Ankoraŭ du numeroj de La Ondo senpage elŝuteblaj

La Ondo de Esperanto

Antaŭ unu semajno, samtempe kun la enretigo de Superforta ambicio de Aleksandr Saĥarov, estis enretigitaj ankaŭ du numeroj de la ĉiusezona bitgazeto La Ondo de Esperanto – la printempa (laŭ la nord-hemisfera vidpunkto) eldono por la 2020a jaro kaj la somera eldono por la 2021a jaro. Ili nun estas libere elŝuteblaj en la virtuala biblioteko de Sezonoj.

Ambaŭ numeroj de La Ondo estas pretigitaj laŭ la normoj “pdf“ kaj “ePub”. Elŝutu ilin en nia virtuala biblioteko, aŭ rekte per jenaj ligiloj:

La Ondo de Esperanto, 2020, №1 (303), 122 paĝoj. – pdf kaj ePub
La Ondo de Esperanto, 2021, №2 (308), 136 paĝoj. – pdf kaj ePub

En la sama retejo estas senpage elŝuteblaj sep numeroj de La Ondo de Esperanto.

La Ondo de Esperanto estas eldonata en Kaliningrado (Ruslando). Ĝin redaktas Aleksander Korĵenkov kaj adminsitras Halina Gorecka. Ĝi estas abonebla kontraŭ 15 eŭroj. Pri la pagmanieroj legu ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/06/ondo-100

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi