La 48a programo de Radio Esperanto

La 48a sonprogramo de Radio Esperanto aperis la 24an de februaro, kvar semajnojn post la 47a. En la enkonduko oni ekscias pri la vojaĝo de la podkastogvidantoj al Poznano, kie okazis la vintra sesio de la dua studjaro de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz. En sia Kaliningrada felietono Halina rakontas pri la urbeto Pravdinsk, antaŭe Friedland, enhistoriiĝinta pro la Friedlanda Batalo, okazinta tie en 1807. Sekvas Esperanto-novaĵoj kaj prezentado de la februara eldono de La Ondo de Esperanto, kiu estas senpage elŝutebla en nia retejo. Nia ĉi-foja gasto estas la Krimea esperantisto Paŭlo Moĵajevo, kiu recenzas la albumon Bosniumas de la grupo Espo Despo. Kanto el ĉi tiu albumo fermas la programon.

Parolas: Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov, Paŭlo Moĵajevo
Kantas: Amir Hadžiahmetović kaj Espo Despo
Daŭro: 29 minutoj

Aŭskultu kaj/aŭ elŝutu ĉi tiun programon en la retejo de Radio Esperanto: http://radio.esperanto-ondo.ru/

Rekta ligo por elŝuti: http://radio.esperanto-ondo.ru/wp-content/uploads/2019/02/Podkasto-48.mp3

Bonan aŭskultadon!

La red.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi