Pli kaj plu: Nova senpaga bitalbumo de Korvaks

korvaksLa 21an de junio 2022 aperis la dua bitalbumo de la novzelanda muzikisto Korvaks kun la titolo Pli kaj plu.
Korvaks komencis, kombinante siajn interesojn pri instrumento-programado kaj Esperanto. Inspirita de Mazi en Gondolando kaj sentante afinecon al la kontraŭheroo Korvaks, li adoptis la nomon kiel sian propran kaj ekuzis samplaĵojn de Mazi en Gondolando por ne lerni la kantadon kanti. Origine li celis nur unu kanton, sed Korvaks fine publikigis kvin-trakan albumeton Memorante Gondolandon (2021).

Post la publikigo de sia unua albumeto, Korvaks trovis ke li ne volis ĉesi krei muzikon. Li laboris ĉi-jare pri plia. Iufoje samplaĵo inspiris kanton (“Tagmanĝo”), kaj iufoje muzika ekzerco inspiris la samplaĵon (ekzemple, la vorto “vokantaj” ne ekzistas en Mazi en Gondolando kaj devis kreiĝi de aliaj vortoj). La rezulto de lia laboro estas la dua albumo de Korvaks Pli kaj plu.

Korvaks revenas kun plia aro da Gondolando-inspiritaj bonaĵoj en Pli kaj plu. Ne preta ĉesi sian amrilaton kun ĉi tiu filmo, Korvaks liveras albumon kiu daŭrigas lian elektronikan stilon, donante etan plian variecon, eĉ ludante gitaron en “Nenio funkcias”. Li ankaŭ montras sian pli molan flankon, skribante malferman leteron al sia dudimensia amo per “Amkanto”. Dezirante repi kiel La Pafklik, Korvaks verkis “Kie vi estas?”, sed lasis la kantadon al Mazi kaj Karlo. Se vi volas rapidan muzikon por danci, Korvaks liveras kantojn kun tempo je 174 bpm: “Mi bedaŭras”, “Paŭlo”, kaj “Kiu estas mi?” Pli de la samo, sed puŝante plu: ĉi tio estas Pli kaj plu.

La nova bitalbumo de Korvaks enhavas 15 muzikaĵojn kaj daŭras 41 minutojn.
Gitaro: Korvaks
Miksado kaj mastrigado: Korvaks
Album-kovrila grafikaĵo: Richard Taylor Cartoons.
Grafikaj konsiloj por la kovrilo: Annabelle Henry
Muzikvideo: Korvaks
La rolantaro de Mazi en Gondolando: Jerzy Jakubowski, Andrzej Tomecski, Kalina Pieńkiewicz, Krystyna Konzanecka, Mieczysław Morański, Jerzy Fornal, Kazimierz Mazur, Barbara Pietrzak, Andrzej Pettyn

Spektu du muzikvideojn:
1. Tagmanĝo https://youtu.be/bvM1Ge8trqQ
2. Mi bedaŭras, Paŭlo https://youtu.be/v7H35QH_Xz4

Elŝutu senpage la tutan albumon, alklakante la deziratan formaton:
MP3, OGG, FLAC, aŭ Justa Elsendfluo (ABONKLUBO).

Flo Martorell

Por libere elŝuti Pli kaj plu alklaku la suban butonon:

Ĉi tiu artikolo aperos en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №2 (312).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/06/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi