherer. En 1930-1932 la usona esperantisto Joseph R. Scherer (1901-1967) kiel delegito de la Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado (ICK) mondvojaĝis tra 41 landoj kaj faris 322 paroladojn pri Esperanto. Liaj vojaĝraportoj aperadis en Heroldo de Esperanto kaj en 1933 estis eldonitaj libroforme kiel Ĉirkaŭ la Mondon kun la Verda Stelo.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi