Etikedaj arkivoj: Radio Esperanto

Radio Esperanto ŝanĝiĝas kaj ampleksiĝas

La unua ĉi-jara kaj la 56a laŭvice programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto”, registrita la 11an de januaro, estas iom nekutima. Anstataŭ mallonga enkonduko en ĝia komenco estas 13-minuta babilado de Aleksander Korĵenkov. Lia unua temo estas figura sketado, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Paulo Sérgio Viana: Du nomoj

La novelo Du nomoj de Paulo Sérgio Viana, aperinta en la oktobra eldono de La Ondo de Esperanto (2020), estas aŭskultebla en la literatura rubriko de Radio Esperanto en la plenumo de Viana mem. Ligilo por aŭskulti kaj elŝuti.   … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , | Lasi komenton

La 55a sonprogramo el Kaliningrado

La 18an de oktobro, dimanĉe aperis la 55a sonprogramo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto”. Krom la voĉojn de Aleksander kaj Halina, en ĉi tiu programo oni povas aŭdi la voĉojn de la brazila esperantista aŭtoro Paulo Sérgio Viana kaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Paulo Sérgio Viana: Mi ne havas horloĝon

Fantomoj estas nevideblaj, ankaŭ virusoj. Kaj ambaŭ hantas. La urbo estas preskaŭ senhoma, ĉiuj rifuĝas en siaj domoj. Malpli da aŭtoj surstrate. Pandemio. Kvaranteno. Ĉiu urbo havas sian kvanton  da mizeruloj, kiuj dependas de almozoj por vivi. Ili petadas sur … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Radio Esperanto: Nova ero en la literatura rubriko

En la literatura rubriko de la retejo de la Kaliningrada podkasto Radio Esperanto ĵus aperis nova programero: la originala novelo Libe fraind Igor de Trevor Steele, kiun Aleksander Korĵenkov voĉlegis por la 53a epizodo de Radio Esperanto. Nun en ĉi … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

La 53a programo de Radio Esperanto

La 17an de majo, dimanĉe aperis la 53a programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto”. Post la mallonga enkonduko de Aleksander, Halina en sia Kaliningrada felietono rakontas pri la evoluo de la koronvirusa pandemio en Kaliningrada regiono, esperante baldaŭan renormaliĝon … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Paulo Sérgio Viana: Kurba

Malgrasa, kurba, iranta tra la urbo en ĉiutaga, senfina pilgrimado, kun la okuloj fiksitaj al la grundo, vestita per grizkotona robo longa kaj malstrikta. Ĉe la talio, ŝi portis etan tolsakon kun la aperturo fermita per malpura ŝnureto. Ŝia aĝo … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Literaturaj programeroj de Radio Esperanto

En la retejo de la podkasto Radio Esperanto estas publikigitaj por libera aŭskultado 12 literaturaj programeroj: originalaj kaj tradukitaj noveloj kaj unu romanfragmento, verkitaj de Borges, Ĉeĥov, Devjatnin, Joyce, Kozłowski, Štimec kaj Lev Tolstoj. Ĉi tiujn beletrajn verkoj, kiuj pli … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Nova programo de Radio Esperanto

Post kvarmonata paŭzo aperis la 52a programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto Radio Esperanto. Post la enkonduko de Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka en sia Kaliningrada felietono rakontas pri la stato de la koronvirusa pandemio en la plej okcidenta Ruslanda teritorio. Sekvas … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Radio Esperanto, №51

La 1an de decembro, dimanĉe, estis registrita kaj enretigita la 51a programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto, kiu estas la lasta por la 2019a jaro.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Jubilea programo de Radio Esperanto

La 27an de oktobro aperis nova sonprogramo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto”. Ni ja hontas pro tio, ke ĝi enmondiĝis preskaŭ ses monatojn post la antaŭa programo, sed samtempe ni kun kontekto konstatas, ke ĝi estas nia 50a laŭvica … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La 48a programo de Radio Esperanto

La 48a sonprogramo de Radio Esperanto aperis la 24an de februaro, kvar semajnojn post la 47a. En la enkonduko oni ekscias pri la vojaĝo de la podkastogvidantoj al Poznano, kie okazis la vintra sesio de la dua studjaro de la … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

La unua ĉi-jara programo de Radio Esperanto

En la 47a podkasto de “Radio Esperanto” (Kaliningrado, Ruslando), aperinta du monatojn post la 46a, oni povas aŭdi la Kaliningradan felietonon de Halina Gorecka pri du novaj projektoj realigataj en Kaliningrado kunlabore kun partneroj el Litovio kaj Pollando. Poste aŭdeblas … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Radio Esperanto, la 46a programo aperis

En la 46a podkasto de “Radio Esperanto”, registrita la 24an de novembro 2018 en Kaliningrado, post longa paŭzo revenas nia literatura rubriko kun traduko el lingvo, tre malofta en la Esperanta literaturo – temas pri humuraĵo de la tatara verkisto … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

La 45a programo de Radio Esperanto

La 45an sonprogramon de “Radio Esperanto”, registritan la 20an de oktobro 2018 en Kaliningrado, komencas nekutime longa babilado de Aleksander Korĵenkov pri la someraj kaj fruaŭtuna vojaĝoj de la du ĉefparolistoj de “Radio Esperanto”, kaj Halina Gorecka tuj post li … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton