La 18an de junio 2022 instruistoj de la elementa lernejo Baiyangshujie de la urbo Taiyuan (provinco Shanxi, Ĉinio) okazigis kurson de Esperanto en la infana centro de loka loĝkvartalo.
Okaze de la Patrotago, la instruisto enkondukis la vorton “patro” kaj profesiajn vortojn, ekzemple “kuracisto”, “laboristo” kaj “instruisto”. Infanoj lernis kiel diri “feliĉan patrotagon”. La interesa kaj amuza kurso multe plaĉis al la infanoj.
Dum pli ol dek jaroj la elementa lernejo Baiyangshujie aktive antaŭenigas Esperantajn kursojn kaj akiris subtenon de la eduka administracio kaj loka komunumo. Nun Esperanto fariĝis ne nur la nomkarto de la lernejo, sed ĝi estas konata ankaŭ de multaj lokanoj. Dum la kurso la televid-stacio de la urbo Taiyuan faris rektan elsendon.
Xing Qishuang
Fonto: El Popola Ĉinio http://espero.chinareports.org.cn