En la 46a podkasto de “Radio Esperanto”, registrita la 24an de novembro 2018 en Kaliningrado, post longa paŭzo revenas nia literatura rubriko kun traduko el lingvo, tre malofta en la Esperanta literaturo – temas pri humuraĵo de la tatara verkisto Gajaz Isĥaki. En sia felietono Halina Gorecka rakontas pri la inaŭguro de sinagogo en Kaliningrado; ankaŭ la kutimaj rubriko ĉeestas, inter kiuj estas ankaŭ la muzika rubriko kun plia kanzono de Amplifiki.
En ĉi tiu programo:
- Enkonduko
- Okcidente de Ruslando: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka
- Esperanto-novaĵoj
- La Ondo de Esperanto, 2018, №11
- La galoŝoj de Gajaz Isĥaki
- Domo en Bonn: Kanzono de “Amplifiki” el la ĵus reeldonita albumo Tute ne gravas
Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov
Kantas: “Amplifiki”
Daŭro: 28 minutoj
Aŭskultu kaj/aŭ elŝutu ĉi tiun programon en la retejo de “Radio Esperanto”:
http://radio.esperanto-ondo.ru/
Rekta ligo por elŝuti: http://radio.esperanto-ondo.ru/wp-content/uploads/2018/11/Podkasto-46.mp3
Bonan aŭskultadon!
La red.