Negranda, sed atentinda metalroka albumo

BaRok-ProjektoBaRok-Projekto. Kvin Jarcentoj. – Donneville: Vinilkosmo, 2021.

Estas ĉiam malfacile recenzi ion de muzika bando, kiun vi antaŭe tute ne konis. De la alia flanko tia sperto povus esti ankaŭ aparte agrabla, se nur temas pri vere interesa muzika produkto. Feliĉe, la recenzado de la albumeto Kvin Jarcentoj de la brazila bando BaRok-Projekto havigis al mi kaj interesajn muzikaĵojn, kaj agrablajn impresojn!

La tuta BaRok-Projekto naskiĝis en 2007 kaj komence estis iom “virtuala”. La ĉefaj motoroj, aŭtoroj kaj kantistoj de la bando estas brazilanoj Rafael Muniz kaj Rafael Milhomem; la unua kantas per klara kaj agrabla tenoro, la dua praktikas la tiel nomatan “guturalan kantadon” – temas pri malalta raŭka gorĝa voĉo, populara inter la prezentantoj de aparte pezaj metalrokaj kantoj. Dum ĉirkaŭ ok jaroj la bando registris kaj publikigis kelkajn apartajn muzikaĵojn. La frue fiksiĝinta stilo de la bando povus esti karakterizita kiel sintezo de metalroko kun folkloraj kaj simfoniaj elementoj: rezultas do sufiĉe vasta gamo de substiloj inter relative simpla folklora roko kaj iom peza metalroko (foje eĉ kun la sono, proksima al la tiel nomata “mortmetalo”). En 2015 la bando publikigis sian unuan oficialan prov-albumeton Jen nia Viv-River’ (6 titoloj); en 2016 aperis la dua, jam plengranda albumo Sovaĝa Animo. La recenzata albumeto Kvin Jarcentoj estas la tria en la oficiala diskografio de la bando (laŭ la prezento de Vinilkosmo, kiu prizorgis la eldonon), aperinte en 2021.

Post la ĵusa historia ekskurso ni transiru al la albumeto mem. Plej unue mi konfesu, ke mi ne tro ŝatas metalrokon, sed samtempe mi tuj informu, ke la tuta sonado de la albumeto ne estas tro “metala” nek “peza”. Temas pri kvin kantoj, inter kiuj unu estas la metalroka kovro-versio de la fama kanto Jen fare de Alejandro Cossavella; donace aperas ankaŭ la karaokea versio de tiu ĉi kanto (en la Vinilkosma paĝaro aparte mendeblas ankaŭ la nurmuzikaj versioj de la aliaj pecoj). Krom la jam menciitaj bandanoj en la registrado partoprenis ankaŭ kelkaj gast-muzikistoj (interalie, sonas kelkaj virinaj voĉoj prezentitaj de Kimera, Linda Le Nepveu kaj Zdravka Bojĉeva).

La unua peco, titolita Praulan Forton, kreas iom mistikan kaj frandindan etoson de nekonataj naturo kaj kulturo; ĉi-okaze neniel temas pri metalroko: la kanto sonas kiel ĉarma kaj ŝveba muzikaĵo kun minimumo da teksto (ĝi povus servi kiel bonega preludo, se nur la tuta postsekva materialo ne estus iom mallonga). La dua kanto Sola hirund’ sone prezentas jam veran metalrokon: dominas laŭtaj gitaroj kaj riĉaj instrumentaj soloaj partioj; la teksto estas iom svaga, oni povas kompreni ĝin plej diverse, tamen en ĝi klare diveneblas la protestaj motivoj kontraŭ la neglekto de sociaj problemoj. La tria peco temas pri la tradicia trinkaĵo kaŝirio, kiu “estas farita el manioko” kaj “helpas post longa laborado”; tiu ĉi kanto melodie estas tipe folklora (la folklorecon subtenas ankaŭ fluta partio), tamen la iom pezaj gitaroj neniel malutilas por ĝi; multe pli plumpe, laŭ mi, ĉi-kante sonas la gorĝa voĉo kontraste kun la tenoro. La kvara peco estas vigla kaj iom agrese prema “kovraĵo” de la jam menciita kanto Jen; en la interpreto de la bando la kanto kompreneble sonas tute alie, ol la originalo, tamen sufiĉe interese kaj atentinde. Fine, la kvina peco, titolita Kvin jarcentoj (same kiel la albumo mem), prezentas sufiĉe pezan metalrokon kun iom da simfoniaj elementoj kaj plaĉa ĥora kantado; tekste la kanto estas dediĉita al la rezisto de la indiĝenaj popoloj kontraŭ la subpremo fare de la novalvenintaj kulturoj.

La muzika prezento de ĉiuj kantoj estas riĉa kaj teĥnike bonkvalita. La kantado kaj elparolo estas tute bonaj. La tekstoj estas sufiĉe simplaj kaj neniel rafinitaj, sed por la metalroka muziko tio ja estas pli-malpli kutima kaj eble eĉ tolerebla afero; bedaŭrinde aŭdeblas kelkaj mislokitaj akcentoj, sed iuj drastaj fuŝoj en la tekstoj mankas.

Fakte, nenio aparte kritikeblas pri la albumo: ĝi estas sufiĉe matura kaj interesa produkto de la bando, kiu bone ellaboris sian stilon kaj scipovas realigi siajn ideojn en tre altkvalita maniero. Kompreneble, la albumo estas destinita plej unue por la ŝatantoj de metalroko, sed mi certas, ke ankaŭ la «averaĝaj» muzikemuloj kun sufiĉe vasta interesaro trovos ĝin rimarkinda!

Paŭlo Moĵajevo

Ĉi tiu recenzo aperis en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №2 (312).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/07/recenzo-131

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo, Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi