Paulo Sérgio Viana: Du nomoj

VianaLa novelo Du nomoj de Paulo Sérgio Viana, aperinta en la oktobra eldono de La Ondo de Esperanto (2020), estas aŭskultebla en la literatura rubriko de Radio Esperanto en la plenumo de Viana mem. Ligilo por aŭskulti kaj elŝuti.

 

Kiel vi trafis en ĉi tiun lokon, Gledson?

Ĉio komenciĝis kiam mi eksciis, ke mi havas du nomojn. Unuflanke de la patro, Gledson; aliaflanke de mia patrino, Antono. Ĉi tio kondamnas homon, faras lian vivon enigma, senkongrua, ŝvebanta inter tago kaj nokto, duboplena krepusko. Mi ne povus imagi, ke mia patro, kiun mi ne konis, malaperus en la mondon, tuj post mia unua beboploro. Li nenion diris, nenion lasis, krom gameto kaj nomo, Gledson. Kiel mi povus, estante ankoraŭ tiel malmatura, forigi el mia esto tian nomon sonoran, flavecan, eĥantan nazalaĵojn?

Ĝis tiam mi estis Antono, kontenta en mia modesteco pri mia familia alnomo To. Ĉiuj konis la knabon To, de Sinjorino Vera, adoptita filo vartita kiel se vera ido. Mia patrino neniam batis min pli ofte ol la idojn de sia ventro, eble eĉ malpli. Cetere, mi estis bonkonduta, trankvila knabo, kies unusola misaĵo estis la malŝato frekventi lernejon. Ĉi tion mia patrino pardonis, ĉar sama estis la inklino de ŝiaventraj idoj, egale. Mi estis normala, mi rigardis, ke la mondo estas en ordo, ĉio en sia ĝusta loko, mi neniam vidis aŭ aŭdis ion, kio ne ekzistas.

Al mi plaĉis la stratfoiroj, ludado kun hundoj, aŭskultado de rakontoj fare de pli saĝaj knaboj, senŝua irado sub la pluvo, se ne estus fulmotondroj. (Nenio estas pli terura ol fulmotondro por skui la prudenton.) Al mi plaĉis ankaŭ lavi aŭtomobilojn por gajni moneron. Mi estis Antono, normala, stulteta knabo en la kvartalo.

Kiam mi kompletigis dek ok jarojn da vivo, jen reaperis mia patro, mi ne scias el kie. Li alvenis, frapis la pordon de mia patrino Vera, respektoplene.

– Kion vi deziras?

– Mi volas nur lasi informon.

Mia patrino malfermis la pordon, proponis seĝon, sidigis lin. Li diris, ke li bezonas mian ĉeeston, por unu solan fojon lasi la anoncon. Mi alvenis, mi restis staranta, kun la kapo klinita planken, tre honta. Tiu estis mia patro, kaj mi vidis lin per unua vido. Kiel fulmotondro. Strangeta viro, kun griza kapo, malhela haŭto, granda grasa nazo. Malgrandaj okuloj, pri kiuj mi ne sukcesis percepti la koloron. La voĉo estis basa, profunda. Li malmulte parolis, tiel ke mi povis konservi en la memoro ĉiun vorton.

Mi venis nur por informi, ke tiu knabo ne estas Antono, li estas Gledson. Gledson Duarte Costa, laŭ tio, kion mi registris, por pruvi, ke mi ne estas viro, kiu lasas infanon sen leĝe fiksita nomo. Notu tion. Gledson Duarte Costa, kiel eblas kontroli en la notariejo.

Kaj li stariĝis, adiaŭis per gesto, kaj oni neniam plu havis informon pri li. Restis tiu firma, basa voĉo, kiun mi konservas kun mi. Ia fulmotondro, kiu longiĝas en pluva aero.

Tio ravis min. Mia patrino Vera ridis, spitis. Ŝi diris, ke mi plu estos Antono, de longa tempo Antono. Mi ribelis. Se mi estas Gledson, mi emas esti Gledson, bela melodia nomo, rara. Ĉiuj ridis, tio doloris min.

Mi vizitis la notariejon, tre pene, kaj mi konstatis, ke mia patro estas honorvorta homo. Unu plia motivo por akcepti mian veran nomon. Mi montris ĝin al miaj gefratoj, montris al patrino Vera, sed neniel prosperis. Ili plu nomadis min To. Ĉiufoje, kiam mi ekaŭdis tiun sekan, ombran silabon, tio estis kvazaŭ iu firidus. Same ne prosperis ne respondi, kiam oni vokis min per la misa nomo: mi ne estis necesa, mi estis superflua.

Mi malaperis el mia hejmo, kiel mia patro. Mi fariĝis vagulo, vivanta surstrate, dormanta sur trotuaroj kaj en ŝirmejoj por mizeruloj. Bano fariĝis luksaĵo, mi manĝis restaĵojn, trinkis akvon el kranoj aŭ pluvaj flakoj, ne plu frukton, mi ne plu vidis antaŭ mi oranĝon. Sed mi estis Gledson. La aliaj almozuloj, kiam ni estis en grupo, nomis min korekte, plej belsone: Gledson. Kaj ili miris pri mia familia nomo. Sed almozulo neniam demandas de alia almozulo pri la pasinteco, pri la sinua vojo de ĉiu homo.

Mi vagadis surstrate dum monatoj. Kaj mi komencis aŭdi voĉojn min vokantajn. Ili estis voĉoj devenantaj ĉiuj de unu sola profunda, basa voĉo, nome tiu de mia patro. Tamen ili ne estis trankvilaj kaj firmaj kiel lia voĉo. Unuj estis ironiaj, aliaj revenigis mian eksnomon, ofendante min per Antono. Unu el tiuj estis insiste ripetema per cinika eĥado: To! To! To! Mi koleris, sed povis nenion fari, ĉar oni ne povas batali kontraŭ voĉoj. Krome, se mi ŝtopis miajn orelojn, jen en la interno de mia kapo eksonis minacoj:

Ni sciigos al la almozuloj vian veran tordan nomon, Antono.

Ia turmento. Unu tagon, mi kolektis kuraĝon kaj plendis al la pordisto de iu nokta ŝirmejo por almozuloj. La ulo rikanis malice kaj demandis aserte: ĉu drogaĉoj aŭ brando?

Mi neniam drinkis, neniam drogaĉis. Mi iom post iom stuporiĝis pro tiu nedeca parolaĉado en mia kapo, kvazaŭ senfina fulmotondrado. Mi konjektis la eblecon reveni al mia patrino Vera, sed mi ne kuraĝis. Mi supozis, ke ŝi ne malfermos al mi la pordon. Unu nokton, mi komencis kriaĉi. La aliaj almozuloj prenis min kaj ĵetis min sur la trotuaron antaŭ sukurejo. Ili envenigis min, pikis mian vejnon, mi ekdormis, mi sonĝis longegan trajnon glitantan sur senfinaj reloj.

Mi vekiĝis ĉi tie.

Bonvolu, notu en vian slipon. Mi estas Gledson. Gledson Duarte Costa, laŭ tio, kion registris mia patro.

Legu ankaŭ:

Paulo Sérgio Viana: Mi ne havas horloĝon (La Ondo de Esperanto, 2020, №2)
Paulo Sérgio Viana: Kurba (La Ondo de Esperanto, 2020, №1)
La aŭtuna Ondo, bunta kaj rekorde ampleksa

Ĉi tiu novelo aperis en la aŭtuna numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Represo permesata nur kun konsento de la aŭtoro.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №3 (305).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/11/viana-3

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi