La 53a programo de Radio Esperanto

Radio EsperantoLa 17an de majo, dimanĉe aperis la 53a programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto”. Post la mallonga enkonduko de Aleksander, Halina en sia Kaliningrada felietono rakontas pri la evoluo de la koronvirusa pandemio en Kaliningrada regiono, esperante baldaŭan renormaliĝon de la vivo kaj remalfermiĝon de la limoj. Post malgra kolekto de Esperanto-novaĵoj, Halina prezentas la majan jubileanton Trevor Steele, kies amuzan rakonton Libe Fraind Igor legas por vi Aleksander. Fine de la programo vi aŭdos kanzonon de unu plia ĉi-printempa jubileanto – Ĵak le Puil, kiu ankaŭ jubileis en aprilo.

En ĉi tiu programo:

  1. Enkonduko
  2. Okcidente de Ruslando: La pandemio en Kaliningrado
  3. Esperanto-novaĵoj
  4. Trevor Steele jubileas
  5. Libe fraind Igor: Novelo de Trevor Steele (legas Aleksander Korĵenkov)
  6. La kavaliroj de la ronda tablo: Kanto de Ĵak le Puil

Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov
Kantas: Ĵak le Puil
Daŭro: 30 minutoj

Ĉi tiu kaj aliaj programoj de Radio Esperanto estas aŭskulteblaj kaj/aŭ elŝuteblaj en nia podkastejo http://radio.esperanto-ondo.ru/
Rekta ligo por elŝuti http://radio.esperanto-ondo.ru/podcast-download/353/53.mp3

Bonan aŭskultadon!

La red.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi