Konstantin Balmont: aŭskulti la printempon

Antaŭ 150 jaroj, la 3an (Gregorie: la 15an) de junio 1867, naskiĝis Konstantin Balmont, unu el plej talentaj kaj famaj reprezentantoj de la tiel nomata “Arĝenta Epoko” de la rusa literaturo. Balmont vivis nekutime longe por lia generacio de poetoj, sed lia forpaso estis tre tipa: dum la milito, ĉirkaŭita de mizero, malsano kaj soleco. Okaze de la jubileo Grigorij Arosev skize rememoras la vivon de Balmont.

Konstantin Balmont (Константин Дмитриевич Бальмонт, Prononcu: Konstantín Balmónt) naskiĝis en la jaro 1867a en profunda rusa provinco. La nekutiman por la rusa popolo familinomon la poeto klarigis tiel, ke “laŭ la familiaj legendoj inter la prauloj troviĝis skotaj kaj skandinavaj maristoj, ja la familinomo Balmon estas sufiĉe ofta en Skotlando”. Lia vilaĝo estis vere eta, kie tamen troviĝis ankaŭ domo de la patro Dmitrij, mezriĉa bienulo, kiu la tutan vivon laboris en lokaj instancoj – jen kiel paciga juĝisto, jen kiel estro de loka prefektejo. Lia patrino Vera ricevis institutan kleron, okupiĝis pri kuracado kaj instruado al kamparanoj. Fojfoje ŝi publikigis siajn amatorajn versaĵojn en la provinca gazetaro. Jam estante grava poeto, Balmont skribis en unu el leteroj: “Inter ĉiuj homoj mia patrino, altklera, saĝa kaj malofta virino, plej profunde influis min en mia poezia vivo. Estis ŝi, kiu unue instruis al mi kompreni belecon de la virina animo”.

Balmont ne finstudis en iu ajn altlernejo: unue li estis por unu jaro eksigita el la jura fakultato de la Moskva Universitato (tio okazis en 1887) pro partopreno en la studentaj protestoj. Rezulte Balmont propravole forlasis la universitaton kaj studentiĝis en jura altlernejo, sed ankaŭ tie restis ne longan tempon.

Laŭ la komuna opinio de pluraj esploristoj Balmont estis la unua reprezentanto de simbolismo, kiu ricevis en Rusio la tutlandan famon. Tamen lia kreado ne estis pure simbolisma, ĝi portis ankaŭ spurojn de dekadenco, impresionismo kaj aliaj. Balmont strebis iĝi unu el kunkreantoj de la nova arto, kaj ĉiuj “ismoj” estis por li nur rimedoj aŭ, uzante la nunan modan vorton, tegmentoj. Kiel dirite, baze oni opinias lin simbolisto, sed la unuajn poeziajn kolektojn oni traktas impresionismaj – en tiuj la poeto celis transdoni fulmrapidajn, svagajn impresojn. Ĝenerale temis pri romantikaj versaĵoj, kiuj kontraŭstarigis ĉielon kaj teron, vokis leganton en iun “foran malproksimon”. Por fakuloj de la rusa poezio menciendas, ke la junaj versaĵoj de Balmont iom similis tiujn de Aleksej Pleŝĉejev aŭ Semjon Nadson. Balmont mem agnoskis, ke lia kreado komenciĝis per angoro, krepusko kaj premiteco. Iu el tiutempaj kritikistoj diris, ke la humoro de malĝojo, orfeco, senhejmeco, reginta en la fruaj poemoj de Balmont, estis kvazaŭ respegulo de la pli fruaj meditoj de la malsana, laca generacio de la rusa “inteligencio”.

Protagonisto de la tiamaj versaĵoj de Balmont estis timida kaj obeema junulo, plenigita de plej bonintencaj kaj moderaj sentoj. Sendube, tio estis multflanke kaŭzita de la privata vivo de Balmont. Lia unua geedziĝo okazis en la relative frua aĝo – de dudek unu jaroj, la interrilatoj de la geedzoj rapide fariĝis malbonaj kaj rezulte Balmont provis suicidi: li elĵetis sin el la fenestro de la dua etaĝo (laŭ la rusa kalkulsistemo de la tria). La rezulto estis fuŝa: li postvivis, nur rompis la gambon kaj lamis dum la tuta restinta vivo. (Poste Balmont havis tri pliajn edzinojn. La aferoj estis eĉ pli malfacilaj, la poeto ne povis decidi por unu el la du unuaj, kaj rezulte faris eĉ novan suicidoprovon – kun la sama maniero kaj la sama rezulto. Kun la tria edzino li vivis en Parizo post la elmigro. De ĉiuj virinoj Balmont havis infanojn, entute kvar – tri filinojn kaj unu filon.)

Ne sukcesinte karieri kiel juristo, li ekokupiĝis pri tradukado, tiel gajnante la monon (detale pri la tradukoj ni parolu iom poste). Sed la vivo ne dorlotis lin: post la studentaj protestoj Balmont daŭre havis problemojn kun la oficialuloj. En 1901 li verkis famiĝintan versaĵon La eta sultano, pro kiu oni malpermesis al li vivi en la ĉefaj urboj kaj en la urboj kie troviĝas universitatoj. La versaĵo aludis je Nikolao la Dua kaj estis inspirita de la granda socia konflikto inter la studenta movado kaj policistoj. En la denunca letero oni karakterizis la versaĵon de Balmont “cenzure ne permesita, tre aroga kaj indigniga”.

Post la malpermeso Balmont loĝis dum unu jaro en la bieno de siaj konatoj, laborante pri la estonte konatega poemkolekto Ni estu kiel suno. Ĝin sekvis aliaj libroj, eldonitaj en la unuaj jaroj de la dudeka jarcento: Nur la amo, Liturgio de beleco, esearo Montaj pintoj. Inter la 1907 kaj 1914 aperis eĉ dekvoluma Plena kolekto de verkoj de Balmont. Ĉiuj ili kontribuis al famo de la poeto.

Rusaj poetoj multe vojaĝis, sed eĉ kompare kun la aliaj Balmont estis efektive fervora vojaĝanto: krom la kutimaj Francio, Italio, Hispanio kaj Britio Balmont vizitis ankaŭ Meksikon kaj Japanion. Li ne povis ignori la impresojn post tiuj/tiaj travivaĵoj – ili signifege influis liajn verkojn.

Balmont verkis sukoplene, dense, bele, uzis nekutimajn vortoformojn kaj parolturnojn. Sed samtempe li ne inventis vortojn: li ludis kun la jam ekzistantaj, donante al ili novajn sonon kaj aspekton. Balmont malkovris novajn eblecojn de la rusa lingvo, ege riĉiginte ties esprimrimedojn. (Interalie, pro tio tradukado de liaj poeziaĵoj estas aparte malfacila.) Certe li ne plu estis timida junulo, sed jam plenkreska kuraĝa viro, kiu multon vidis kaj pretis dividi siajn emociojn. La maturaj versaĵoj kaj poemkolektoj ankaŭ portas kromguston de profeteco: la bildon de la “brulantaj domoj”, tre ŝatita kaj fojfoje uzita de Balmont, oni traktas kiel simbolon de la maltrankvileco, alarmo, signo de impeto kaj movado – ĉio ĉi estis sentebla en la tiama lando. Sed ĝenerale la bazaj motivoj estis strebo al la konstanta renovigo kaj renoviĝo, deziro simili sunon kaj provo “haltigi la momenton”. Alia granda rusa poeto Aleksandr Blok skribis: “Kiam oni aŭskultas Balmont-on, oni ĉiam aŭskultas printempon”.

Balmont salutis la februaran revolucion de 1917 (kiu kulminis en la tronabdiko de Nikolao la Dua), tamen rezulte de la malakcepto de la bolŝevisma revolucio en la oktobro 1917 Balmont devis forlasi la patrolandon. En junio 1920 li forveturis: tra Estonio kaj Germanio li instaliĝis en Francio, kie pasigis la lastajn 20 jarojn de sia vivo. Balmont aktive laboris en la ruslingvaj periodaĵoj, eldonataj en pluraj eŭropaj landoj. Sekvis pliaj poeziaj libroj, kiuj eldoniĝis pli-malpli regule, membiografiaj prozaĵoj, tradukoj kaj eseoj.

Aparte oni menciu tradukojn. Balmont bonege regis plurajn lingvojn. Li okupiĝis pri tradukoj ne nur el la “tradiciaj” (por la rusa intelektularo de tiu tempo) lingvoj: germana, franca, angla, sed ankaŭ el la norvega, sveda, hispana, pola, bulgara, litova, ĉeĥa… Li eĉ tradukis la kartvelan eposon Kavaliro en la tigra felo kaj japanajn hajkojn! Certe la nivelo de lia lingvoposedo ne estis egale altega en ĉiu okazo, tamen Balmont preskaŭ neniam uzis laŭvortan tradukon kiel helpilon.

La forpaso de Balmont estis dolora. Li daŭre troviĝis en Francio, okupita de faŝistoj. Tiam li loĝis en la rusa komuna domo, kiun organizis unu el franciaj rusinoj, eklezia aktivulino. Interese, ke la germanaj faŝistoj traktis la poeton indiferente, dum rusdevenaj faŝistoj (ekzistis ankaŭ tiaj, kvankam malmultaj) riproĉis lin pro la pli frua subteno de la februara revolucio. Malriĉeco, malsato, malsano, konstanta deprimiteco kaj soleco venenis liajn tagojn. Konstantin Balmont mortis la 26an de decembro 1942 en la aĝo de 75 jaroj. Lia entombigo ne estis amase vizitita: tiuj rusoj kiuj ankoraŭ restis en Parizo, ne sciis pri lia forpaso.

Marina Cvetajeva, unu el la plej grandaj rusaj poetinoj, fidela amiko de Balmont, je la tago de lia morto jam pli ol unu jaron ne plu vivis. Sed pli frue ŝi skribis pasian-desperan tekston Rakonto pri Balmont, en kiu ŝi alvokis helpi lin. Cvetajeva skribis: “Li estas malsana, sed li restas Balmont. Ĉiumatene li sidiĝas ĉe la skribotablo. Ankaŭ en sia malsano li restas poeto. Se oni notus liajn vortojn, aperus unu el la plej belaj liaj libroj”.

Grigorij Arosev

Poemoj de Konstantin Balmont

Mevo

Mevo, griza mevo kun krioj malgajaj, flugadas
Super mara malvarma torent’.
Ĝi de kie alflugis? Kaj kial la plendoj de l’mevo
Estas plenaj de kora turment’?

Malproksimo senfina. Ĉiel’ malheliĝis mallume.
Kaj krispiĝis la ŝaŭmo sur dorsoj de l’ondoj sen ord’.
Ploras norda ventego, kaj ĝemas la mevo freneza,
La mevet’ senazila ĉe tiu ĉi bord’.

Tradukis Nikolaj Nekrasov (1921)

Forglitanta ombraro

Mi kaptadis per rev’ forglitantan ombraron,
Forglitantan ombraron de l’mortanta tagbrul’,
Sur la turon mi iris kaj aŭdis tremknaron,
Mi aŭskultis tremknaron de ŝtupara tabul’.

Ju pli alten mi iris, des pli klar-montriĝis,
Des pli klare montriĝis malproksima kontur’.
Kaj en vent’ iaj sonoj mistere aŭdiĝis,
Misterplene aŭdiĝis al mi ĉirkaŭ la tur’.

Ju pli alten mi iris, des pli ĉarm-impresis,
Des pli ĉarme impresis la supraĵo de l’mont’,
Kaj per lum’ adiaŭa ĝi kvazaŭ karesis,
La rigardon karesis el la hel-horizont’.

Kaj malsupre sub mi jam la nokto alvenis,
Jam la nokto alvenis por dormanta terspac’.
Sed por mi la tagastro ankoraŭ serenis,
Ĝi ankoraŭ serenis en senforta jam lac’.

Mi eksciis kaptadi glitantan ombraron,
Forglitantan ombraron de l’mortanta tagbrul’,
Kaj pli alten irante mi aŭdis tremknaron,
Mi aŭskultis tremknaron de ŝtupara tabul’.

Tradukis Nikolaj Nekrasov (1921)

Subakvaj legomoj

Soneto

Sur mara fund’ subakvaj marlegomoj
Foliojn palajn siajn disetendas
Kaj levas sin simile al fantomoj
Kaj en mallum’ senmova kvazaŭ pendas.

Sen fin’ sopiras ili, kiel homoj,
En la silent’ soleca ili plendas.
Allogas ilin teraj floraromoj
Radiojn, movojn ili sonĝatendas.

Sed mankas vojo al la land’ de lumo.
Malvarma akv’ silentas, kiel ĉiam.
Nur ŝarkoj grandaj preternaĝas iam.

Nek bril’, nek mov’, nek apenaŭa zumo.
Kaj la marsupro sendas al polipoj
Kadavrojn nur kaj pecojn de la ŝipoj.

Tradukis Nikolaj Nekrasov (1921)

Laŭdo al soneto

Mi amas vin, fajneco de soneto,
Kun via fierplena belaspekt’,
Kun la regula klar’ de silueto
De belulin’ gracia sen afekt’,

Kies junsvelta korp’ kun mamperfekt’,
Enhavas lumon de opakdiskreto,
En ora ond’ de la harar’ sen plekt’,
Duonkovrinta ŝin per luksa meto.

Ŝi estas por soneto la model’,
Plastika ĝojo de supera bel’, –
Sed foje venĝas ĝi per sia vero,

Celante piki koron per la ard’,
Sonet’ portanta morton kun kolero,
Traf-lerta, akra, kiel la ponard’.

Tradukis Ludmila Novikova (2016)

Pro ĉi tiu traduko Ludmila Novikova iĝis laŭreato de la literatura konkurso Liro-2016 en la branĉo “Traduko el la rusa”.

La eta sultano

En malhonesta Otomana lando
Sub reg’ de pugno, vipo, jatagan’,
Du-tri kretenoj, kvarfiula bando,
Kaj eta malsaĝul’ sultan’,

Idealistoj grupe ekparolis foje
Pri temoj de libero, kredo kaj scienc’,
Sed hordoj da banditoj serve je l’ potenc’
Per la krudega forto ilin skurĝis boje.

Neniu vidis ilin kune post disiĝ’;
Sed ĉe poet’ ili kunvenis el ekzilo:
«Respondu, bardo, kiel el la malfeliĉ’
Eliru ni? Kaj ne avaru je konsilo».

Post pripensad’ respondis li sen kora ard’.
«Elokventuloj agu per parolaj fortoj
Al nesurduloj venu tiuj viaj vortoj
Kaj al surdul’ – ponard’!»

Tradukis Aleksander Korĵenkov (2017)

La originalaj tekstoj

“Mevo” http://www.stihi-rus.ru/1/Balmont/86.htm
“Forglitanta ombraro” https://goo.gl/TdrhhZ
“Subakvaj legomoj” http://www.world-art.ru/lyric/lyric.php?id=4864
“Laŭdo al soneto” http://www.world-art.ru/lyric/lyric.php?id=5066
“La eta sultano” https://goo.gl/I3bpcg

Ĉi tiuj artikolo kaj tradukoj aperis en la junia numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Represo permesata nur kun la permeso de la aŭtoro kaj de la tradukintoj, escepte de la tradukoj de Nekrasov, kiu estas libere represeblaj,
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №6.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/06/balmont

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi