Literaturaj programeroj de Radio Esperanto

En la retejo de la podkasto Radio Esperanto estas publikigitaj por libera aŭskultado 12 literaturaj programeroj: originalaj kaj tradukitaj noveloj kaj unu romanfragmento, verkitaj de Borges, Ĉeĥov, Devjatnin, Joyce, Kozłowski, Štimec kaj Lev Tolstoj. Ĉi tiujn beletrajn verkoj, kiuj pli frue aperis en sonprogramoj de Radio Esperanto, legis por vi Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. Preskaŭ ĉiuj tekstoj estas konsulteblaj en la reto.

La listo de la programeroj:

Jorges Luis Borges: “Emma Zunz”;
Jorge Luis Borges: “La viro ĉe la sojlo”;
Anton Ĉeĥov: “Almozulo”;
Anton Ĉeĥov: “Ĉevala familinomo”;
Anton Ĉeĥov: “Historio de komerca entrepreno”;
Anton Ĉeĥov: “Ŝi deziras dormi”;
Vasilij Devjatnin: “Samideanoj”;
James Joyce: “Evelino”;
Czesław Kozłowski: “Pri Esperanta gazetaro”;
Czesław Kozłowski: “Nia versistaro”;
Spomenka Štimec: “Gastamo”;
Lev Tolstoj: “Resurekto” (Parto 1. Ĉapitro XV).

Aŭskultu ĉi tiujn programerojn en la literatura rubriko de nia podkasto je la adreso http://radio.esperanto-ondo.ru/literaturo. Se ili plaĉas al vi, vi povas subteni nin per abono al nia almanako aŭ per donaco, dankon!

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi