Radio Esperanto ŝanĝiĝas kaj ampleksiĝas

Radio EsperantoLa unua ĉi-jara kaj la 56a laŭvice programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto”, registrita la 11an de januaro, estas iom nekutima. Anstataŭ mallonga enkonduko en ĝia komenco estas 13-minuta babilado de Aleksander Korĵenkov. Lia unua temo estas figura sketado, kun speciala atento al la virina branĉo en la Ruslanda figursketa ĉampionado okazinta antaŭ nelonge en Ĉeljabinsko.

La cetera programo estas kutima: Halina Gorecka konigas tri turisme interesajn novaĵojn el la plej okcidenta regiono de Ruslando kaj prezentas la decembran eldonon de La Ondo de Esperanto, Aleksander revenas kun manpleno da Esperanto-novaĵoj. Krom la voĉoj de la du programgvidantoj en la 56a podkastero sonas la voĉoj de la brazila esperantista aŭtoro Paulo Sérgio Viana kaj de la juna muzikisto Tim (Timothy Gallego), kies kanzono el la albumo Vaganto (2020) kronas la programon, kiu estas iom pli longa ol kutime.

En ĉi tiu programo:

  1. Temo: Figura sketado en Ruslando
  2. Okcidente de Ruslando: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka
  3. Esperanto-novaĵoj
  4. La Ondo de Esperanto, 2020, №4 (306)
  5. Du ringoj: Novelo de Paulo Sérgio Viana (legas la aŭtoro)
  6. Sen superstiĉoj: Kanto de Tim

Parolas: Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov, Paulo Sérgio Viana
Kantas: Tim
Daŭro: 47 minutoj

Ĉi tiu kaj aliaj sonprogramoj de Radio Esperanto estas aŭskulteblaj kaj/aŭ elŝuteblaj en nia podkastejo http://radio.esperanto-ondo.ru/
Rekta ligo por elŝuti http://radio.esperanto-ondo.ru/wp-content/uploads/2021/01/Podkasto-56.mp3

Bonan aŭskultadon!

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/01/podkasto-24

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi