La muzikalo “June kaj Kune” dum IJK en Nederlando

nuzikalo

En IJK (Internacia Junulara Kongreso de TEJO) povas okazi ĉio ajn… foje eĉ ĉio samtempe! June kaj Kune, la unua originala muzikalo en Esperanto, sekvas la rakontojn de kelkaj partoprenantoj dum Internacia Junulara Kongreso. Iuj trovos amon, iuj trovos hejmon, kaj iuj trovos neatenditan helpon!

34 junuloj, loĝantaj en 14 landoj kaj kvin mondopartoj, kuniĝas en tiu ĉi unika projekto. Jam en februaro komenciĝis la reta kunlaborado pri la skripto, kaj ĝis la komenco de la IJK ĉiuj scenoj kaj kantoj estos jam kelkfoje ekzercitaj. Eŭropa subvencio ebligas al ni repagi vojaĝkostojn kaj havi profesian ilaron por la muziko, scenejo kaj registrado.

Spertaj kongresvizitantoj rekonos ĉiujn klasikajn elementojn: karavano, trinkomanĝa nokto, komitatkunsido, internacia vespero kaj pli, sed ĉiam kun iu neatendita surprizo. Novuloj multe lernos pri la movado per ĝi: la filmregistraĵo de la muzikalo estos la plej bona varbilo por venontaj kongresoj!

June kaj Kune estos prezentita la 26an de aŭgusto 2022, ekde 20:00 dum IJK 2022 en Westelbeers, Nederlando. Kaj poste en Retoso!

Fonto: www.tejo.org

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi