“Daŭripovo” – temo de la 99a Germana Kongreso

germana

Ĉeestaj kongresoj kun fizika partoprenebleco ja fariĝis nekutimaj en la lastaj jaroj. En Germanio estis la unua fojo depost 2019 ke ni povis kunveni normale. Tiun ŝancon revidi unu la alian uzis preskaŭ 170 (inkluzive la paralelan junularan renkontiĝon KEKSO) partoprenantoj el ok landoj dum la pentekostaj tagoj (la 3-6an de junio) en la bela universitata urbo Oldenburg, proksime de Bremen en nordokcidenta Germanio. Aparte ĝojiga estis la aktiva partopreno de esperantistoj el apuda Nederlando. Favoris nin agrabla printempa vetero, kaj la kongresejo – ĵus nove konstruita junulargastejo kun restoracio kaj loĝeblecoj por la plimulto de la kongres­anoj – estis ideala: nur por la plej grandaj eventoj necesis krome lui salonon en apuda hotelo.

Kiel kutime la kongreso ebligis statutajn kaj organizajn kunvenojn, ekskursojn kaj distrajn programerojn. Apartan atenton ĉi-foje tamen ricevis la kongresa temo “Daŭripovo”, al kiu estis dediĉitaj entute 13 prelegoj kaj aliaj programeroj, kaj kies elekto sendube helpis akiri EU-subvencion de la germana Erasmus-agentejo. La kongreso en Oldenburg estis parto de germania-nederlanda partnera projekto, al kiu ankaŭ apartenas preparkunveno, publikigo de la kontribuoj kaj konkluda kunveno ĉi-aŭtune en Nederlando.

Daŭripova evoluigo jam de kelkaj jaroj estas temo ankaŭ inter esperantistoj. En 2020 aperis “Gvidilo al la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj” redaktita de Humphrey Tonkin kaj Rakoen Martens. La 17 Celoj de UN ne rekte mencias lingvajn demandojn, des malpli Esperanton. Sed realigo de la Celoj postulas solidaran mondan komunumon – kiu ne povas funkcii sen komunikado. Kaj por komunikado ni havas solvon.

Aldoniĝas ke inter esperantistoj la procentaĵo de ekologie konsciaj personoj estas verŝajne pli alta ol la mezumo. Tial la organizantoj sen tro da serĉado trovis fakulojn, kiuj povis el diversaj vidpunktoj kontribui al la temo: UEA-prezidanto Duncan Charters (kiu bedaŭrinde povis nur rete partopreni) prelegis pri lingvo, komunikado kaj daŭripovo; Federico Gobbo pri daŭripova lingvopolitiko en la eŭropa kunteksto, Bert de Wit pri biodiverseco, Inge de Bruin-Kooij pri akvomastrumado. Aliaj temoj estis daŭripova spacekspluatado, reaktivigo de lokaj fervojaj linioj, ekonomio de publika bono kaj pluraj aliaj.

La kongresa ekskurso kondukis nin al kleriga centro en proksima marĉo, kie Manfred Westermayer klarigis la kontribuon de marĉoj al protekto de la klimato. Ne ĉefe al daŭripovo, sed al bona etoso kontribuis la vesperaj programeroj kun muziko de Ĵenja kaj Geomar, Ralph Glomp (en Esperanto kaj la platdiĉa), Kajto (en Esperanto kaj la frisa) kaj Feri Floro (en Esperanto kaj la hispana). Parto de la kongresa programo estis ankaŭ sekvebla rete, kion lerte kiel ĉiam organizis Heinz Sprick.

La samaj personoj, kiuj bonege organizis la kongreson surloke, estos ankaŭ je dispono por la venonta – la centa – Germana Esperanto-Kongreso en Braunschweig, loko de la unua Germana Kongreso en 1906. La kondiĉoj (junulargastejo en la urbocentro komplete je nia dispono) tie estos similaj, la etoso espereble ankaŭ, la temo iom alia: “Amikoj tutmonde”. Kiel indas por jubilea kongreso, venont­jare la lingvo kaj ĝia movado okupos pli centran lokon. Jam nun eblas aliĝi per la retpaĝo de GEA (www.esperanto.de). Gastoj kiel ĉiam estas bonvenaj.

Ulrich Brandenburg

Foto: Franz Kruse

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №2 (312).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/07/germanujo-7

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi