Nova programo de Radio Esperanto

Radio EsperantoPost kvarmonata paŭzo aperis la 52a programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto Radio Esperanto. Post la enkonduko de Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka en sia Kaliningrada felietono rakontas pri la stato de la koronvirusa pandemio en la plej okcidenta Ruslanda teritorio. Sekvas Esperanto-novaĵoj kaj prezento de la tre ampleksa printempa eldono de La Ondo de Esperanto kaj de la antologio El la rusa poezio. En la literatura rubriko Halina legas la novelon Kurba de Paulo Sérgio Viana el la printempa Ondo. Same kiel pasintfoje, en la fino de la programo sonas kanzono de de Gijom Armide.

En ĉi tiu programo:

  1. Enkonduko
  2. Okcidente de Ruslando: La koronviruso en Kaliningrada regiono
  3. Esperanto-novaĵoj
  4. La Ondo de Esperanto, 2020, №1 (303)
  5. Nova bitlibro: El la rusa poezio
  6. Kurba: novelo de Paulo Sérgio Viana (legas Halina Gorecka)
  7. Nuda: Kanto de Gijom’ Armide

Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov
Kantas: Gijom Armide
Daŭro: 31 minutoj

Bonan aŭskultadon!

La red.

Ĉi tiu kaj aliaj programoj de Radio Esperanto estas aŭskulteblaj kaj/aŭ elŝuteblaj en nia podkastejo http://radio.esperanto-ondo.ru/
Rekta ligo por elŝuti http://radio.esperanto-ondo.ru/podcast-download/308/52.mp3

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi