Radio Esperanto: Nova ero en la literatura rubriko

radioEn la literatura rubriko de la retejo de la Kaliningrada podkasto Radio Esperanto ĵus aperis nova programero: la originala novelo Libe fraind Igor de Trevor Steele, kiun Aleksander Korĵenkov voĉlegis por la 53a epizodo de Radio Esperanto. Nun en ĉi tiu retejo estas aŭskulteblaj 14 literaturaj programeroj.

Aŭskultu ĉi tiun kaj aliajn literaturajn programerojn ĉe http://radio.esperanto-ondo.ru/literaturo. Se ili plaĉas al vi, vi povas subteni nin per abono al nia almanako aŭ per donaco, dankon!

Legu ankaŭ:

Libe fraind Igor de Trevor Steele http://esperanto-ondo.ru/Beletro/Steele1.htm
Intervjuo kun Trevor Steele https://sezonoj.ru/2020/05/steele-3/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi