Aŭtoraj arkivoj: La redakcio

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo

Esperantistoj renkontiĝis en Zhejiang

La 24an de junio Zhejiang-a Esperanto-Asocio okazigis renkontiĝon en la urbo Hangzhou. Li Zhongmin faris prelegon “Esperanto en la interreta epoko“. Okaze de la fondotago de la Komunista Partio de Ĉinio, li prezentis ankaŭ la rilatojn inter Esperanto-movado kaj la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

UK-107: 80 aliĝintoj ĝis la malrekordo

Je la 4a de julio al la 107a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos la 6-13an de aŭgusto 2022 en Montrealo (Kebekio, Kanado), aliĝis 626 personoj el 53 landoj, plej multe el Usono – 125 aliĝintoj. Vidu ĉi-sube la liston … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Ĉu vi serĉas laboron? Ĉu vi pretas helpi al UEA?

UEA estas la plej granda membroasocio de la Esperanto-movado. Ĝi plenumas ege multajn kaj plej diversajn taskojn en diversaj laborkampoj. Konstante mankas laborfortoj kun diversaj scioj kaj lertoj. Ĉu vi pretas transpreni iun taskon en la Esperanto-movado? Jen la ŝanco!

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en julio 2022

4. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Helmi Dresen (1892-1912-1941), estona instruistino, urbestrarano de Talino dum la Sovetunia periodo, kaj esperantistino nomita “la animo de la estonia Esperanto-movado”; Esperanto-instruistino, ĉefdelegito de UEA en Estonio, kunfondinto de Esperanto-Asocio de Estonio (1922) kaj ties … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

“Daŭripovo” – temo de la 99a Germana Kongreso

Ĉeestaj kongresoj kun fizika partoprenebleco ja fariĝis nekutimaj en la lastaj jaroj. En Germanio estis la unua fojo depost 2019 ke ni povis kunveni normale. Tiun ŝancon revidi unu la alian uzis preskaŭ 170 (inkluzive la paralelan junularan renkontiĝon KEKSO) … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Prepare al la Tago de Esperanto

Kiel kutime, okaze de la Tago de Esperanto, kiun oni tradicie festas la 26an de julio, grupo da aktivuloj kreis kaj enretigis du disvastigeblajn afiŝojn, kiujn nu estas tradukataj/adaptataj al aliaj lingvoj.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

AKSO eniras betatestadon

AKSO, la Administra Komuna Sistemo Organizo de TEJO kaj UEA, komencas betatestadon. La plene funkcianta sistemo estos testita de grupo de laborantoj de la du organizoj, por trovi cimojn kaj lingvajn erarojn, kaj por taksi la uzofacilecon. Ankoraŭ mankas multaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Pacevento kaj Beneluksa Kongreso en la pacurbo Ieper

Ieper [Ipro] estis viktimurbo (preskaŭ plene detruita) dum la Unua Mondmilito, kaj la memoro pri tiu Granda Mondmilito estas ankoraŭ viva en la urbo kaj ĉirkaŭaĵo. Ne senkiale la urbo titoligas sin Pacurbo. Daŭre atestas pri la mondmilito grandega nombro … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Tendumado: La ĉefa evento de la Verdaj Skoltoj

La tendumado estas la ĉefa evento de la Verdaj Skoltoj. Ĝi estas malfermita evento por ĉiuj 8-27 jaruloj. Pli da informoj pri nia grupo estas ĉi tie. Ĉi-jare ĝi okazos la 11-20an de aŭgusto 2022 en Moustier-sur-Sambre, Belgio.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Ankoraŭ du numeroj de La Ondo senpage elŝuteblaj

Antaŭ unu semajno, samtempe kun la enretigo de Superforta ambicio de Aleksandr Saĥarov, estis enretigitaj ankaŭ du numeroj de la ĉiusezona bitgazeto La Ondo de Esperanto – la printempa (laŭ la nord-hemisfera vidpunkto) eldono por la 2020a jaro kaj la … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La muzikalo “June kaj Kune” dum IJK en Nederlando

En IJK (Internacia Junulara Kongreso de TEJO) povas okazi ĉio ajn… foje eĉ ĉio samtempe! June kaj Kune, la unua originala muzikalo en Esperanto, sekvas la rakontojn de kelkaj partoprenantoj dum Internacia Junulara Kongreso. Iuj trovos amon, iuj trovos hejmon, … Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Taiyuan: Kurso de Esperanto por infanoj

La 18an de junio 2022 instruistoj de la elementa lernejo Baiyangshujie de la urbo Taiyuan (provinco Shanxi, Ĉinio) okazigis kurson de Esperanto en la infana centro de loka loĝkvartalo. Okaze de la Patrotago, la instruisto enkondukis la vorton “patro” kaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Pli kaj plu: Nova senpaga bitalbumo de Korvaks

La 21an de junio 2022 aperis la dua bitalbumo de la novzelanda muzikisto Korvaks kun la titolo Pli kaj plu. Korvaks komencis, kombinante siajn interesojn pri instrumento-programado kaj Esperanto. Inspirita de Mazi en Gondolando kaj sentante afinecon al la kontraŭheroo … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

La 12a literatura konkurso “Esperanto ligas homojn”

Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko kaj Bjalistoka Esperanto-Societo invitas vin partopreni en la 12a literatura konkurso “Esperanto ligas homojn” por rakonto sub la titolo “Kio estas feliĉo por mi?”

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Tutmonda Arbo-Plantado: Sezono por plantado kaj donacalvoko

Tutmonda Arbo-Plantado (TAP) estas kampanjo de UEA komenciĝinta fine de 2020 kun la celo plantigi minimume 1000 arbojn ĝis 2030 en ĉiuj kontinentoj. TAP ekis okaze de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) kaj ĝia celo ligiĝas al la … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton