Tendumado: La ĉefa evento de la Verdaj Skoltoj

skoltoj

La tendumado estas la ĉefa evento de la Verdaj Skoltoj. Ĝi estas malfermita evento por ĉiuj 8-27 jaruloj. Pli da informoj pri nia grupo estas ĉi tie. Ĉi-jare ĝi okazos la 11-20an de aŭgusto 2022 en Moustier-sur-Sambre, Belgio.

  • vi ne parolas Esperanton? Ni instruos ĝin al vi.
  • vi ne estas skolto? Tute ne gravas.
  • vi ne kutimas tendumi? Ni helpos vin.

Sola kondiĉo: prepariĝu! Ja, ni kune preparas kaj kunvivas la tendumadon. Ni organizos retajn kunsidojn por kune prepari instaladon kaj eki la temojn. Se vi estas komencanto, estos bonaj okazoj pli lerni nian komunan lingvon.

Tri grupoj, tri programoj

  • 8-11 jaruloj, la Lupidoj. Korsako gvidos ilin. Ili estos maksimume 14.
  • 12-16 jaruloj, la Esploristoj. Ili estos gvidataj de Abelo kaj Orcino. Maksimume 20.
  • 17-20 jaruloj, la Roveroj. Ili mem organizos kaj zorgos.
  • se vi aĝas pli ol 20 vi povas helpi aŭ estri aŭ memzorgi pri plezura programo

La tri grupoj estos je la sama herbejo. Kun apartaj areoj. Estos kelkaj komunaj programeroj kaj momentoj. Sed la tri grupoj havos sian propran etoson kaj programon. La Lupidoj malkovros la ĝangalon kun Moŭgli. La Esploristoj, mem-kuiros, ludos, elturniĝos kaj… esploros (kia surprizo!). La Roveroj faros tion kion ili decidis kaj preparis.

Ni luis skoltan domon en arbaro apud Sambreville, Belgio. Jen ĝia retejo. Eblas atingi la vilaĝon buse, kaj poste piediri ĝis la domo. Sed pluraj inter ni venos aŭte. Do ni organizos karavanon laŭ ebloj kaj bezonoj. Karavanoj povus eki el Parizo, Bruselo, Bruĝo, Charleroi-flughaveno… laŭ viaj bezonoj kaj niaj ebloj. La domo estas sufiĉe granda (kaj skolta) kun sufiĉe da loko por 45 homoj ene kaj 20 homoj tendumante. Ĝi estas nur 2,5 km de la stacidomo de Moustier. Moustier estas atingebla per trajno de Namuro kaj Charleroi.

Pliaj informoj kaj aliĝilo estas en la retejo de la Verdaj Skoltoj:
http://verdajskoltoj.net/tendumado/tendumado-2022/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi