4. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Helmi Dresen (1892-1912-1941), estona instruistino, urbestrarano de Talino dum la Sovetunia periodo, kaj esperantistino nomita “la animo de la estonia Esperanto-movado”; Esperanto-instruistino, ĉefdelegito de UEA en Estonio, kunfondinto de Esperanto-Asocio de Estonio (1922) kaj ties sekretario ĝis 1940, membro de la Lingva Komitato (LK, 1926-41); kunaŭtoro de Esperanto-estona vortaro (1927) kaj kunlaboranto de Estona Antologio (1932); fratino de la Esperanto-poetino Hilda Dresen. Murdita de nazioj en 1941.
4. Antaŭ 35 jaroj mortis Tiberio Morariu (1901-1921-1987), rumana esperantisto dum preskaŭ 60 jaroj loĝinta en Svedio. Fondinto kaj direktoro de Rumana Esperanto-Instituto (1924-28), ĉefdelegito de UEA por Rumanio, unu el plej popularaj Cseh-instruistoj – ĝis 1934 li instruis Esperanton en ĉ. cent kursoj por ĉ. kvin mil kursanoj en pluraj landoj; tradukinto de Niĉjo Mensogulo (I. A. Brătescu-Voineşti, 1927), Nobela peko (M. Sadoveanu, 1929), Sonorilo kaj kanono (E. Isac, 1930).
8. Antaŭ 20 jaroj mortis Bruno Vogelmann (1909-1926-2002), germana instruisto, entreprenisto, socia aganto kaj esperantisto; utiliganto de Esperanto en komercaj kontaktoj kun eksterlando, i. a. per Esperantaj varetikedoj, kunfondinto de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio (1962); aŭtoro de Esperanto en komerco (1962), Internacia komerca-ekonomia vortaro en naŭ lingvoj (Kun F. Munniksma k. a., 1974), La nova realismo: La konsekvenco de la nova pensado (1989), Internacia komerca-ekonomika vortaro en 11 lingvoj (Kun F. Munniksma k.a., 1990); honora membro de UEA (1984), laŭreato de la premio Onisaburo Deguchi (1992) kaj de la Esperanto-Kulturpremio de Aalen kaj FAME (1993).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 293-294).
9. La 9an de julio en Klajpedo (Litovio) komenciĝos la 56aj Baltaj Esperanto-Tagoj.
• Legu pli pri BET-56 en nia novaĵretejo https://sezonoj.ru/bet/.
14. Antaŭ 20 jaroj (2002) en Kaliningrado komenciĝis la 1a Balta Esperanto-Forumo – la unua internacia esperantista renkontiĝo en la plej okcidenta Ruslanda regiono.
15. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Victor Sadler (1937-1951-2020), brita filologo, programisto kaj esperantisto, plejparton de sia vivo loĝinta en Nederlando; redaktoro de Esperanto (1962-74) kaj La Monda Lingvo-Problemo (poste Language Problems and Language Planning, 1969-72), direktoro de la Centra Oficejo de UEA (1968-80), ĝenerala direktoro de UEA (1980-83), estrarano de UEA (1986-87); membro de AdE (1970-83); prizorganto de la projekto Distribuita Lingva Tradukado en kiu Esperanto ludis kernan rolon (1985-90); aŭtoro de du poemaroj (Memkritiko, 1967; Perversaj rilatoj, 2015), terminaro pri budhismo (1962), Esperanto-sinhala vortaro (1963) kaj de multaj fakaj studoj pri DLT.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 245-246).
18. Antaŭ 65 jaroj naskiĝis Valentin Melnikov (1957-1982- ), ruslanda kemiisto, aktivulo de “intelektaj ludoj” kaj esperantisto; poeto, tradukanto kaj recenzanto; laŭreato de literaturaj konkursoj, aŭtoro de la poemaro Ni vivas malgraŭ ĉio (2021), tradukinto de Eŭgeno Onegin de Puŝkin (2005), antologio El la rusa poezio (2019) k. a.; redaktoro de Cerbe kaj Kore (1998-2000), membro de AdE (2019- ).
19. Antaŭ 25 jaroj (1997) en Adelaido komenciĝis la 82a Universala Kongreso de Esperanto – la unua UK en Aŭstralio.
19. Antaŭ 20 jaroj mortis Nikola Aleksiev (1909-1924-2002), bulgara ĵurnalisto, socia aganto, vicprezidanto de Bulgaria societo por amikeco kaj kulturaj ligoj kun eksterlando; la ĉefa gvidanto de la Esperanto-movado en la socialisma Bulgario, prezidanto de BEA (1964-76), prezidanto de LKK de UK-48 (Sofio, 1963) kaj de UK-63 (Varna, 1978), prezidanto de MEM (1963-78), komitatano de UEA (1963-80), aŭtoro de pluraj libroj en/pri Esperanto.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 13-14).
26. Antaŭ 135 jaroj (1887) en Varsovio aperis la “Unua Libro” de Lazarj Markoviĉ “Ludoviko” Zamenhof – la naskiĝdato de Esperanto.
26. Antaŭ 75 jaroj (1947) en Berno komenciĝis la 32a Universala Kongreso de Esperanto – la unua postmilita UK, en kiu okazis reunuiĝo de IEL kaj UEA.
28. Antaŭ 95 jaroj naskiĝis Dalibor Brozović (1927-1946-2009), kroata filologo kaj socia aganto, membro de la Jugoslavia (1986) kaj Kroatia (1991) sciencaj akademioj, vicprezidanto de la jugoslavia respubliko Kroatio (1990), parlamentano de Kroatio (1992-95); prezidanto de Kroata Esperanto-Ligo (1992-2009), prezidanto de LKK de la 86a UK en Zagrebo (2001), membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (1988).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 46-47).
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu datrevena listo por julio 2022 aperis en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №2 (312).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/07/julio-8