Etikedaj arkivoj: Radio Esperanto

Radio Esperanto: ĉiuj programoj en unu retejo

Hodiaŭ ĉiuj sonprogramoj de la Esperanto-podkasto “Radio Esperanto” iĝis aŭskulteblaj kaj elŝuteblaj en la retejo http://radio.esperanto-ondo.ru/ Ĝis nun aperis 44 programoj de la podkasto, kiun antaŭ dek jaroj kunfondis kaj ĝis nun kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. La 45a … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Nova programo de Radio Esperanto

La 10an de junio 2018 post unujara paŭzo aperis en la reto nova (laŭvice la 44a) sonprogramo de “Radio Esperanto”. En ĉi tiu programo: 1. Enkonduko 2. Okcidente de Ruslando: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka 3. Esperanto-novaĵoj 4. “La Ondo … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Radio Esperanto: ne nur aŭskultebla, sed ankaŭ abonebla

Ni jam informis, ke la 21an de majo Radio Esperanto, podkasto en la Internacia Lingvo, kompilata kaj registrata en Kaliningrado (Ruslando) ekde februaro 2008, ekhavis sian propran retejon kie niaj sonprogramoj estas aŭskulteblaj kaj elŝuteblaj: http://radio.esperanto-ondo.ru/ La programoj estas ankaŭ … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | 1 komento

Radio Esperanto: Nova programo en nova retejo

Hodiaŭ, la 21an de majo enretiĝis la tria ĉi-jara kaj la 43a laŭvice sonprogramo de Radio Esperanto. Ĝi komencas novan periodon de ĉi tiu podkasta serio, ĉar ĝi estas la unua programo publikigita en la nova retejo, post 31 programoj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

La 42a programo de Radio Esperanto

La 23an de aprilo 2017, dimanĉe en la retejo PodFM aperis la 42 podkasto de Radio Esperanto (Kaliningrado, Ruslando), la dua ĉi-jare. Ĝin, kiel ĉiam, kungvidas la kaliningradaj ĵurnalistoj Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. En ĉi tiu programo: 1. Enkonduke … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Radio Esperanto denove aŭskultebla ĉe PodFM

Post pli ol dusemajna pauzo la sonprogramoj de Radio Esperanto (Kaliningrado, Ruslando) denove estas aŭskulteblaj en la plej grava ruslingva podkastejo PodFM.ru.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Radio Esperanto provizore neaŭskultebla

Kelkaj aŭskultantoj informis nin, ke ili ne plu sukcesas aŭskulti la sonprogramojn de Radio Esperanto, ĉar en la ĉefpaĝo de la plej grava ruslingva podkastejo PodFM.ru estas nur jena informo: “Извините, на сайте ведутся технические работы. Попробуйте к нам зайти … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

La unua programo de “Radio Esperanto” en 2017

La 22an de januaro 2017 en la reto aperis la 41a podkasto de “Radio Esperanto” (Kaliningrado, Ruslando), la unua ĉi-jare. Ĝin, kiel ĉiam, kungvidas la kaliningradaj ĵurnalistoj Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. En ĉi tiu programo: Enkonduke La Kenigsbergaj klopsoj: … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

La lasta ĉi-jara programo de Radio Esperanto

La 18an de decembro 2016 aperis en la reto la 40a podkasto de “Radio Esperanto” (Kaliningrado, Ruslando), la lasta ĉi-jare. Ĝin, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. La programo daŭras 26 minutojn. Amplekso: 24 Mb. En ĉi tiu … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Aŭskulteblaj ĉiuj programoj de Radio Esperanto

Halina Gorecka ĉe la mikrofono en Kaliningrado. En 2008-2013 aperis 31 sonprogramoj de Radio Esperanto el Kaliningrado (en 2011 kelkaj podkastoj estis registritaj en Moskvo). Ili estis aŭskulteblaj, elŝuteblaj kaj aboneblaj ĉe la unua Ruslanda podkastejo Rpod. Post la fermo … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | 2 Komentoj

La plej juna guberniestro en Ruslando

Iam mi rakontis, ke neniu guberniestro en Kaliningrada regiono sukcesis resti por la dua oficperiodo, ĝis tiun postenon okupis lokano Nikolaj Cukanov. Li sukcesis elektiĝi por la dua fojo, ne havante gravajn konkurenculojn. Sed ĉu nia loka diraĵo estas efektive … Legi plu

Afiŝita en Halina Gorecka, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La 39a programo de Radio Esperanto

La 9an de oktobro 2016 estis registrita la 39a podkasto de Radio Esperanto (Kaliningrado, Ruslando), kiun, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. En ĉi tiu programo: 1. Enkonduke 2. Nova guberniestro: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka 3. Esperanto-novaĵoj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Nova programo de Radio Esperanto

La 28an de aŭgusto 2016 aperis la 38a sonprogramo de Radio Esperanto el Kaliningrado (Ruslando), kiun, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. En ĉi tiu programo: 1. Enkonduke 2. 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj 3. Esperanto-novaĵoj 4. La Ondo de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Nova sonprogramo de Radio Esperanto

La 14an de februaro 2016 estis registrita la unua ĉi-jara (kaj la 37a laŭvice) podkasto de Radio Esperanto (Kaliningrado, Ruslando), kiun, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. En ĉi tiu programo: 1. Enkonduke 2. Festo de longa kolbaso: … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Radio Esperanto – la lasta programo en 2015

La lastan ĉi-jaran dimanĉon, la 27an de decembro 2015 aperis la 36a podkasto de “Radio Esperanto” el Kaliningrado (Ruslando), kiun, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. En ĉi tiu programo: 1. Enkonduko 2. La Esperantisto de la Jaro … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton