Pacevento kaj Beneluksa Kongreso en la pacurbo Ieper

Ieper

Ieper [Ipro] estis viktimurbo (preskaŭ plene detruita) dum la Unua Mondmilito, kaj la memoro pri tiu Granda Mondmilito estas ankoraŭ viva en la urbo kaj ĉirkaŭaĵo. Ne senkiale la urbo titoligas sin Pacurbo. Daŭre atestas pri la mondmilito grandega nombro de milittombejo. La urbo ankoraŭ nun estas pilgrimejo por britoj, kanadoj, aŭstralianoj, novzelandanoj, hindoj kiuj perdis parencojn dum tiu milito.

La 21a de septembro estas la Internacia Tago de la Paco. Kadre de tio internacia UNESCO-komitato organizas internacian korus-pacfestivalon al kiu kontribuas multaj korusoj el la tuta mondo. Unu el la partoprenantoj estas la solidareckoruso “Vamos pra Lutar”, kies membro estas Piet Glorieux, esperantisto. Li instigis la koruson partopreni kaj koncerti la 24an de septembro kadre de pac-evento organizita kunlabore kun la urbo.

Esperanto ricevas apartan lokon en la programo. Ni i.a. havos la disponon pri prestiĝa domo “Vleeshuis” en la urbocentro por informi diversmaniere pri Esperanto dum la pac-evento.

  • Informsesio pri Esperanto
  • Enkonduko de prof. Marc van Oostendorp
  • Muzika ornamo de Abel el Angolo
  • Via uzado de Esperanto
  • Disetendado de la plej granda pacflago de la mondo (kun via helpo)
  • Koncerto de la koruso “Vamos pra lutar” (kiu kantas interalie en Esperanto) profite al helpasocio helpo por etiopiaj infanoj
  • Konkluda kanto sub la militmonumento Menenpoort

Koincide kun tiu evento la Flandra Esperanto-Ligo (FEL) organizas Beneluksan kongreson, kiu okazos en Ieper de la 23a ĝis la 25a de septembro kun la kutimaj ingrediencoj:

  • kursoj de Kristin Tytgat kaj Yves Nevelsteen
  • Heidi Goes kaj Abel muzike prezentos Angolon
  • Prelegoj de Osiako Taeko, Bernard-Régis Larue,
  • Marc van Oostendorp (sub rezervo)
  • Atelieroj (citroludado, origamio)
  • Ekskursoj pieda kaj bicikla
  • Libroservo

Dum la Beneluksa Kongreso okazos ĝeneralaj membrokunvenoj de la Belga Esperanto-Federacio (BEF) kaj de Esperanto Valonio (V.Esp-o).

Pliaj informoj ĉe https://benelukso.eu/kongreso

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi